Group: Lingva helpejo


"...movig'as kaj iom da etaj s'ang'oj..."


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
June 17, 2011 - 9 komentoj - 955 vizitoj

moviĝas kaj iom da etaj ŝanĝoj
Kiamaniere vi taksas la skribadon de la literojn Ĉ, Ŝ, Ĵ, Ĝ, Ĥ, Ŭ tiel?
9 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
Ĉiuj manieroj estas akcepteblaj, kiam ili estas tuj kompreneblaj.
Ĉx, Ch, C', C^ estas akcepteblaj, "Mi aĉetos ĝin" ne estas
5 years ago.
Riŝo
Riŝo
Eĉ tiun lastan, "Mi aĉetos ĝin" oni povas transformi pere de:

http://remush.be/esperanto/alunikodo.html

kaj oni ricevas: "Mi aĉetos ĝin".
5 years ago.
Tjeri has replied to Riŝo
Jes mi scias, Riŝo, sed tio ne estas tuja kompreno. Ankaŭ cirilafabete oni povas skribi esperanton, kaj aŭtomate transformi ĝin al la latina, sed ankaŭ tio ne estas akceptebla.
5 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Kial inventi pluajn problemojn, se ekzistas la programeto Ek!, kiu bone kapablas krei supersignojn, kaj eĉ se ne, ĝeneraliĝis jam la kutimo aldoni "x"?
5 years ago.
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
5 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Kompreneble oni povas indiki la supersignitajn literojn en iu ajn maniero. Eble oni ecc povus uzi la duoblosistemo sen traduko. "Mi ssatas la ideo kun duoblilo" Nu mi fakte preferas la h-kombinojn, se ne eblas uzi la ĝustajn literojn.
5 years ago.
rughulo
rughulo
ankaŭ uzeblas morse alfabeto, binara, gestoj - aŭ aliaj strangaj signoj. Fantazio tute ne konas limojn.
5 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
Mi samopinias kun Tjeri, sed kutimiĝo iom influas la gradon de tuja komprenebleco. Plej rapide mi legas la plej oftajn surogatojn (kun posta h aŭ x), la aliajn mi povas meti en ordon de tujeco kaj strangeco. La apostrofa skribo estas iom proksima al la pleja strangeco inter la simplaj surogatoj (do ne kalkulante la pure teknikajn anstataŭigojn kiel aĉetos ĝinsenŝanĝa)
5 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Mi ege dankas ĉies respondojn!
5 years ago.