Group: Lingva helpejo


Butikokvartalo


Tjeri
By Tjeri
April  2, 2011 - 11 komentoj - 669 vizitoj

En arabaj urboj troviĝas tradicia kvartalo de butikistoj. Ne temas pri bazaro, ĉar tie ankaŭ loĝas homoj.
Mi emus diri butikokvartalon, sed tio miaopinie ne estas sufiĉe tipa, kaj povus koncerni ankaŭ mordernajn kvartalojn plenajn de butikoj.
Ĉu akcepteblas "soŭko", kiun mi trovis en vikipedio?
11 komentoj - La lastaj
rughulo
rughulo
Ĉiu butikkvartalo havu sian propran nomon- en Zuriko - svisio ĝi nomiĝas "ŝopvilo", en mia vilaĝo ĝi nomiĝas "muelilocentro"

Tiel facile eblas bapti butikokvartalojn tute tipajn .

Apud mia domo staras butikocentro " landi" .

Tipaj nomoj neniel povas estis komprenataj ĉie tra la mondo
5 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Ĝuste Tjeri, kiu eĉ pli forte ol mi batalas kontraŭ neologismoj, proponas tian uzon. Bonvenon en mia klubo!

Male al rughulo mi komprenas vian demandon tiel, ke temas pri ĝenerala nomo por ĉiuj arabaj butikaj centroj (http://eo.wikipedia.org/wiki/So%C5%ADko). Rughulo aludas pri la propra nomo, kiun ĉiu butika centro havas por si mem.

Kutime mi uzus bazaro, sed butik-kvartalo, butikaro, bazara kvartalo ktp. estas same bonaj. Mi neniam aŭdis tiun specialan vorton en germana lingvo por araba bazaro en Germanio ĝi simple estas bazaro. La arab-devenan nomon mi uzus nur, se ekzistas speciala kaŭzo.

Mi pensas, ke internacia lingvo *ne* povas akcepti ĉiun specialan, lokan, regionan vorton por iu tia apartaĵo. Bazaro estas bazaro, eĉ se germana bazaro estas tute alia ol araba aŭ vjetnama. Oni povas klarigi la diferencon per malmultaj vortoj.
5 years ago.
Paŭl
Paŭl
Nu, laŭ mia scio, en la arabaj "suk", ne loĝas homoj. Sed mi konsentas kun vi, ke ĝi estas io alia ol simpla bazaro. Eĉ se ni parolus pri "araba bazaro", mi pensus unue pri loko, kie la vendistoj dismetas siajn aĵojn sur tapiŝoj, aŭ simple sur la pavimo. En "suk" temas pri apartaj tendecaj kabanoj, ĉu ne?

Se oni volas pli precizan, pri "ekzotikan" terminon, mi rekomendus la vorton "zuko" (komparu kun la hispana) kaj nek "suko", nek "soŭko".

"Suko" plej proksimas al la araba originalo, sed pro ĝia homonimeco kun trinkaĵoj kiei "oranĝsuko" ĝi laŭ mi estas evitinda.

Kaj kial "soŭko"? En lingvoj kiel la franca oni ja nomas tiun bazaron "souk", sed la "ou" estas uzata por imiti la araban sonon "u". Deiri de tiu sonimito por krei iun radikon "soŭk" en Esperanto, ŝajnas la mi tre bizara.

Resume, la plej suka vorto laŭ mi estas "zuko" ;-)
5 years ago.
Tjeri
Tjeri
Dankon pro viaj klerigaj respondoj.
En la araba sûq, krom butikoj, troviĝas ĉiam metiejoj (ekz: ŝuriparistoj), moskeoj, kaj foje loĝejoj (ekz: en Damasko), kaj en multaj lingvoj eŭropaj ni uzas ian formon de sûq por nomi ilin.
(Krome en la franca ni ankaŭ bilde uzas "souk" por malordo)

Sûq (سوق) enhavas tri literojn: S saman al tiu de esperanto, longan U , kaj fortan K .
La hispana "z" (de zocco= sûq) ne similas al la esperanta, nek al la araba "s", ĝi pli malpli estas la angla "th" de "thing", aŭ la araba ث.
Ĉu pli bone deiri de la araba "s", ol de ĝia "u"? Mi ne scias.
Tamen ŝajnas al mi ke "soŭko" nur celas dirigi "suko" sed skribi ĝin, kaj mi ne ŝatas tion.
Demando al Paŭ: ĉu vi jam uzis, aŭdis, aŭ legis la vorton "zuko"?
5 years ago. Edited 5 years ago.
Paŭl has replied to Tjeri
Saluton, Tjeri! Ne, mi neniam renkontis la vorton "zuko" en tiu senco, sed mi ankaŭ neniam renkontis "soŭko" nek la vorton "suko" en la senco de sûq. Se en Vikipedio vi rigardas la diskutopaĝon, vi vidos ke la unua redaktanto uzis la vorton "suko", poste alia redaktanto proponis "zuko" kaj fine Narvalo proponis "soŭko" kaj tiu formo restos ĝis iu plia redaktanto ŝanĝos denove al io alia.

