Group: Lingva helpejo


Larvoj


Tjeri
By Tjeri
May  9, 2010 - 4 komentoj - 1 136 vizitoj

En PIV kaj Reta Vortaro, larvo estas nur animalido, malsimila al prenkreskula formo.
Sed etime, en en la romiana mitologio, larvo estis vaganta animo (http://www.ipernity.com/doc/53089/8004776). Ĉu oni povas ankaŭ tiel uzi la esperantan vorton?
Comments
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Per si mem, larva estas malmulte pli ol la latina vorto por "fantomo". Estas do laŭ mi same sensence postuli ke oni nomu latinan fantomon larvo, kiom postuli ke oni nomu nederlandan fantomon spoko, anglan gosto, finlandan kumituso , hungaran kiŝerteto, ktp.
6 years ago.
Nomus Nimbus
Nomus Nimbus
Mi trovis la vorton "imagino" kiu laŭ PIV rilatas al la vorto "larvo". Eble oni povus nomi vagantan animon "imagulo" :-)
6 years ago.
Tjeri
Tjeri
La vorto imagino rilatas al vorto larvo, ĉar (ekzemple) insekto estas unue ovo, poste larvo, poste nimfo kaj fine imagino ("imago" en la franca kaj la angla).
Notu ke pri nimfo, la esperanta vorto havas du signifojn: mitologia duondiino, kaj animala kreskostadio. Mi do opiniias, ke oni povus same uzi la vorton larvo, kiu etime estis unue vagada animo, same kiel nimfo estis unue duondiino.
6 years ago.
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Kial vi volus plenkonscie krei pli da homonimoj en Esperanto, dum ni normale penas eviti ilin?
6 years ago.