Group: Lingva helpejo


POLIEDRO aŭ MULTEDRO?


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
June  5, 2011 - 4 komentoj - 675 vizitoj

Mi bezonis paroli pri tiaj supraj objektoj kaj mi trovis ambaŭ vortojn.
I - Kiu el la du estas la pli bona?
Pri la la "Euleraj pluredroj":
II - Ĉu ili nomas KVAREDRO, SESEDRO (KUBO), OKEDRO, DEKDUEDRO kaj DUDEKEDRO?
http://www.ipernity.com/doc/mariomarin_poliedros/10249780
Comments
KaGu:-}
KaGu:-}
Laŭ PIV "pluredroroj".
"kuboj" apartenas al la kategorio "regulaj pluredroj".

PIV ankaŭ mencias "plurlateroj", sed al tiu kategorio apartenas kvadratoj, trianguloj ktp.
5 years ago.
Tjeri
Tjeri
"edr/o" troviĝas en PIV, kiel radiko..amuze, ties difino estas: faco de pluredro, sed pluredro ne troviĝas kiel radiko, poliedro estas citita nur kiel sinonimo de pluredro.
Do, laŭ PIV, evitu multedron, kaj preferu pluredron al poliedro. (multo estas pli ol pluro, ĉu ne?)
neniu problemo pri kvaredro, sesedro, ktp
5 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Pitagorajn Dankojn! :-)
5 years ago.
rughulo
rughulo
En scienco oni uzas la sufikson " poli" .

En mia gepatra lingvo mi rare uzas tian fakterminon " edro"

Simple mi nomus ĝin surfaco de ia objekto.
5 years ago.