Group: Lingva helpejo


Kioma loko?


KaGu:-}
By KaGu:-}
August 14, 2010 - 3 komentoj - 1 164 vizitoj

Demando: Kioman lokon li okupas post la konkurso?
Respondo: Li okupas la trian lokon.

Demando: Je kioma horo komenciĝas la konkurso.
Respondo: Je la tria kaj tridek posttagmeze.

"Kioma loko" estas tre malofta en la reto.

Ĝi estas tiom malofta, ke serĉo per Guglo donas nur unu rezulton, kiu indikas mian propran artikolon ĉe http://www.ipernity.com/blog/162005/268429 kie vi povas vidi mian klarigon por la uzo de la vorto "kioma".

The topic of this discussion has been edited by KaGu:-} 6 years ago.

Comments
Tjeri
Tjeri
Mi ne uzus "lokon" por tiu signifo, sed "rangon".
"Kioman lokon vi okupas en la teatro? Mi estas ĉe L12" eble taŭgus.
Tion dirite, "kioman rangon li okupas" ŝajnas tute prava, normala, kaj natura al mi.
6 years ago.
KaGu:-}
KaGu:-}
Dankon pro via komento. Jes "rango" estas bona. Mi tamen pensis pri loko en vico da partoprenantoj kiuj vicstaras laŭ la ordo, kiun ili akiris je alveno al la finpunkto de kurkonkurso.
6 years ago. Edited 6 years ago.
rughulo
rughulo
Kioman lokon li okupas ( pli bone gajnis ) EN la konkurso ?

Ĉar konkursinto certe laciĝis, kaj poste trovis lokon sur seĝo.

Tamen via dialogo estas tute akceptebla laŭ mi.

la dua dialogo estas senriproĉa .
Fama E- isto b. Ragnarsson konfuzis " kontesto" kun konkurso.

Simple tial , ĉar li malofte dialogas.
6 years ago.