Group: Lingva helpejo


Kiel vi nomas tiun objekton en Esperanto?


Bernardo
By Bernardo
August 16, 2010 - 12 komentoj - 1 815 vizitoj

Klaku por vidi la foton el Vikipedio: Bremsschwelle

[[ar:مطب]]
[[cs:Zpomalovací práh]]
[[da:Vejbump]]
[[en:Speed bump]]
[[es:Resalto]]
[[fr:Ralentisseur]]
[[he:פס האטה]]
[[id:Polisi tidur]]
[[it:Dosso stradale]]
[[ksh:Drempel]]
[[nds-nl:Verkeersdrumpel]]
[[nl:Verkeersdrempel]]
[[no:Fartshump]]
[[pl:Próg zwalniający]]
[[pt:Lombada]]
[[ru:Лежачий полицейский]]
[[sr:Лежећи полицајац]]
[[sv:Farthinder]]
[[uk:Лежачий поліцейський]]
12 komentoj - La lastaj
KaGu:-}
KaGu:-}
"Farthinder" ? eble "malakcelilo", "malakcela barilo" "malakcela instigilo"
6 years ago. Edited 6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Bonega demando! Ĉu povas esti stratondo? :-)
6 years ago.
Tjeri
Tjeri
Stratmalakceligoĝibo, kiun oni povas mallongigi al stratĝibo.
6 years ago. Edited 6 years ago.
KaGu:-} has replied to Tjeri
Jes stratĝibo estas bona priskribo de tiu malakcellilo. Mi jam notis la vorton en mia privata vortaro.
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Stratĝibo plaĉas al mi.
6 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Ankaŭ al mi plaĉas la vorto.
6 years ago.
Paŭl
Paŭl
Ni kutimas diri "trafikĝibo".
6 years ago.
Bernardo
Bernardo
Koran dankon al ĉiuj. Ankaŭ al mi tre plaĉas "strat-ĝibo", eĉ se (kompreneble) neniu difino en PIV 2002 konformas al ĝi. Sed ĝi estas kurta kaj tuj elvokiva metaforo, bela bildo. Ĉe "trafik-ĝibo" mi spontanee pensis pri "rush hour", la horoj dum la tago, kiam la trafiko estas plej forta, pinta kiel ĝibo (ekzemple matene, se ĉiuj iras al la enurbaj oficejoj kaj vespere, kiam ĉiuj revenas por iri hejmen).

Vikipedio ne havas "rush hour", Wells proponas (miaopinie malklare) "premperiodo" (germane aŭ Verkehrsspitze aŭ "rush hour" aŭ ŝerce "rasche Stunde", nederlande "spits"). Eble mi demandu en aparta fadeno pri "pint-horo"?
6 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
högtrafik.
Multaj veturiloj vojaĝas samtempe.-> La trafiko iĝas densa,-> denstrafika horo -> denstrafiko
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
"denstrafika horo" estas bona propono. "pint-horo" povas esti iu ajn pinta horo (kiam la montrilo de la horloĝo montras pinten al la dekdua horo ;-) )
6 years ago.
Bernardo has replied to Michael Lennartz
Mi konsentas. Dankon pro la ideo "denstrafika horo". Ĉu ni baldaŭ trovos ĝin kaj la "stratĝibon" fine en modernigita ePIV? - http://www.ipernity.com/blog/37943/269263.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Stratosojlo
6 years ago.