Group: Lingva helpejo


FUTURO


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
October  2, 2010 - 13 komentoj - 1 417 vizitoj

Ĉu estas eraro uzi la vorton FUTURO kiel sinonimo de ESTONTECO?
13 komentoj - La lastaj
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Mi konsideras la vortojn vere sinonimoj, do ne vidas eraron.
6 years ago.
Tjeri
Tjeri
Estonto
Estonteco
Estontaĵo
Ili ĉiuj estas futuro...almenaŭ, laŭ mia kompreno.
Tial, estonteco kaj futuro ne estas vere sinonimoj.
6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
En la frazo: Ĉu esperanto iĝos tutmonda uzata lingvo en internaciaj rilatoj? Nur la FUTURO respondos...
Ĉu en tia kazo taŭgas?
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
"Estonto" ne estas"futuro", ĉar substantiva participo ĉiam estas persono. --> "futurulo" ;-)

Kvankam FUTURO ne estas eraro, mi persone ne uzas ĝin. Sed estas nur persona prefero.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Claude( Klod) Piron en sia libro " La bona lingvo" pledis por " onto" Z. nomas ĝin "ostempo .

En skrikta senco la Futuro ne parolas- ĉar ĝi ne estas homo.
Kaj cetere , la demando jam estas respondita: Esperanto ja estas uzata en rilatoj internaciaj, kvankam nur de 4999 esperantistoj.

Futuro estas termino trovebla en nPIV.
6 years ago.
Tjeri
Tjeri
-onto: persono aŭ objekto, kiu plenumos iun procezon. (PIV)
estonta universo= estonto= futuro
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Ne, kara Tjeri, vi citas nur parton. Mia PIV1977 diras:

Resp. substantivo, kiu pro lingva konvencio "signifas ordinare personon (aŭ objekton, kiu plenumas ian funkcion)" Z : ... La Estanto (=Mesio).

Z uzas la vorton "estanto" ne en la senco de "nuntempo", sed en la senco de iu, kiu nun estas (germane: der Seiende").

Do "onto" povas esti objekto nur, se ĝi havas, plenumas la funkcion de persono.
6 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
La diskuto ekĝermis demandon pri estonteco / estontaĵo. Vidu http://www.ipernity.com/blog/kgesperanto/279852
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)
Anĉjo PacHorano (And…
Estontaferaro!
;-)

[???ESPERANTO???]
6 years ago.
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Mi persone uzas "futuro" nur por la verba tempo, sed la alian uzon mi ne kondamnus.
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)
Anĉjo PacHorano (And…
Estontaferujo!
:-D
6 years ago.
rughulo
rughulo
Ankaŭ ekzistas multaj aliaj esprimoj: por nomi la estonton, futuron GRATULON Anĉjo : Ekz. postaĵo, morgaŭo , osaĵo , vicvenaĵo , utopio , kaj multaj, multaj aliaj ,
Sed ili tute ne estas sinonimoj .

Sed laŭ ne skribita regulo, aŭ konvencio E- istoj , rare uzas tiajn esprimojn.
6 years ago.
rughulo
rughulo
"ot" ankaŭ signifas futuron
6 years ago.