Group: Lingva helpejo


Kian KAFON vi volas?


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
February  6, 2010 - 40 komentoj - 3 267 vizitoj

Kiam mi iras en kafejo, la unua demando kiun la kafpreparanto diras al mi estas la supre menciita. Tie ĉi en Brazilo, oni uzas la jenajn tipojn:
"CURTO" (mallonga-kurta?): oni preparas la kafon uzante nur la unua kvanto de la akvo. Ĝi produktas fortan kafon en malmulta kvanto (estas mia preferata);
"CARIOCA" (karioka): Estas malforta kafo, ĝi memorigas teon ĉar oni povas senti pli forte la gustumo de la akvo (se tion oni povas diri);
"NORMAL" (normala): Ordinare oni ne klarigas kio estas normala! :-)
Ekzistas aliaj ebloj kun miksaĵoj kaj kafo devenante el specifaj regionoj de la mondo sed ĉi tio estas nur en malmultaj kafejoj por servi tiu kiu povas pagi multekostajn varojn.
Unu el tiu kara kafo estas preparita kun semoj trovita en FEKAĴO de iu estulo kiun mi tute forgesis la nomon...
Do, la demando: ĈU EN ESPERANTO EKZISTAS SPECIALAJ VORTOJ POR NOMIGI LA TIPON DE LA DEZIRATA KAFO?
40 komentoj - La lastaj
Nomus Nimbus
Nomus Nimbus
Mi volas "fortan kafon" tiom forta, ke ĝi povas teni la kafkuleron stranta ;-) Mi ne ŝatas senkafeinan kafon.

Serioze: Mi kredas, ke oni prefere uzu la lokajn nomoj de la diversaj specoj de kafo. En lando kie oni parolas de mi bone kontanan lingvon oni uzas tre strangajn nomojn de trinkaĵoj enhavanta kafeinon.

Tamen mi suspektas, ke "CURTO" estas farita per maŝino simila al "Gevalia Express Bolero 111 Bonamat"
Vidu ĉe:
http://www.torebrings.se/butik/Maskiner+och+Utrustning/KAFFEAUTOMATER+KAFFEMASKINER/Gevalia+Express+Bolero+111+Bonamat?artnr=211310

Por vidi la bildon. Klaku sur la vorto "stäng" :-)
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Nomus Nimbus
Bela maŝino por prepari kafon! Ĉu ĝi estas produktita en via lando? En mia pasinta libertempo mi konis vendejo de kafmaŝino produktita en Svisio. Mi provis unu kafon sed mi ne sukcesis distingi la diferencon inter ĝi kaj aliaj bonaj kafoj. Ŝajnas ke mia gustumo ne estas akurata!!
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Ho, tiu malica demando!

Mi ĉiam evitis fari aŭ respondi tiun demandon, ĉar mi timas la respondojn. Ekzistas tiom da modernaj kafoj ... Oni povas klarigi ilin nur per miliono da neologismoj.

Serioze. Mi provus per malmultaj vortoj klarigi la tipon de la kafo. Por mi estas tute egale, ĉu "Latte macchiato" (unu el la aktualaj modernaĵoj en Germanio) estas tipa "kafo kun lakto" aŭ ne - mi simple tradukus tiel, kvankam kafo kun lakto NE estas Latte macchiato. Espresso, Mokka, kafo krema, kun aŭ sen rumo, kremo, lakto, kakao, viskio - forte kaj longe, malforte kaj mallonge, forte kaj mezlonge rostitaj kafofaboj - bulgara kaj hungara kafoj (kiuj similas la espreson(?) aŭ mokaon en Germanio laŭu grandeco kaj gusto). Homoj el aliaj kulturaj regionoj, por kiuj kafo ne estas tiel grava, ne interesiĝas pri la konkreta nomo kaj prepar-maniero.