La formon "soŭko" mi malŝatas, ĉar ĝi nek similas la ortografion, nek la sonon de la araba originalo. "Suŭko" eble estus pli bona, sed mi ne riskas proponi vorton kun la en Esperanto tute ne kutima diftongo "uŭ"!

Kiam mi estis freŝbakita Esperanto-parolanto, oni arde diskutis, ĉu uzi la vorton "komputilo" aŭ "komputoro" aŭ "komputaroro" aŭ "ordinatoro" aŭ ... Oni ne atingis la finon de la diskuto, sed intertempe "komputilo" venkis. Simile okazos kun nia "suq" ... Ni uzu tion, kio laŭ ni estas plej uzinda, kaj la nepoj al ni diros, kiu formo finfine venkis ;-)
5 years ago.
Michael Lennartz has replied to Paŭl
Kiam mi estis freŝbakita Esperanto-parolanto, oni arde diskutis, ĉu uzi la vorton "komputilo" aŭ "komputoro" aŭ "komputaroro" aŭ "ordinatoro" aŭ ..

Mi memoras tiun diskuton. Estis malantaŭ longa tempo.
5 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Se temas pri traduko el la araba, mi uzu la araban esprimon por la kvartalo, kaj indiki la prononcon per latinaj literoj.

Dum mia laboro mi aŭdis interpretistojn diri vorton, kiu similas al "maktab", kiu laŭdire signifas "oficejo" . Do eblus paroli pri "maktaba kvartalo". Alia vorto, kiu estis ofta, estas "beit" (hejmo laŭ la interpretisto). Do eblas paroli pri "beit(a)kvartalo".

Mi ofte aŭdis, dum intervjuoj, kie mi bezonis interpretiston por kompreni la intervjuiton, multajn belsonajn vortojn. Jen kelkaj, literumitaj kiel mi perceptis ilin fonetike.

"askari", "ösm", "bint", "ŝugel", "mantaka", "flus", "fundok", "siara", "lech taraktu" , "ammi",. "hazb", ktp.

Mi iam intensis uzi tiujn vortojn por indiki lingvostilon de enmigranto.

"Mia ösmo estas Ben Kiel. Mia ŝugelo estas askaristo, Pro tio, ke mi ŝugelas mi ricevas fluson, Takriben mil dinarojn. Mi havas gebintojn. Mia beito troviĝas en maktab-mantako, kie troviĝas multaj fundokoj. Leĥ ? Estis harbo! Jen la leĥo, ke mi taraktis la mantakon per siaro. Mia akbara rakbaro ösmas Ben Amio kaj li estas hazb-estro de nia mantako."
5 years ago.
rughulo
rughulo
Tute ne ekzistas tipaj arabaj kvartaloj- ankaŭ ne ekzistas "
"eŭropaj kvartaloj" " Soŭk" ankaŭ ekzistas en mia vilaĝo , ĉar tie troveblas araboj kaj turkoj. Eblas aĉeti "kebab" Sed la butikocentro estas ja nomata en la loka dialekto.

En Esperanto ni nomu ĉion per nia lingvo - ni diru ĝin en nia idiomo
5 years ago. Edited 5 years ago.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis
Kial prunti vorton, enkonduki tute neproduktivan radikon, se eblas munti. Ekzemple, stratbazaro, bazaraleo, kioskaro, vendobudoj, budejo, foireto, vendoplaco aŭ laŭ varo kutime achetata tie (tapishejo, chifonejo...Ne misuzu regulon 14. Esprimu vin kompreneble kaj komprenige, amike-eksplike. Nur parolante kun kunpromenanto inter tiuj budoj, tentoj vi povas provizore improvizi per lokaj spicoj.

Soŭk ne akcepteblas pro neesperanta fonemo (diftongoj kun ŭ estas nur du: aŭ kaj eŭ).
5 years ago.
Paŭl has replied to Valdas Banaitis
Mi tre ŝatas "stratbazaro". Ĝi laŭ mi precize esprimas la sencon de la tipa araba kvartalo "suq". Dankon Valdas!
5 years ago.
Tjeri
Tjeri
Mi jam vidis stratbazarojn, kiuj ne lokiĝis en soŭko (mi nun preferas tiun, ĉar ĝi enhavas novan diftongon)...do stratbazarkvartalo pli taŭgus, se ĝi ne estus tiom longa.
5 years ago.