Group: Lingva helpejo


Vi du - vidu


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
November 15, 2010 - 7 komentoj - 1 306 vizitoj

"Vi du donas bonan ekzemplon de amikeco"
Ĉar mi kutimas uzi tiun esprimon en mia nacia lingvo, mi demandas:
Ĉu ĝi estas uzebla aŭ evitinda? Ĉu ĝi povas kaŭzi ian miskomprenon?
Ĉu mi devas uzi "ambaŭ" tiukaze?
Kaj, se mi parolas al tri aŭ pliaj personoj, kiun taŭgan esprimon mi devus uzi?
Fine, Ĉu la esprimo "VI n" estas uzebla?
7 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
"Vi du donas bonan ekzemplon de amikeco"

Estas bona lingvaĵo, uzu la frazon laŭplaĉe.

"Vi ambaŭ donas bonan ekzemplon de amikeco"

Same bona, aŭ eĉ iomete pli bona. "Ambaŭ" difinas pli fortan kuneco ol simpla "du". (Ambaŭ=ĉiuj du, la du kune kiel tutaĵo).

"Kaj, se mi parolas al tri aŭ pliaj personoj, kiun taŭgan esprimon mi devus uzi?" Vi tri, vi kvar ...

En praaj tempoj kelkaj lingvoj havis ne nur ununombron kaj multnombron (singularo, pluralo), sed ankaŭ dunombron (dualo). Kutime la dualo formortis, sed restis iuj vortoj kiel "paro" kaj "ambaŭ". Kompreneble, la homoj havas du okulojn, orelojn, manojn, piedojn - do la dunombro estis grava. Tial ne ekzistas plinombraj formoj (ne ekzistas homoj kun tri manoj). Tamen - iuj tre malmultaj lingvoj havas trinombron kaj "malgrandan pluralon" (indikante malmulrtajn objektojn).

"VI n" ??? Mii ne komprenas .... do prefere ne uzu la esprimon.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Michael Lennartz
Dankon Michel! Por mi estis bona surprizo ke vi kvalifikis la kernan esprimon kiel "bona lingvaĵo"n.
Do, mi uzos ĝin sentime! :-)
PS La esprimo "VI n" estas nur strangaĵo de matematikuloj, kiel mi, por reprezenti senfinaj numeroj. La "n" estas iu ajn numero kiel du, tri, kvar, ktp.
Pitagorajn Dankojn!!
6 years ago.
Tjeri
Tjeri
"Vi du donas bonan ekzemplon", povas ankaŭ signifi, ke iu tria homo ne donas tian ekzemplon.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Tjeri
Ordinare oni uzas tiun esprimon kiam oni parolas al aro da personoj kaj deziras esti klare al kiuj personoj estas direktitaj la kernon de la frazo. ekzemple:
1. Vi du estas invitataj por partopreni feston en mia hejmo en la fino de la jaro;
2. Vi tri estis elektitaj por reprezenti nian klubon en la kongreso;
3. Vi kvar estis kondamnitaj vivi 5 jarojn en malliberejo;
Ankaŭ, se la cirkonstanco bezonas pli da ekzateco: Vi, kaj nur vi, devas fari tiun laboron!
Dankon Tjeri!
6 years ago.
rughulo
rughulo
la pronomo " VI" esprimas kaj singularon- ununombron kaj pluralon - multnombron.
Apenaŭ estas uzata la formo " Vioj " , sed "VIn " (kvankam vi ortografie eraris) estas simpla akuzativo,

En E-to ekzistas la sufikso " Op" Vi duope donis bonan ekzemplon . Konsekvence eblas esprimi : triopo au centopo , laŭ bezono.
Unuopulo estas la plej uzata esprimo , ĉar kutime E- istoj vivas izolite ,
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to rughulo
Dankon Rughulo!
6 years ago.
Paŭl
Paŭl
Perfekte uzebla lingvaĵo laŭ mi.
6 years ago.