Tial estas interese, kiaj kafo-preparoj ekzistas en aliaj landoj. La "CURTA" eble similas nian espreson, "KARIOKA" estas "Blümchenkaffee", "floreta kafo" aŭ pli ĝuste fikafo, kiun oni prefere ne proponu al iu, kaj normalan kafon vi povas trinki el ordinara kafotaso aŭ uson-stila tasego.

Nia nova kafomaŝino faras "filtritan" (do normalan) kafon, kafon kreman kaj espreson (do malgranda kvanto kun forta gusto). Ĉiuj en diversaj subgustoj, kompreneble.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Michael Lennartz
Ŝajnas ke por simpligi la aferon, rilate al la preparado, oni povas diri FORTA, MALFORTA kaj NORMALA. Mi nur volas aldoni ke tie ĉi en Brazilo kiam oni petas fortan kafon, la preparantulo aldonas pli da kafo rilate al la normala tipo kaj kiam oni petas la KURTA, la kvanto de la akvo estas malpli sed la kvanto de pulvoro da kafo estas normala. La kurta estas forta sed ĝi profitas nur la unu ekĵeto da akvo!
6 years ago.
Tjeri
Tjeri
Kiam mi trinkas kafon, mi trinkas kafon, kiam mi trinkas akvon, mi trinkas akvon, kaj mi evitas miksi ilin en la sama trinkujo...krome, kiam mi aldonas sukeron, tio signifas, ke la kafo malbongustas.
Do, por mi ekzistas nur kafo, kaj kafaĉaĵoj.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Tjeri
??? Kiamaniere oni preparas kafon sen akvo? Ĉu mi miskomprenis vian mesaĝon?
PS: La kvanto de sukero kiun mi uzas nuntempe estas malpli granda ol en la pasinteco kaj mi intencas iam trinki ĝin tian kian vi. Mi uzas tian sukeron "demerara" (mi ne scias en esperanto) kiu ankaŭ estas organika (pli natura sen agrotokso).
6 years ago. Edited 6 years ago.
Tjeri has replied to Raŝi - Audino
Mi iom ŝercis...sed mi ŝatas kafon "ristretto" kaj sen sukero.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Tjeri
Mi serĉis la tradukon de "ristretto" en tri malsamaj lingvoj kaj mi ricevis trifoje "ristretto"! Kia belaĵo ĉu ne? :-)
6 years ago.
Paŭl
Paŭl
Mi tuj saltas al la lasta frazo de via demando: "Ĉu en Esperanto ekzistas specialaj vortoj por la diversaj specoj de kafo?" Ne, laŭ mi ne. Oni priskribu per "forta kafo", "forta kafo kun nubeto da lakto", "forta kafo kun sukero", "malforta kafo", "kafo kun kremo", "kafo kun batita lakto" ktp.
Via aludo pri "normala kafo" pensigas min pri la jena anekdoteto. Mi estis en kafejo en Vieno, kaj mi mendis kafon. La kelnero rigardis min, kvazaŭ mi venas de alia planedo, kaj diris "Jes, kompreneble, sed kian kafon vi volas?" Mi eĉ pligrandigis la konfuzon dirante "normalan kafon". Li respondis "Ĉiuj niaj kafoj estas normalaj. Ĉu vi deziras normalan kafon kun lakto, aŭ kun kremo, aŭ kun batita lakto, aŭ kun batita lakto kaj ĉokolado ...". Mi haltigis lin, kaj demandis: "Normala kafo sen io ajn; ĉu tio eblas?" Li ĝeme foriris kaj portis la deziratan. "Normala kafo sen io ajn", tio sendube estis esprimo de kompleta senedukiteco meze de Vieno ...
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Paŭl
:-))
6 years ago.
Riŝo has replied to Paŭl
Dankon, Paulo, pro la ĉarma anekdoto. Efektive la viena "Kaffeehaus" (kafejo) estas tradicia institucio tipe viena kaj orientiĝo en la preparmodoj kaj nomoj de la diversaj kafoj malsimpla afero:
http://de.wikipedia.org/wiki/Wiener_Kaffeehaus#Kaffee-Zubereitungsarten
