Group: Lingva helpejo


shredder / schreddern


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
May  8, 2010 - 11 komentoj - 1 553 vizitoj

Kiel oni nomas tiun ekstreman diserigadon de paperoj aŭ dosieroj kun la celo, ke ili iĝas nelegeblaj kaj nerestarigeblaj?
11 komentoj - La lastaj
Paŭl
Paŭl
Mi kredas, ke la respondo troviĝas en via demando: diserigado.
6 years ago.
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
aŭ simple: erigi
6 years ago.
rughulo
rughulo
Eble ekzistas faka termino : paperdetruilo ?
6 years ago.
Jens S. Larsen
Jens S. Larsen
La Sveda-Esperanta vortaro de Vilborg donas aktodetruilo por "dokumentförstörare" (laŭ la Germana "Aktenvernichter"). En la reto ĝi estas uzita unu fojon, en la jena anekdoto:

Sekretariina helpo
La nova sekretaria lernantino staras kun dosiero en la mano antaŭ la koridora aktodetruilo. Alvenas sperta sekretariino kaj diras: "Tiu maŝino funkcias simple, vi enmetas la dosieron en ĉi tiun fendon" kaj enmetas la dosieron. Demandas la sekretaria lernantino: "Kaj kie nun elvenas la kopioj, kiujn mi devis fari?"


Kutime la aktodetruiloj ne diserigas la paperojn, sed tranĉas ilin en mallarĝegajn striojn, do "detruilo" ŝajnas preferinda.
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Dankon, Jens. La angla "shredder" estas uzebla ne nur por paperoj, sed ankaŭ por komputilaj dosieroj. "Erigi" komputilajn dosierojn nur malbone trafas la celon, sed "detruilo" pli bone: Oni plurfoje superskribas la originajn datumojn por definitive detrui ilin.

Ĉu oni povas diri: "superskribi"? Jes, ĉu?
6 years ago.
Flandra Esperanto-Li… has replied to Michael Lennartz
Se la angla vorto "shredder" estas uzata ankaŭ por komputilaj dosieroj, tiam taŭgus "detruilo", kvankam mi ankoraŭ iom pli inklinus al "neniigilo".

Post "detruado" ankoraŭ restas io, restas eroj; post "neniigo" restas nenio.
6 years ago.
Jens S. Larsen has replied to Flandra Esperanto-Li…
Nu, restas la paperstrietoj... neniigilo aplikus forbruligon.
6 years ago.
Jens S. Larsen has replied to Michael Lennartz
Mi uzus "resurskribi". Superskribo estus io supre sur paĝo (kp subskribo).
6 years ago.
rughulo
rughulo
io - ne estas materio - jam ĝi estas nenio .

paperon aŭ akton eblas disŝirigi - same rubon au aŭtovrakon.

Ĉar tiaj aĵoj konsistas el materio post " neniigo" tamen restos io . paperstrioj ,
Cindro , karbondioksido , venenaj gasoj, aŭ multmetaloj
6 years ago.
Cindy McKee
Cindy McKee
mi uzas la vorton disŝirilo aŭ paperdisŝirilo, tamen jes, kiam temas pri komputilaj datumoj, la sistemo plurfoje enirigas sensencajn datumojn en tiujn memorlokojn, anstataŭigante la antaŭajn informojn.
6 years ago.
Nomus Nimbus
Nomus Nimbus
Plurfoja elektronika detruregistrado espereble faras la originan informon sur la disko nelegebla. Mi nomus la programon, kiu faras la la elektronikan detruregistradon "detruregistrilo".
6 years ago.