Group: Lingva helpejo


US - AS


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
January 29, 2011 - 3 komentoj - 1 026 vizitoj

En respondo al la demando:
Ĉu vi volas ricevi la adreson por elŝuti la muzikon?,
Mi respondis:
JES, MI VOLAS RICEVI ĜIN.
*****************************************
Malgraŭ ke mi uzis la vorton VOLAS, mia lingva sento ege tuŝis min alvokante la uzon de VOLUS en tia kazo ĉar, en mia denaska lingvo, ĝi estas la ĜENTILA FORMO por respondi tian.

Se mi uzus VOLUS, ĉu ĝi povus esti konsiderata eraro en nia lingvo?

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 5 years ago.

Comments
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Ne, tiu ĝentileca kondicionalo estas parto de Esperanto, do ĝi ne povas esti konsiderata eraro. Tamen, mi preferus diri: "Jes, mi ŝatus ricevi ĝin".
5 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Andreo Peetermans
Dankegon Andreo!
Via propono estas ĝentila kaj eleganta!
Mi ŝatus danki al vi pro la instruo!! :-)
5 years ago.
rughulo
rughulo
La " us" modo esprimas ion ne realan .

Tial mi preferus diri: "mi dankegas vian instruon ".

Sed en konversacio estus pli grava la vizaĝesprimo- por kompreni ĝentilecon - aŭ parodion.
5 years ago.