Ekzemple vi povas peti "etan brunan" kaj ricevos nigran kafon kun iom da kafkremo, sed atentu se vi petas "etan nuksbrunan": estas la sama speco sed kun iom da vinbrando!
6 years ago. Edited 6 years ago.
Bernardo has replied to Paŭl
Nu, Paŭl, ni tamen havas almenaŭ la "specialajn vortojn": alĝeria kafo, glaciaĵkafo, glacikafo, kafo kun glaciaĵo, grajnkafo, filtrita kafo, irlanda kafo, espreso, kapuĉino, mokao, kafolakto, kafo kun kremo, kafo kun sukero sed sen kremo, kafosurogato, nigra kafo, laktokafo, maltkafo, muelita kafo, natura kafo (nigra kafo), rostita kafo, verda kafo, turka kafo. Ĉiuj dum nur minuto troveblaj en Hron, Granda Vortaro Esperanto-Ĉeĥa, 2006: http://www.ipernity.com/blog/37943/201691. Mi kore invitas ĉiujn elŝuti kaj uzi (!) ĝin.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Bernardo
Belega! Dankon Bernardo por la sciigo! Vi povas aldoni en via listo la "kakaokafo" kiun mi preparas tie ĉi en mia hejmo (por mi estas ĉieleca). Mi miksas en la pulvoro da kafo iomete da kakao pli malpli en la jena proporcio: En 500g da kafo oni metas du mezajn kolerojn da kakao. Oni preparas la kafon laŭvole (mi uzas tiun tradician italan kafetilon).
Poste oni nur trinkas kaj sentas reliefigan plezuron! Kia bongusteco!! (Oni ne sentas la guston de la ĉokolado, tiel ke se vi oferas ĝin al iu, la persono ne rilatas la plezuron al ia kakao-substanco, nur bonega, forta kaj rimarkebla bongusta kafo).
6 years ago. Edited 6 years ago.
Paŭl has replied to Bernardo
Ĝuste, Bernardo, vi perfekte ilustris mian tezon! En Esperanto oni ĉefe priskribas la kafspecojn, sed ne inventas idiotaĵojn, kiel en multaj aliaj lingvoj.
6 years ago.
Bernardo has replied to Raŝi - Audino
Jes, Raŝi, ankaŭ mi tion tre ŝatas, eĉ se mi preparas ĝin pli facile: Anstataŭ lakton mi uzas kakao-lakton.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Bernardo has replied to Paŭl
Ha, bone, ke ni konsentas. Almenaŭ en Esperanto do estas tre malmultaj tiaj vortoj (espreso, kapuĉino, mokao). De tempo al tempo ni cetere rezignu je kafo kaj trinku ekzemple tomat-sukon, ĉu ne? ;-))
6 years ago.
Paŭl
Paŭl
Cetere, la problemo ne rilatas nur al kafspecoj. En okcidenta Eŭropo, kie trafikŝtopiĝoj estas ĉiutaga normalaĵo, ekzistas diversaj vortoj por la diversaj specoj de ŝtopiĝoj. Oni havas "fluantan ŝtopiĝon", oni havas "ondantan ŝtopiĝon", oni havis "halto-malhalto-ŝtopiĝon" (oni haltas, pluveturas, haltas, pluveturas...), oni havas "rigardado-ŝtopiĝon" (homoj malrapidiĝas por rigardi ion kaj pro tio kaŭzas ŝtopiĝon...) ktp ktp. Ankaŭ ĉi-rilate Esperanto ankoraŭ ne havas establitan terminaron ...
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Paŭl
Dankegon Paŭl!
6 years ago.
Riŝo
Riŝo
Paulo, pri trafikŝtopiĝoj frapis min la esprimo "trafikmarmelado" en la krimromano "Varmas en Romo" de Corrado Tavanti: "La komisaro kaj la detektivo ekveturas per rusta kaj ĝibumita Fiat 850 nomata “Karolino” tra la densa roma “trafikmarmelado”... Tio ne vere rilatas la temon kafo, sed kelkfoje akompanas ĝin buterpano kun marmelado...
http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/varmasenromo.html
6 years ago.
rughulo
rughulo
La plej bongusta kafo estas nomata " Kapuĉino"

Kiel infano mi devis trinki kafosurogaton kun nomo " Lindes "
ankoraŭ ghi ekzistas en germanio en pako kun bluaj punktoj .

