Group: Lingva helpejo


La policanoj havis pafilon en manoj


Dorota
By Dorota
May 19, 2010 - 8 komentoj - 1 593 vizitoj

Ĉu la titolfrazo estas korekta? Ĉu devus esti: La policanoj havis pafilojn en siaj (la)manoj. Ĉe eble alie formuli la frazon?
8 komentoj - La lastaj
Jens S. Larsen
Jens S. Larsen
La policanoj havis pafilojn enmane.
6 years ago.
Paŭl
Paŭl
La formo, kiun Jens uzis, ankaŭ laŭ mi estas la plej eleganta. La formo "en manoj", sen "la" estas tre stranga.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Ĉu ĉiu policano havis nur unu pafilon aŭ pluraj? Aŭ ĉi tio ne gravas en la situacio?
6 years ago.
Paŭl has replied to Raŝi - Audino
Interesa demando. Se oni diras La policanoj havis pafilon enmane, estas klare, ke ili havas po unu. Se oni diras La policanoj havis pafilojn enmane oni povas nur supozi. Se vere gravas scii tion, oni bezonos la vorteton "po".
6 years ago.
Dorota has replied to Raŝi - Audino
Ĝuste pro tio mi hezitas. Ni nur povas supozi, ke ĉiu policano havis unu pafilon, ĉar ja iu policano povis havi du aŭ pli da pafiloj. Plej bona ŝajnas formo de Jens.
6 years ago.
Dorota has replied to Paŭl
Mi ankaŭ pensis pri la vorteto "po", sed la frazo aspektas iom strange - "La policanoj havis po unu pafilo enmane". En la naciaj lingvoj ankaŭ ne ĉion ni priskribas tiel detale, escepte, ke tio havas apartan signifon pro iu situacio.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Laŭ la logiko policanoj portas pafilojn. = pluralo !

Unu pafilo- du pafiloj. Ekz. policanoj havis ĉerkon en manoj .

Nur unu ! ĉerkon.
Z. mem ĝenis la litero " J" kaj proponis reformon.
Sed la reformo estis ne sukcesa .

Anstatŭ pafiloj ankaŭ estus uzebla "pafilaro"
Policanoj estis armitaj . ili estis batalpretaj - ili prancis pafile -
enmane havis kaŭĉukan kuglofusilojn, gasopetardojn ( laŭbezone) ktp. ktp
6 years ago.
Dorota
Dorota
Mi dankas al ĉiuj pro la respondoj kaj proponoj.
6 years ago.