Group: Lingva helpejo


MATEMATIKOJ?


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
May 23, 2010 - 13 komentoj - 1 822 vizitoj

En la pasinta jaro, kiam mi spektis prelegon de la fama matematika edukisto Guy Brousseau el Francio, mi rimarkis ke en la samtempa traduko, ĉiam kiam li menciis la vorton MATEMATIKO, la tradukistino uzadis la vorton MATEMATIKOJ.
En la programo Google tradukilo mi ricevis la jenajn vortojn:
ANGLA: mathematics
FRANCA: mathématiques
HISPANA: matemáticas
Ĉu iu el vi scias la kialojn de tiu kutimo plurarigi matematikon?
Ĉu en via nacia lingvo ankaŭ okazas tion?
Ĉu en esperantio ankaŭ uzas la vorton MATEMATIKOJ?
13 komentoj - La lastaj
Riŝo
Riŝo
En la germana ne ekzistas pluralo por matematiko:
http://de.wiktionary.org/wiki/Mathematik

En la franca Vikipedio oni klarigas la pluralon etimologie per "mathematikos" el la antikva greka tra la latina al "mathématiques".
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Riŝo
Dankon Riŝo! Bonega klarigo kaj la adreso, kiel ĉiam, magie valora!! :-)
6 years ago.
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Dank' al la matematikisto Simon Stevin, la nederlanda lingvo uzas la vorton wiskunde (etimologie: "scio-arto"), kiu laŭaspekte neniel rilatas al mathematica.

Laŭ mia scio, nur la angla, la franca, la hispana kaj la galega uzas pluralan formon. La kialo troveblas en la fakto, ke la originala pragreka formo mathêmatiká estis pluralo.

En Esperanto ekzistas nur la singulara formo: matematiko.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Andreo Peetermans
Dankon Andreo! Mi ŝategis la vorton wiskunde kaj via klarigo pri sia signifo "scio-arto". Mi startis serĉadon rilate al la signifo de la vorton MATEMATIKO kaj mi trovis ke ĝi devenas de la greka vorto "máthema" kies signifon esta "SCIENCO, KONO aŭ LERNADO" kaj el ĝi venis "mathematikós" kies signifon estas "LA PLEZURO POR LERNI". Ĉu tiaj informoj estas taŭgaj?
Sincerajn dankojn Peetermans!
6 years ago.
Andreo Peetermans has replied to Raŝi - Audino
Via difino de máthêma laŭ mi estas tute taŭga, sed mathêmatikós estas adjektivo signifanta "ŝatanta lerni, lernema".

mathêmatiká estas neŭtra pluralformo de tiu ĉi adjektivo. La latina lingvo pruntis tiun formon, kaj mathematica dum la Mezepoko disvastiĝis tra tuta Eŭropo :-)
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Andreo Peetermans
Pitagorajn Dankojn!! :-)
6 years ago.
rughulo
rughulo
facile imageblas pluraj matematikoj . ( en la germana oni diras "matematiken"
En la pola ekz. oni preferas diri . " monoj" anstaŭ la kutima " mono"
Sed en esperanto oni povas kaj rajtas pluraligi ĉiajn morfemojn.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to rughulo
"oni povas kaj rajtas pluraligi ĉiajn morfemojn" Bonega! :-)
6 years ago. Edited 6 years ago.
Riŝo
Riŝo
Certe oni povas kaj rajtas, sed oni devas ankaŭ observi la kutimajn formojn kaj uzon. Ĝenerale oni tenas sin rilate gramatikilojn al la regulo pri "neceso kaj sufiĉo", vidu ekzemple:
http://bertilow.com/pmeg/pmeg140/gramatiko/unu-nombro_multe-nombro/uzado/o-vortoj.html
speciale:
"Krom la Eŭklida geometrio eblas elpensi aliajn geometriojn kun aliaj reguloj. Oni parolas pri diversaj geometri-sistemoj."

Demando al la matematikisto Raŝi: ĉu ekzistas pluraj matematik-sistemoj? Mi supozas ke aplikata, elementa, supera, pura matematiko kiel ankaŭ algebro, geometrio ktp. estas fakoj de la matematika scienco, ĉu ne?

En la germana "matematiken" (Mathematiken) estas laŭ mi erare uzata kaj sonas svede aŭ dane.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Riŝo
Pitagorajn Salutojn Riŝo! Mi konsentas kun vi pri "...estas fakoj de la matematika scienco" sed, ĉar mi estas nur mezgrada instruisto, vi povas teni pli kleran vidpunkton el iu fakulo pri supera matematiko.
Unu demando al vi: Kelkfoje, antaŭe, mi legis tie ĉi mem en KODE tiu esprimo de vi uzata "regulo pri nececo kaj sufiĉo". Ĝi enhavas etosan brilon por mia cerbo sed mi ne scias pri sia deveno. Ĉu vi povas klarigi al mi kiu konstruis tiun esprimon? Ĉu ĝi estas "oficiala" en Esperantujo?
Sokratajn ĝisojn Riŝo!!
6 years ago.
Riŝo
Riŝo
La klarigon de ĉi tiu principo oni povas trovi tie:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Neceso_kaj_sufi%C4%89o

Laŭ mi ĝi estas bona regulo por verkado en senbalasta stilo.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Riŝo
Dankon! :-)
6 years ago.
rughulo
rughulo
la klarigo de la regulo pri neceso kaj sufiĉo estas tre malbone klarigita.- kvankam farita de lingvisto Saussure. Ĝi apenaŭ havas ion komunan kun la radikkaraktero de E- vortoj. Eble ĉar li estis franclingvano - lin obsedis la ideo- ke vorto havas karakteron. kiel lian disĉiplon A. Cherpillod

Ekz. Alfredo Nobelo nek estis nobela - nek nobla, ĉar inventito de dinamito.
Pli gravas ol harfendado- klara sinesprimado.
Tutcerte ekzistas pluraj matematikoj- same kiel ekzistas pluraj lingvoj kaj kodoj.
Fiziko fizikoj muziko muzikoj gramatiko gramatikoj .
Ĉio ĉi tute regula kaj logika.
Sed ankaŭ ekzistas "Logikoj " kiel supre dirite prezentita de Saussure
kaj A. Cherpillod
6 years ago.