E germana armeo oni trinkigas rekrutojn per kafospeco nomata :
"pendigilo"
Alia preparmetodo estas : meti unu kafofabon en bolantan akvon-

Post dekfoja uzo de la kafo- fabo : vi shanghu la fadenon
6 years ago.
Tjeri
Tjeri
- Kelnero, mi petas: ĉu vi havas frostan kafon?
- Jes sinjoro, kompreneble.
- Bone, varmigu ĝin por mi.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Tjeri
:-)
6 years ago.
Paŭl has replied to Tjeri
Ion similan mi travivis en pola trinkejo. Kroata amiko mia dum varma tago mendis frostkafon. La kelnerino diris "nie ma", tion ni ne havas. La amiko komencis iom protesteti, kaj diris, ke ĉiu bona kafejo en Pollando tamen somere devus havi frostkafon. La kelnerino respondis, ke ŝi portos normalan kafon, kaj ke li atendu ĝis kiam ĝi estos malvarma.
Ne temas pri ŝerco, sed pri vera travivaĵo.
6 years ago.
rughulo
rughulo
La frostita kafo estas nomata liofilizita.
Ghi estas plej rapide preparebla per survesho de varmega akvo
la plej konata marko estas "Nestle" el svislando.
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Frostokafo:

Ĉu ni parolas pri tio, kion oni nomas en germanio "Eiskaffe" (glaciokafo - kafo kun glaciaĵo) aŭ pri froste sekigita kafo?
6 years ago.
Paŭl has replied to Michael Lennartz
Kiam mi diras "frostokafo" mi efektive celas la germanan "Eiskaffee": fortega malvarma kafo kun bulo da glaciaĵo. La Nestlé-kafo oni ĉe ni nomas "tujkafo" aŭ "tujpreta kafo" (komparu kun tujpreta supo: pulvoro al kiu oni aldonu nur varmegan akvon).
6 years ago.
rughulo
rughulo
"Tujkafo" tre plaĉas, ankaŭ " tujsupo" " tujteo ," tujkakao" " tujmanĝo"

"Liofilizi" estu nur faka termino.

" glaciteo " kutime ne estas glacia teo - sed nur " malvarma" teo .
En ĝin oni povas meti glacion laŭ prefero- sed ne nepre glaciaĵon. Glaciaĵo povas havi multajn aromojn- sed glacio estas sengusta.
6 years ago.
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
La kripleco de Esperanto estas ke oni ne partoprenas en la normala ĉiutaga komerco. Kiom longe daŭris la diskutoj inter komputilo kaj komputero! Kiom longe Esperanto ne estas eŭropa aŭ monda lingvo tiom longe ĝi restas izolita de la realoj. La esperantistaj difinoj por kafoj povus esti (kun aŭ sen sukero): Kafo sen akvo, kafo sudamerika, kafo espresa, kafo meza, kafo meza kun lakto, lakto makulita per kafo ... kun pluraj aromoj, lakto, ĉokolado...
6 years ago.
Paŭl has replied to Frank Merla (esocom.…
Mi tre ŝatas vian esprimon "lakto makulita per kafo". Bela pruvo, ke oni ne bezonas la terminon "latemakiato" en Esperanto!
6 years ago.
Lars Sözüer has replied to Paŭl
Ha, finfine mi komprenas pri la deveno de tiu mistera vorto, dankon Frank kaj Paŭl!
6 years ago.
Bernardo has replied to Paŭl
Jes Paŭl, oni ne bezonas la vorton "latemakiato" - sed ĝi estas tiel facila, rekte komprenebla, spontanea kreata, de multegaj senpere komprenebla. Dum "lakto makulita per kafo" nur estas mallerta paŭsaĵo. Se oni nepre volas priskribi ĝin per mini-difino eble "lakto kun iom da kafo" - sed, ho ve, kiu komprenas tion?
6 years ago.
rughulo
rughulo
Esperanto tute ne estas for de realo - ĉio estas esprimebla per ĝi .
La ĉiutaga komerco okazadas en plej diversaj lingvoj ( en svislando ekzistas kvar oficialaj lingvoj) manlibron pri diĝita fotilo oni ricevas en 10 lingvoj. . Tutcerte ekzistas plej diverstipaj kafospecoj jam en unu lando- varnomo, preparmaniero, aldonaĵoj.
Konkludo: Ĉio ĉi estas senprobleme esprimebla.

