Group: Lingva helpejo


unu - iu


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
August  8, 2010 - 18 komentoj - 1 532 vizitoj

Kiam mi iris al la kinejo, mi vidis IUn infanon sidantaN sur la planko.
Kiam mi iris al la kinejo, mi vidis UNU infanoN sidantaN sur la planko.
1 - Ĉu estas ia diferenco en la uzado ambaŭ vortoj?
2 - Ĉu ekzistas facila maniero por rekoni kiu estas la pli taŭga por uzi?

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 6 years ago.

18 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
Jen mia kompreno:

1/ iu montras, ke la infano estis aparta, ne sama ol la aliaj. (Eble nur ĉar li estis sidanta sur planko),
unu substrekas, ke ne estis du aŭ pli infanoj sidantaj surplanke.

2/ Vi decidu, se vi ne volas montri ion apartan pri la infano, simple diru: Kiam mi iris al la kinejo, mi vidis infanon sidanta sur la planko.
6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Dankon Tjeri! Mi trovas malfacilecon en la uzado de tiaj vortoj en esperanto. En la portugala lingvo oni uzas la sama vorto em ambaŭ kazoj: Quando eu fui ao cinema, eu vi UMA criança sentada no chão.
Mi dankegas vian klarigon!!
6 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
Ekzamenu, kiun demandon vi farus, laŭ la tuta teksto:

Se vi demandus: "kiun mi vidis sidanta?", temas pri "iu".

Se vi demandus "kiom da infanoj mi vidis", temas pri "unu".

La kaŭzo de konfuzo estas, ke en la Fundamenta krstomatio oni uzas plurfoje "unu", kie teorie oni ne rajtus uzi ĝin. (Unu vidvino havis du filinojn.). Sed ĝuste tial, laŭ mia opinio oni ne rajtas tian neprecizan uzon nomi erara.

Ĉar la gramatikaj reguloj en Esperanto estas la Fundamento, kaj Fundamenta krestomatio mem.
6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Bonega! Via ekzemplo ĉion klarigis! Dankegon!
6 years ago.
rughulo
rughulo
En multaj lingvoj ekzistas nedifina artikolo.
Sed en E-to ĝi tute ne ekzistas . Tial vi ne diru "unu aŭ iu "

"Unu" estas numeralo kaj " iu" tabelvorto , korelativo .

En via dua frazo vi forgesis ( la) ( iun) ( unu ) akuzativon.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to rughulo
Kredu vin, ne estas forgeso, estas ignoranteco! :-) Mi, dufoje, legis vian memoron kaj pensis multe kaj ne trovis la ekzatan lokon por meti ĝin. Ĉu vi povas montri al mi? Mi antaŭdankas vian helpon!
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Tjeri
PITAGORAJN DANKOJN! :-)
6 years ago.
rughulo
rughulo
La fundamenta " krestomatio" estas nomata en la E- fundamento

ekzercaro . Ĝi ne estas parto de la fundamento .

La tri partoj de E- fundamento estas. 1.-a gramatiko 2-a ekzercaro 3.-a universala vortaro .

kelkiuj ankaŭ konsideras la antaŭparolon
6 years ago.
V I Z I László* has replied to rughulo
Bonvolu legi la zamenhofan antaŭparolon de Fundamenta krestomatio. (Ĝi enhavas la Ekzercaron, sed estas multe pli vasta.)

Cetere, se mi bone memoras, ankaŭ en Fundamento troviĝas tiuspeca uzado de "unu".

Do - kvankam nekutime - sed ĝian uzadon mi kalkulas maksimume stila eraro.

Nedifinita artikolo ne ekzistas, sed por akcenti nedifinitecon oni tamen ofte uzas la vorton "iu". Neniu regulo malpermesas tion, kaj estas tute ofta kaj ordinara kutimo. Kio plurfoje aperas en Fundamenta krestomatio, tio povas esti io ne tute perfekta, sed sed stultaĵo ne povas esti.
6 years ago. Edited 6 years ago.
V I Z I László* has replied to rughulo
Antaŭparolo

Prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado, la lingvo internacia, simile al ĉiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se ĉiuj uzos ĝin plene egale; kaj por ke ĉiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj modeloj, leĝdonaj por ĉiuj. Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la Fundamentan Krestomation, kiu povos servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj.

Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros; sed ĉar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraŭ ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne povus rilati al ili sufiĉe kritike, tial estas dezirinde, ke ĉiu, antaŭ ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la Fundamentan Krestomation. Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉigojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la Fundamenta Krestomatio por ĉiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara.

Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Sed precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto; ĉar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.

Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ—se ili estas skribitaj de aliaj personoj—ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.

L. L. Zamenhof
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Ni bone memoru precipe la unuan alineon.

"Prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado, la lingvo internacia, simile al ĉiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se ĉiuj uzos ĝin plene egale; "

Tiuj estas saĝaj vortoj kaj vangofrapo por ĉiuj, kiuj insistas je "viva kaj moderna lingvo" (kia E-to ĉiam estis) kontraŭe al la formortinta zamenhofa lingvo.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Kara Lazlo, en la antaŭparolo de E- fundamento ( naŭa eldono de EFE ) mi ne trovis la vortojn de Z. pri fundamenta krestomatio.

La Zamenhofa lingvo ne estas " formortinta"

Lingvo internacia neniam povas esti uzata plene egala - la sama regulo validas por naciaj lingvoj .

Mi tute ne vidas ian kontraŭecon inter "vivanta" kaj "morta"
6 years ago.
V I Z I László* has replied to rughulo
Temas ne pri Fundamento, sed pri Fundamenta krestomatio. Ĝi ne estas identa kun la ekzercaro, sed enhavas ankaŭ ĝin, kaj plus ĉ. 400 paĝojn.
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Kara rughulo,
tio ne estas mia kontraŭeco, sed tiu de alia amiko en niaj diskuta rondo. Li arde asertis, ke la Z-a lingvo estas malmoderna kaj mortinita, kaj nur la mojos-vorta, lant-vorta, hid-vorta estas moderna, viva kaj sole reala lingvo.

Mia diskutero estis satira.
6 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
"Plene egale" kompreneble estas troigo literatura.

Mi eĉ ne batalas konraŭ novaj esprimoj, ekzemple estas simpatia por mi uzi milionon, kiel nevaria numeralo, sed mi postulas, ke neniu iam rajtu diri, ke io ajn, kio almenaŭ dufoje rolas en Fundamento, kaj Fundamenta krestomatio estas gramatika eraro.

Pro tio mi preskaŭ eksplodis pro la serio eldonita en 1969 (represo de tiu el 1954), kie oni en multaj piednotoj klarigas snobisme, kial estas "erara" la originalo. Se io mem estas leĝodona, tio neniel povas esti erara. Cetere la klarigoj ofte estis evidentaj stultaĵoj, aplikadoj de "matematika gramatiko".

("El tiu vidpunkto" estus erara, ĉar la ĝusta esprimo estas "laŭ tiu vidpunkto" nu similaj azenaĵoj.)

Fakte ne abunde mi legis ankoraŭ pli bonstilajn librojn.

Mi toleras novajn spritaĵojn (kihoras ks.). sed la bona, klasika stilo restos Fundamento, kaj precipe Fundamenta kresiomatio.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to V I Z I László*
Isaac Newton, iam, diris: Se mi vidis pli malproksime, tio okazis ĉar mi staris sur la ŝultrojn de gigantulojn.
Laŭ tiu vidpunkto, oni povas profiti alies sperton por atingi mirindajn celojn. Ni povas eĉ malkonsenti pri tiu ideo, sed ni povas eltiri bonegan rezonon EL TIU VIDPUNKTO.
Lászlo: Ĉu la uzo de la lasta esprimo estas konsiderata erara?
6 years ago.
V I Z I László* has replied to Raŝi - Audino
Ĉu "kihoras"? Kompreneble, ja la tabelvorta "ki-" elemento povas ricevi nur tabelvortajn finaĵojn.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Kiomas? ( " as" ne estas tabelvorto )

la prezidanto de UEA P. dasgupta ĵonglas per tiaj esprimoj ekz. "kielo"

"iomete" ankaŭ ne estas kunmetita tabelvorte
6 years ago. Edited 6 years ago.