Group: Lingva helpejo


Kiel oni skribas tion en Svisio?


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
May  5, 2011 - 2 komentoj - 762 vizitoj

Demando speciale al amiko, kiu eble venas el la franc-lingva parto de Svisio:

Kiel oni skribas citsignojn? Ĉu laŭ la franca metodo kun spacoj inter la citsignoj kaj la vortoj, aŭ sen spacoj?
Comments
Riŝo
Riŝo
Tio dependas (ne de la kantono!), sed ĉu temas pri gazetartikolo aŭ tipografie pli kvalita presaĵo. En taggazeto oni hodiaŭ ĝenerale ne plu trovas spacojn, vidu ekzemple (alklakante artikolon):
http://www.letemps.ch

En tradicia tipografio kun pli altaj grafikaj postuloj, ekzemple en libroj, oni povas trovi "mallarĝan protektitan spaceton" (schmales geschütztes Leerzeichen):
http://de.wikipedia.org/wiki/Gesch%C3%BCtztes_Leerzeichen

Sed la tendenco de la grafikistoj estas ne plu meti vortspacojn kiel en Francio, kie en reta versio aperas netipografiaj "citiloj", dum en la presita eldono tipografiaj « citiloj » kun spacoj.
5 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Multan dankon!
5 years ago.