Group: Lingva helpejo


UTILAJ TAGOJ


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
April 14, 2011 - 11 komentoj - 884 vizitoj

Tiu estas la esprimo en mia denaska lingvo kiam oni volas paroli pri la parto de la semajno kiu ne estas finsemajno (sabato kaj dimanĉo).
Ĉu ekzistas en esperanto esprimo por tia?
11 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
Strange..la por mi utilaj tagoj estas tiuj de la semajnfino....
En la franca ni parolas pri malfermitaj tagoj (komprenu ke la laborejoj estas malfermitaj)
5 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Tjeri
:-)
5 years ago.
Paŭl
Paŭl
Oni nomas ilin ĉe ni simple labortagoj.
5 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Paŭl
Labortagoj estas bone komprenebla esprimo! Dankon Paŭl!!
Ĉu, laŭ via opinio, la fakto ke multaj personoj laboras sabate iomete makulas la esprimon?
5 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
"Labortagoj estas bone komprenebla esprimo! Dankon Paŭl!!
Ĉu, laŭ via opinio, la fakto ke multaj personoj laboras sabate iomete makulas la esprimon?"

El sveda vidpunkto utilaj tagoj = labortagoj, ne nur estas la tagoj inter lundo ĝis sabato.

En Svedio oni daŭre parolas pri "helgdag" (festotago, ripoztago, sankta tago). Eĉ dum tiaj tagoj plej multaj vendejoj estas malfermaj, specife en vendejaj centroj / komercaj centroj. Oftas informo, ke la vendejo estas malferma "ĉiu tage inter 08,00 – 22,00".

Antaŭ mia emeritiĝo mi plej ofte laboris laŭ cikla laborplano, kiu permesis al mi ripoztagon je ĉiu sepa dimanĉo. Do, plej ofte la dimanĉo estis "labortago", laŭ mia percepto.

Tiam, kaj daŭre, la horaroj de busoj kaj trajnoj distingis inter "labortagoj" (lundo ĝis vendro), sabatoj kaj dimanĉoj. La horaroj krom tio diferencas inter "sanktaj tagoj" (kristnasko, pasko k.s. tagoj) kaj dimanĉoj.

Je la komenco de la kvindekaj jaroj oni laboris ĉiun sabaton, plej ofte ĝis la 13:a aŭ 17:a horo.

Tiutempe la leĝe fiksita labortempo estis 48 horoj. Hodiaŭ la semajna labortempo estas proksimume 40 horoj (kvin tagoj po 8 horoj). Tamen por multaj homoj la efektiva labortempo ofte estas multe pli ampleksa, ĉar la dunganto postulas, ke la oficisto / laboristo "estu atingebla" eĉ dum sia, t.n. libera tempo ja eĉ dum la libertempo per sia poŝtelefono aŭ komputilo.

Parenteze: Malnova sveda esprimo estas "söckendagar" por lundo ĝis sabato, t.e "labortagoj. Laŭ informo en Wikipedio la esprimo "sökendag" devenas el katolika kalendaro kaj signifas "labortago". Sama artikolo asertas ke "sökn" aŭ "sykn" en la prasveda signifas "Icke hälgad eller avskild åt Gud" (ne sanktigita aŭ apartigita por Dio).

La esprimo "sökenhelg" estis uzata por festotagoj (sanktigitaj tagoj), kiuj okazis je iu el la labortagoj.
5 years ago.
rughulo
rughulo
La tagoj de la semajnoj estis preskribitaj en biblio - la genezo.
Ĝin tradukis Z.

Tial la dimanĉa tago estas ripoza tago - kaj la aliaj malripozaj tagoj.

En aliaj kulturoj ekzistas apartaj kalendaroj - sed ili ne estas universale akceptitaj.
5 years ago.
Riŝo
Riŝo
En la Biblio la ripoztago ne estas la dimanĉo, sed la sepa tago, la ŝabato:
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cabato
5 years ago.
rughulo
rughulo
Vi pravas : la biblio estas ja hebrea - kaj tial ekzistis la sabato.
En genezo ne estas legebla la nomoj de tagoj : sed nur la unua, dua tria ...

En la germana kulturo pro influo de kristanismo ne ekzistas sabato sed eĉ tago kun nomo "dimancha vespero "
tiu informo mankas en la de vi citita artikolo vikipedia .
Sed nuntempe universala estas la dimanĉa kiel ripoza tago ekzemple en poŝ kalendaro de FEL = flandra E- ligo
5 years ago.
Harri Laine has replied to rughulo
Dimanĉo estas ripoza tago en tre granda parto de la mondo, sed estas erare diri, ke ĝi estas "universala". Tio dependas de la loka kulturo. Precipe en multaj islamaj landoj, ĝi ne estas ripoza tago.
5 years ago.
rughulo
rughulo
sabato kaj dimanĉo ne estas finsemajno- sed semajnfino
5 years ago.
rughulo
rughulo
Ankaŭ en kristanaj landoj la dimanĉo ne plu estas ripoza tago.

Io estas nomebla universala- kiam ĝi estas aplikata en tre granda parto . - Kaj tio estas utila.

Ekzemple en Usono oni ne agnoskas la metron- kio kaŭzas malavantaĝon , aŭ valutoj ege komplikigas la vivon universalan
5 years ago.