Group: Lingva helpejo


Aprezi/apreci - kion vi preferas?


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
June  9, 2011 - 12 komentoj - 936 vizitoj

Laŭ PIV 1977 ambaŭ vortoj havas la saman signifon. Kiun mi preferu?
12 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
Mi eĉ ne konis apreci...ĝi ŝajnas al mi erara prononco de aprezi fare de franco kiu kutime diras "apprécier" (prononcu: apresie)
5 years ago.
rughulo
rughulo
En ChRI parolistoj prononcas : apreci
5 years ago.
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Mi ĉiam uzas "aprezi", ĝi ŝajnas pli kutima nuntempe.
5 years ago.
Paŭl has replied to Andreo Peetermans
Jes, certe "aprezi" estas la kutima vorto ...
5 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Malgraŭ ke la dua pli proksimiĝas al la portugala "apreciar", mi preferas "APREZI" ĉar ĝia prononco estas pli bela por mi.
5 years ago.
Riŝo
Riŝo
Per Tekstaro oni trovas por apreci 10 trafojn, por aprezi 20. Tiu lasta estas pli multe uzata kaj PIV-a (kvankam ne ankoraŭ oficialigita). Vidu ankaŭ:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv_plio_8
5 years ago.
Michael Lennartz has replied to Riŝo
Nu jes, la argumentado de Marcus Cramer ne estas trafa.

- La Fundamento ne estas, nek havas, difina vortaro.Do li ne povas aserti, ke la vorto "ŝati" havas la signifon: "rigardi kiel valoran aŭ gravan". Ne, ĝi havas la signifon "estimer, ... viel halten" ktp. La UV ĝuste ne spegulas, ke la entenataj vortoj havas diversajn subsignifojn en la koncernaj lingvoj. Ĉiu germano aŭtomate komprenas "ŝati" en la senco de "schätzen -> gern haben".

Laŭ PIV 1977 "apreci/aprezi" ne estas samsignifa al "ŝati". Ĝi estas difinita kiel "taksi la artan valoron". Ankaŭ tiu signifo en la germana estas "schätzen --> taxieren".
5 years ago.
Riŝo has replied to Michael Lennartz
Vi devigas min konsulti la Universalan Vortaron (UV) kaj la Akademian Vortaron (AV) por ŝati, estimi kaj aprezi:

ŝati = viel halten, Werth legen auf (UV); schätzen, Wert legen auf (AV)

estimi = schätzen (UV); achten, schätzen (AV)

aprezi/apreci = 0 (UV); 0 (AV); en PIV 2005: apreci = aprezi: taksi la valoron de io aŭ la meritojn de ies agado (vidu ŝati)

Verŝajne Zamenhof inspiriĝis por "ŝati" de la jida "shatzn".
5 years ago.
Bernardo has replied to Riŝo
Laŭ mi, Michael pravas pri la artikoleto de Cramer. Cramer neniel eĉ nur iom serioze interpretas ŝat', kiu estas eble la plej ofte flikita vorto de UV 1893. Do lia noto almenaŭ ne estas konvinka. Jen ĉio, kion la Fundamento diras pri ŝat':

ŝat' - estimer | esteem | viel halten, grossen Werth legen | дорожить | cenić, oceniać, szacować. — estimer, apprécier | prize, value | schätzen, Wert legen auf | дорожить, ценить | - [AK]. — [RE].
o mal'ŝat' - négliger | neglect | gering schätzen, vernachlässigen | пренебрегать | zapoznawać. — dédaigner, faire peu de cas de | hold of no value, not care about | gering schätzen, vernachlässigen | - | mieć za nie (lekceważyć) [AK].

Atentu, ke ekzistas AK por ŝat' en ĉiuj lingvoj krom la pola kaj por mal'sat' en ĉiuj lingvoj krom la rusa. Plej strange: Ekzistas germana AK por mal'ŝat', sed ĝi senŝanĝe ripetas UV 1893 (!?).

"rigardi kiel valoran, kiel gravan" estas LR 42 (OG 1911, p. 222), sed tion Cramer ne malkaŝas.
5 years ago.
Bernardo has added
P.S.: Pri tiuj neklaraj vortoj ni ja ofte ankaŭ havas specon de "lingva respondo" en la vortaro de Beaufront (1901). Jen ĝi:

ŝat', faire cas de, priser (ce mot rend logiquement notre verbe français „aimer“, quand il signifie simplement priser. Ex.: J’aime l’étude, les arts, la solitude, les fleurs, le vin, les fruits, etc. Mi ŝatas la lernadon, la artojn, la solecon, la florojn, la fruktojn, k.t.p.) [Beaufront]

El tiu respondo de Z. tra Beaufront ni vidas, ke ŝati perfekte egalas al germana "mögen" kontraste al lieben.

Kaj plue: mal'ŝat': dédaigner, faire peu de cas de [Beaufront].

Tio estas laŭvorte la posta franca AK (kiel ofte).

Krome:

o ŝato – considération (qu’on a pour qqn.) [Beaufront].
o ŝatateco – considération (qu’on en jouit) [Beaufront].
5 years ago.
Bernardo has added
P.S. Mi nun resumis kaj sistemigis miajn komentojn tie ĉi: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/331571.
5 years ago.
rughulo
rughulo
kial pli agrablas litero "z" ol la sono "c"
5 years ago.