Group: Lingva helpejo


DISNOMIA


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
April 25, 2011 - 5 komentoj - 626 vizitoj

En mia paĝo, oni diskutas pri timoj. http://www.ipernity.com/blog/103645/322317
Inter ili oni parolas pri LA TIMO MISPAROLI ESPERANTON.
Ĉar mi prelegos en TAKE pri DISLEKSIO k MATEMATIKO, iu amiko konsilis min tiel:
"Nur ne falu en tiun oftan eraron demandi al via publiko kiel oni diras ion esperante; se vi forgesos iun esprimon, trovu alian frazturnon kaj ne permesu ke la cheestantoj rimarku ke vi perdighis."
Pri tiu aspekto, mi respondis:
Interesa via komento pri la "ofta eraro", ĝi estos bona ekzemplo pri iu karaktero de disleksiuloj (kiel mi) pri kiu mi parolos en TAKE. Ĝi, plimalpli, estas klarigita tiel:
Portempa nekapableco trovi la taŭgan vorton por asociigi al la objekto pri kiu oni volas paroli. La forgeso de konceptoj jam lernita antaŭe.
Tiu okazaĵo en nia lingvo nomiĝas DISNOMIA. En esperanto mi ne scias sed mi provos SENNOMIGO. Ĉu ĝi taŭgas? Mi ne estas certa... Mi ne dubas ke tio povos okazi kun mi dum la prelego! :-)
Mi demandas:
Ĉu SENNOMIGO estas bona vorto por tia koncepto?
Ĉu vi havas aliajn eblojn?

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 5 years ago.

Comments
Paŭl
Paŭl
Mi ne timus nomi tion "disnomio", Raŝi. Por sciencaj terminoj Esperanto kutime uzas la internacie akceptitan sciencan formon.
5 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Paŭl
:-) Tiu elekto certe helpus mian memoron!!
5 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Ŝajne temas pri portempa malkapablo memori unuopan vorton. Jam estas uzata la vorto disleksio., tial mi ne protestus kontraŭ la vorto "disnomio" por indiki tiun fenomenon.

En sveda artikolo oni indikas, ke la termino "disnomi" estas mensa difekto, kiu rezultas en malfacilaĵoj pri tempopercepto (sezono, monato, datumo). La difekto estas ofta ĉe homoj kiuj suferas de la malsano "Alzheimer".

En alia artikolo oni utiligas la terminon "disnomi" por specifa parolmaniero . Ekzemple: Parolanto, kiu ne memoras specifan vorton, diras ion simile al: "Mi aaaaah aĉetis la aaaaah aŭtomobilon hieraŭ.

Probable diplomita voĉinstruisto povas doni pli ĝustan klarigon pri la termino "disnomi".
5 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
"Ŝajne temas pri portempa malkapablo memori unuopan vorton. Jam estas uzata la vorto disleksio"
KaGu, la karaktero kiun mi celis estas jam lernitan vorton kiun nuntempe oni forgesas sed, plej ofte, la persono ĝin memoras en alia momento (unu horo poste, ktp) sen sia kontrolo.
La dua ekzemplo de vi uzata kongruas al ĉi tiu karaktero.
5 years ago.
rughulo
rughulo
Disleksio estas malkapablo de legado - ĝi ne estas difekto de parolkapablo .

"Disnomio" estas tute ne scienca termino - sed eble via propra propono de neologismo- (sufiĉe komprenebla)

La perturbon de parolo oni nomas science " afazio"
ekzistas pluraj formoj kaj fenomenoj - ekz. la "simpla forgeso"
5 years ago.