Group: Lingva helpejo


Invito al vi ĉiuj. La sufikso "-i-" por landnomoj ESTAS naciisma kaj problemodona.


Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)
By Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)
March  8, 2010 - 5 komentoj - 1 460 vizitoj

Ĉe la Ipernitaj paĝoj
http://www.ipernity.com/blog/55113/229823
kaj
http://www.ipernity.com/blog/55113/229823|R0E%3Boff%3D0?r[off]=100&
mi verkis multajn komentojn pri la fakto, ke miaopinie la neoficiala sufikso "-i-", uzata por landnomoj, estas ne nur gramatike kaj lingve problemodona, sed ankaŭ same naciisma kiel la Fundamenta sufikso "-uj-". Mi ankaŭ provis proponi alternativon, kiu laŭintence estu kaj laŭFundamenta, kaj vere ne-naciisma.

Mi invitas vin legi ĉiujn miajn komentojn tie (nu, mi scias, jes... Ili estas multaj!) kaj respondi al mi ene de tiuj paĝoj. Tre interesas al mi viaj opinioj!

Koran dankon.
Comments
rughulo
rughulo
Ankaŭ ekzistas landonomoj sen sufiksoj .
Krome ekzistas landoj sen nacioj -ekzemple esperanto lando
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to rughulo
Jes, kara Dieter,
la propono, kiun mi faras en la cititaj paĝoj, esence konsistas en la alpreno de novaj landradikoj, kiuj vere ne elvenas el naciradikoj, ĝuste laŭ la modelo de "Barat'o"...
Specife vidu la komenton http://www.ipernity.com/blog/55113/229823/comment/9293984#comment9293984

[???ESPERANTO???]
6 years ago.
rughulo
rughulo
Lando estas uzebla tre vastasence : " en landoj transmaraj estas oraj arbaroj" tutcerte ekzistas nacio transmara ( ekzemple la francaj kolonioj ) kaj ankaŭ ekzistas "nacio de ora arbaro"
svislando estas ŝerce nomata lando de gnomoj. Laŭ historio en ĝi tamen kunvivas 4 nacioj krom ne kalkulebla nombro da enmigrintaj nacianoj.
Tute ne eblas apartigi homon disde nacio - eĉ sennaciulon posedas iu nacio- estas tute vana klopodo sennaciigi la mondon.
Nur eblas deklari ĝin ununacieca aŭ sennacieca- sed faktoj kaj realo estas nesupereblaj
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to rughulo
Kara Dieter, interesaj komentoj!
Ĉu vi bonvolus ilin kopii en la cititaj paĝoj por riĉigi la tiean diskutadon? Dankon!

[???ESPERANTO???]
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)
Anĉjo PacHorano (And…
Dankon, Dieter, pro via aldono!
:-)

[???ESPERANTO???]
6 years ago.