Group: Lingva helpejo


Ansatz


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
June 16, 2010 - 14 komentoj - 1 549 vizitoj

Ĉi tiu vorto estas konata el la matematiko kaj - laŭ interreta vortaro - samsignifa en angla kaj aliaj lingvoj: "Ansatz" kiel komenca punkto de matematika solvo. En miaj vortaroj mi ne trovis tradukon. Ĉu vi povas helpi?
14 komentoj - La lastaj
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Bedaŭrinde mi ne havas ion por kontribui :-( sed nun mi ankaŭ estas scivolema pri tiu vorto!
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Post kelktaga pripensado miaj proponoj estas (ĉar kutime oni parolas pri la solvoj de matematikaj ekvacioj):

- eksolvo
- solvokapo
6 years ago.
Paŭl has replied to Michael Lennartz
Eksolvo tre plaĉas al mi.
6 years ago.
Tjeri
Tjeri
...solveko...ŝajnas al mi pli taŭga por eko de ebla solvo. Sed mi ne konas la vorton Ansatz.
6 years ago.
Riŝo has replied to Tjeri
Jen priskribo en la franca: http://fr.wikipedia.org/wiki/Ansatz
6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
La "sola veko" povas ion miskonprenigi iun kaj ŝajnas iom trista, ĉu ne? :-)
Eksolvo pli plaĉas al mi.
6 years ago.
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
Eble ankaŭ sojlo de solvo?
6 years ago.
rughulo
rughulo
Se estus internacie konata esprimo en matematiko - tiam ĝi estu "ansac"

Sed tion decidu la fakuloj inter si. En la AdE almenaŭ ekzistas unu kompetenta matematikisto
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Kara rughulo,

tiu ideo de "ansaco" estas pripensinda, kondiĉe, ke oni ne trovas taŭgan "internan" solvon.

Kaze, ke mi urĝe bezonas tradukon por verki iun artikolon, mi ne povas atendi, ĝis iu AdE-ano rimarkas la mankon de la vorto. Fakte mi ege miras, ke neniu el miaj vortaroj enhavas ĝin. Ĉiu lernanto uzas la terminon.
6 years ago.
rughulo
rughulo
eble mi jam kadukiĝis - sed kiel germanlingva lernanto mi neniam uzis la terminon : ansac.

Sed mi povus demandi mian filon nun 20 jaran.
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
En la lernejo mi dum pluraj jaroj aplikis "Ansätze" - eksolvojn, ili estis kutimaj en matematiko kaj fiziko. Ni kunmetis la konatajn variantojn kiel bazon por la solvo de la tasko, simile al tio:

http://de.wikipedia.org/wiki/Ansatz_

Ankaŭ en aliaj fakoj tio estis la nomo por la unua paŝo de demando aŭ problemo al solvo.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Morgaŭ venos mia filo 20- jara , mi demandos lin.
Por trovi solvon- kutime homo eksperimentas aŭ provas .
En matematiko ekzistas teoremoj - ĉu ili estas ansac?
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Ne, teoremo estas leĝo aŭ teorio. Por pruvi ĝin, oni unue skribas eksolvon (Ansatz) - do la konatajn faktojn, per kiuj oni poste pruvas la teoremon aŭ solvas la ekvacion. Do ĉiam temas pri unua paŝo post la tasko survoje al la solvo/pruvo.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Mi (la filo:-) ankau neniam uzis la terminon "Ansatz" en matematiko. Eble mia nivelo estas tro malalta. Sed se ĝi estas la komenco de solvo, oni povus konstrui vorton. por ekzemplo: eksolvo. (Mia lango ne kontraŭas.)
6 years ago.