Group: Lingva helpejo


Shuttle bus service


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
December  1, 2010 - 29 komentoj - 1 397 vizitoj

Kiel oni nomas tiujn tien-kaj-reen-trafikoj? En la germana ni kutime diras "Shuttle bus" aŭ simple "Shuttle" (Pendel-) por aliaj trafikiloj.
29 komentoj - La lastaj
rughulo
rughulo
naveda buso - kiel por teksi ŝtofon - la navedo moviĝegas tien kaj reen
6 years ago.
Tjeri
Tjeri
Mi kutime diras: navedbuso.
6 years ago.
Paŭl
Paŭl
"En la germana oni diras Shuttle" ... Jes, kie restis la bela tempo, kiam germanoj parolis pri Fahrstuhl, Rundfunk, Fernsprecher ktp. kaj kiam ili ne simple prenis el la usonangla ... ;-)
6 years ago.
Paŭl has replied to Peter Bowing
Mi scias, ke tio estas io tute alia, Peter. Mi nur volis iomete amike moketi la germanojn, kiuj iam mem konstruis vortojn por esprimi novajn konceptojn, kaj nun ili simple transprenas la usonanglan.
6 years ago.
Michael Lennartz has replied to Paŭl
Jes, pri tiu tempo ankaŭ mi funebras. Mi estas bonlingvulo ...
5 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
La funkcio de "shuttle buss" ofte estas transportado de homoj inter du punktoj en trafika sistemo. Esence ja temas pri ia tipo de transito. Eble, por havi sinonimon al "navedbuso", la vorto "transitbuso" povas esti uzata.
6 years ago.
Paŭl has replied to KaGu:-}
Aŭ pendolbuso ...
6 years ago.
Paŭl has replied to Peter Bowing
La formon "transitbuso" mi ne komprenas, Peter. Laŭ la signifo de "transito" tia buso irus de lando A al lando B tra lando C ... Sed Michael celas ion alian: buso, kiu iras de A al B kaj ree al A kaj ree al B ktp ktp. Tio ne estas transitado!
6 years ago.
KaGu:-} has replied to Paŭl
Ĉu vere bezonas, ke temas transporto de landlimo al landlimo?

Fakte kiam mi iam veturis per flugmaŝino mi devis veturi per transitbuso inter du diversaj flughavenoj en la sama lando. La celo de "transito" estas faciligo de la transportado de varoj (kaj homoj). Je alveno al flughaveno okazas ofte, ke oni devas atendi en la "transita halo".
6 years ago.
Paŭl has replied to KaGu:-}
Nu, tio laŭ mia kompreno estas speciala kazo. Vi veturis inter diversaj flughavenoj de la sama lando, sed jure vi ne eniris tiun landon. Do iel la nocio "translima" tamen devas esti, laŭ mi.
5 years ago.
KaGu:-} has replied to Paŭl
Jes vi pravas, kaj mi legis la difinon pri "transito" laŭ PIV antaŭ ol mi faris mian proponon pri mia "sinonimo" ;-)

La varoj en ekz kamiono,per la transita sistemo, "ne eniras la landon kiun la kamiono transiras". Eble estas iom cinike kompapri homojn kun "varoj" :-) Nu, ja temas pri propono, kiun, feliĉe, neniu devas akcepti se ĝi ne donas la ĝustan bildon.
5 years ago.
rughulo
rughulo
La "navedbuso" jam enradikiĝis en nia lingvo.

ĝi jam estas vaste konata radiko el "navo" k. "naveto" k. "navigi"

ankaŭ registrita en PIV
6 years ago.
Thierry Salomon has replied to rughulo
"navo" estas parto de preĝejo.
"navo" kaj "navigi" neniel rilatas al "navedo" same kiel "komo" ne rilatas al "kombi".
En la malnova PIV la malgranda parto de teksmaŝino, menciita supre estas
"naveto". Ĉu en la nova PIV oni ŝanĝis tion al "navedo"?

Ie mi jam legis "pendolbuso" surbaze de la germana metaforo.
6 years ago.
Paŭl has replied to Thierry Salomon
Jes, PIV ŝanĝis sian opinion. En PIV 2005 legeblas: navedo = naveto. Do navedbuso, navetbuso, pendolbuso ... ĉio eblas laŭ mi, kaj la estonteco diros al ni, kiu formo venkis.
6 years ago.
Riŝo has replied to Paŭl
Probable por eviti miskomprenon: naveto = eta navo en preĝejo; prefere do navedo por la buso. Komparu kun cigaredo, ĉar ĝi ne estas eta cigaro.
5 years ago.
Paŭl has replied to Riŝo
Tio efektive estas forta argumento por "navedo"
5 years ago.
Bernardo has replied to Thierry Salomon
Thierry, se vi volas, investu dek minutojn kaj legu "Kasedo en ĉaledo": http://www.ipernity.com/blog/bernardo/237411, krome la recenzon pri PIV 2002 tie ĉi: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/153567. En ambaŭ artikoloj vi trovas pritraktron de la -et/-ed-diskuto.

Tio estas, kio tiel ĝenas min pri "bonlingvuloj": Ili simple nek konas Esperanton, nek ĝian historion. :-((
5 years ago.
Michael Lennartz has replied to Bernardo
Jen la kruckavaliro atakas.

Por mi viaj cititaj afiŝoj ĝuste argumentas por la bonlingvuloj.

