Group: Lingva helpejo


La manĝado la raton de la kato


Riŝo
By Riŝo
January 27, 2011 - 9 komentoj - 1 420 vizitoj

En artikolo pri historio kaj geografio mi legis: "... la produktado elementajn materiajn rimedojn de ekzistado ..." - La frazo ja estas komprenebla, sed ŝajnas nekutima. "La kato manĝas la raton" estas la kutima formo, dum "la manĝado la raton de la kato" sonas strange, tamen Zamenhof plurfoje skribis tiajn frazojn. Laŭ PAG ili ŝajnas eksterordinaraj Zamenhofismoj kaj li ne estis imitata sur tiu ĉi punkto. "La kaŭzo de tiu malsukceso estas, ke tia konstruo de akuzativo dependanta de substantivo estas kontraŭa al la spirito de la hindeŭropaj lingvoj, kiuj zorge apartigas la sistemon de la substantivo disde tiu de la verbo." (PAG §135 Suplementoj de ad-substantivo.)

The topic of this discussion has been edited by Riŝo 5 years ago.

9 komentoj - La lastaj
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Tiamaniere uzita akuzativo simple ne plaĉas al mi.
5 years ago.
rughulo
rughulo
Kio plaĉas al iu, malplaĉas al aliu .

Simple ne estas kombreneblaj la frazoj- kaj tial ne rekomendindaj.
la de vi cititajn Z.- ismojn mi ne legis - vi bv. citi ilin.

La PAG aserto ŝajnas al mi malĝusta .
ĉar ne ekzistas substantivoj kaj verboj en E-to , sed sole radikoj.

Sed eble tio estas nomebla la "sprito" de la PAG aŭtoroj.
5 years ago.
Riŝo
Riŝo
Ruĝulo, via aserto ke en Esperanto ne ekzistas substantivoj kaj verboj estas tute senbaza. Vi, kiu ĉiam insistas pri la Fundamento, ĉu vi legis ĝin? Zamenhof uzas la vortojn substantivo (Hauptwort), adjektivo (Eigenschaftswort), verbo (Zeitwort):

http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko_germana.html
5 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Pro iom troa amplekso mi metis mian komenton ĉe http://www.ipernity.com/blog/kgesperanto/305838
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
La frazero: "La manĝado la raton de la kato" estas dubasenca. Oni povas kompreni,
ke iu, kiu ne estas la kato, manĝas la raton de la kato. Oni certe
povas pli elegante esprimi, ke la kato manĝas la raton.
PAG estas foje konfuza, ofte stranga,, ofte tro pedante harfenda kaj ne ĉiam fidinda.
La "Universala vortaro" nerekte indikas la kategoriojn de la radikoj per ĉi ties traduko.
5 years ago.
rughulo
rughulo
Kara Riŝo,
La FdE mi ne nur tralegis- sed trastudis.
Z. fakte skribis la vortojn ( sed nur en la krokodila germana versio ) . : substantivo , ĉefvorto, radiko, radikalo .
Sed la sola distingilo por indiki la karakteron de leksemo en E-to estas la finiĝo " O" .
Kiel prave atentigis Pierre Levi La UV " nerekte" indikas la kategoriojn per ĉi ties traduko.

Se vi ekz. tradukas hotelo per hotel/i- tiam ĝi estus verbo- havus verban karakteron. Kongres/ eblas traduki per Kongres/o Kongres/a kongres/i kongres/e .
Krome ekzistas multaj vortoj sen "karaktero" t. n. partikuloj
5 years ago.
Riŝo
Riŝo
Se PAG ne konvenas, oni povas trovi klarigon en PMEG:
"N-finaĵa objekto ankaŭ povas esti priskribo de aga O-vorto: La tirado la ĉaron estis malfacila por la bovo. La ĉaro estas objekto de la tirado. Dankon pro la elekto min. Normale oni tamen uzas "de" por montri la objekton de aga O-vorto: La tirado de la ĉaro estis malfacila por la bovo. Dankon pro la elekto de mi."

La gramatikajn terminojn (kaj la rilatan gramatikan koncepton) substantivo, adjektivo, verbo ktp. Zamenhof uzis ankaŭ en la angla kaj la franca versioj de la Fundamento (pri la pola kaj la rusa mi ne povas juĝi). PMEG uzas la terminojn o-vorto, a-vorto, i-vorto, sed mi bedaŭras ke oni ne indikas almenaŭ interkrampe la tradiciajn gramatikajn terminojn: por serĉado tio estus tre praktika.
5 years ago. Edited 5 years ago.
rughulo
rughulo
Almenaŭ en la krokodila germana tradicia versio de FdE - ekzistas diversaj terminoj por indiki gramatikaĵon ,
ĉefvorto, substantivo, objekto, agovorto .k.a.
Sed en nia lingvo plej gravas la finiĝoj " a" e " o" " I" "u"

Mi plene konsentas kun PMEG.
La nacilingvaj gramatikoj nur konsistas el balasto kaj plena ĥaoso
5 years ago.