Group: Lingva helpejo


sugesti/sugestii


Andreo Peetermans
By Andreo Peetermans
December  7, 2010 - 3 komentoj - 996 vizitoj

Estas malfacile por mi kapti la sencan diferencon. Ĉu iu bonvolus doni kelkajn klarigajn ekzemplojn?
Comments
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Laŭ PIV: sugestio povas egali al sugesto, alikaze ĝi estas "influo sur persono hipnotizita".
5 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Mi vidis en unu vortaron ke:
1. SUGESTI egalas al PENSIGI kaj klarigas ĝin per la vorto SUGESTO kiu signifas PROPONI IDEON.
2. Pri SUGESTII mi legis ke estas procezo pli emocia ol racia. Ŝajnas ke estas ia sugesto kun pli profunda konvinkiteco.
Por elekti pladon en restoracio sufiĉas sugeston.
Por salti tra la pordon de iu fluganta aviadilo certe bezonas sugestion.
Almenaŭ estis tio kion mi komprenis de la legita klarigo, malgraŭ ke mi ne saltus de aviadilo eĉ se mi estus tute hipnotizita! :-)
5 years ago.
rughulo
rughulo
Vi prenu paraŝuton- kaj vi saviĝos sen sugestio.

Per kiaj gestoj oni pli konvinke sugestas ?
5 years ago.