Z. volis krei facile lerneblan lingvon. Tiucele li malpliigis diversajn regulojn ĝis absoluta minimumo. Ĝis hodiaŭ 99% el ĉiuj esperantistoj lernas la lingvon, ĉar ĝi estas facila kaj regula. Same mi, certe Thierry kaj eble eĉ vi. Por ke la homoj komprenu unu la aliajn (kaj por ke ne estiĝu privataj dialektoj) necesas kelkaj aldonaj normaroj, el kiuj unu estas PIV.

Kion mi lernis el viaj afiŝoj? Ke E-to estas lingvo sen kontinueco. La norma vortaro ŝanĝas sian "opinion" de unu eldono al alia laŭ arbitraj decidoj (kaj ili estas arbitraj). Estas interese legi tiun frazon: Krome PIV2 ĝuste preferas „kasedo“ (muzik-kasedo, film-kasedo) al „kaseto“ kaj ĉaledo (montara dometo) al ĉaleto, dum ĉe (komputora) diskedo ĝi sekvas la faktan maĵorian uzon kaj preferas „disketo“.

Kion ĝi diras? Ĝi diras, ke ekzistas iu uzo de radikoj, kiuj estas ĝusta, dum alia uzo ne estas ĝusta, sed tamen preferinda, ĉar ĝi estas faktan maĵoria (bonlingve: plimulta). Kiu kial pri tio decidas, restas nebula kiel la fontoj de Wikileaks.

Tamen mi sekvas viajn argumentojn.
5 years ago.
Thierry Salomon has replied to Bernardo
Mi ja skribis: "Ĉu en la nova PIV oni ŝanĝis tion al "navedo"?"
Bonvolu ne esti malafabla.
5 years ago.
Bernardo has replied to Michael Lennartz
Jes, vi pravas, Michael: "E-to estas lingvo sen kontinueco. La norma vortaro ŝanĝas sian "opinion" de unu eldono al alia laŭ arbitraj decidoj (kaj ili estas arbitraj)". Oni ankaŭ povas iom malpli draste diri: "Inter 1930, 1970 kaj 2002 la preferoj ŝanĝiĝis, la pendolo svingas foje en unu direkto, foje en la alian." Por ĉiu solvo oni trovas pli-malpli bonajn argumentojn. Kio mankas estas sufiĉe granda parolantaro, kiu zorgas pri unuecigo de la lingvo-uzo ĝis stabileco. Sed tiu oscilado ja estas konata afero, vd. nur la ekzemplon de "ofendi": http://www.ipernity.com/blog/37943/154028.
5 years ago.
Bernardo has replied to Thierry Salomon
Pardonu, Thierry. Sed ĉu vi ne kutimas konsulti PIV 2002/2005? Ĉu vi eble eĉ ne posedas ĝin?
5 years ago. Edited 5 years ago.
Michael Lennartz has replied to Bernardo
Jen la problemo. Ĉu "bona" (ne: bonlingvula) esperantisto devas regule elspezi ĉ. 100 eŭrojn por scipovi la plej facilan lingvon de la mondo?
5 years ago.
Bernardo has replied to Michael Lennartz
Konsentite. Mi tre esperas, ke ni baldaŭ povos konsulti ĝin en interneto: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/268964.
5 years ago.
rughulo
rughulo
Kara Thierry. la etimo de "navo" estas la latina nomo por " ŝipo"

la ĉefa halo en preĝejo havas formon de ŝipo.
Oni ŝipas ( navigas) sur maro - la fadeno moviĝegas per ŝipetoforma ilo , naveto- navedo .

la buso navedas rapide kiel navedo - ( la naveto estas arkaika vorto)
Iu e-ista hispano ne sciis la nomon de naveto- kaj nomis ĝin : tien - kaj reenilo .
Kvankam " naveto" ankaŭ ekzistas en la hispana- ĉar latinida lingvo.

Sed principe vi pravas: kio similas - ne egalas .
Ekz. uzino tute ne estas "ino"
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Kara rughulo,

Thierry jes pravas, ĉar ni parolas E-ton, ne la latinan lingvon. Iuj etimologiaj konsideroj ne ŝanĝas tion.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Zamenhof kreis la lingvon el la jam ekzistantaj. La plej parton li ĉerpis el la latina - Tial nia lingvo estas latinida - sed ne latina.
(Cetere, tion ankaŭ faris s-ro Schleyer la inventinto de Volpuko) .
Sen etimoj tute ne eblas paroli. Mi citas el PIV : - estas vorto, el kiu alia vorto devenas - ĉevalo el franca - cheval - el latina caballus - kaj nekonta gaŭla vorto p. 304
6 years ago.
rughulo
rughulo
Respondo al Paŭl. : Vi ja miksis la "tempoebenojn" la estonto diros . kiu formo venkis.

Mi jam ofte aŭdis la vorton " navedo" en konversacio
6 years ago.
Paŭl has replied to rughulo
Jes, kaj mi ja tute intence "miksis" ilin. La estonteco diros, kiu formo tiam en la estonteco estos venkinta.
5 years ago.
rughulo
rughulo
Morgaŭ pluvis , kaj en estonteco la navedo venkis.

Do vi konfirmis mian tezon pri la mikso de tempoebenoj-
ĉar " tempoebeno" nur ekzistas en teatro- sed ne en reala vivo kaj ĉiutaga konversacio .
"estos venkinta" estas gramatike - la nura kaj sola korekta frazo.
Sed evidente E-istoj fajfas intence pri tia harfendaĵo.

Gratulegon al vi!
5 years ago. Edited 5 years ago.