Principe neniu lingvo estas izolita, sed uzata de komunumo.
la "finan venkon" ni prefere ne atendu
6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Mi jam sciis ke kafo estas tre sociigema trinkaĵo. Nun mi eltrovis ke ankaŭ ĝi estas tre alloga temo. Mi rimarkis ke ĉi tiu temo atingis 33 komentoj (nun 34) kaj tio estas la plej granda kvanto de komentarioj en KODE (kiel oni dirus ĝin esperante).
Kafo, krom bongusta, estas bona motivo por naski dialogon. Ni komemoru trinkante ĝin! :-)
6 years ago.
rughulo
rughulo
En mia najbara vilaĝo ekzistas muzeo pri kafo.
la kafomaŝinojn tie produktitaj portas la nomon " Jura" pro la ĵurasa montaro - kaj la kafo estas nomata : " kafo de monda tenis ĉampiono Federer" Bonan glutemon mi deziras al ĉiuj
6 years ago.
Manolo
Manolo
Mi povus verki tutan enciklopedion pri la amaso da manieroj uzataj en Madrido por mendi kafon. Do, mi eĉ ne kalkulas pri la traduko esperanten...
6 years ago.
Stano Marček
Stano Marček
En Slovakio (ankaŭ en Pollando) oni ŝatas trinki naturan, t.n. "turkan" kafon. Mi mem kaj mia edzino Olga preferas trinki tian matene (posttagmeze filtritan, kun soja lakto). Oni metas (po) du kuleretojn da muelita kafo rekte en la kafo-tasojn, kaj verŝas (plej bone iom-post-iome, ĝi tiel plurfoje ekbolas) bolantan akvon. La kafo ekŝaŭmas kaj post ioma kirlado per kulereto la pulvoro restas sube. Do oni ne bezonas filtri ĝin, nur trinki "ĝis la restaĵo" surfunde. Iuj trinkas kun, aliaj sen sukero (mi sen).
Verŝajne ne ĉiu kafo taŭgas por tio. Mi memoras mian francan amikon, kiu tre ekŝatis trinki en Slovakio la turkan kafon kaj asertis, ke ankaŭ hejme li ĉiam tiel faros. Post la reveno hejmen li tamen skribis kun elreviĝo, ke kun l(i)a franca ne eblas fari tiel, la kafopulvoro daŭre naĝas sur la surfaco kaj ne eblas trinki la kafon. Ni do poste plurfoje sendis al li per poŝto nian slovakan kafon, kaj li tre laŭdis ĝin. Nun mi rigardis PIV kaj trovis ke ankaŭ ĝi parolas pri turka kafo: "tiel farata, ke la kafopulvoro infuziĝas en la taso mem". Mi memoras ke mi trinkis en Hungario alian, "pli turkan" kafon, longe kuiritan en specialaj kupraj kafopotoj.
Ho, mi salivumas kaj estas dimanĉa posttagmezo, do taŭga momento por fari kafon, nian kutiman filtritan, kun soja lakto: kelkaj kuleretoj da soja pulvora lakto, mi forte rekomendas tion!
Amike, Stano Marček
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Stano Marček
Mi pitagore dankas vian rekomendon Stano! Mi spertos prepari kafon laŭ "turka metodo". Poste mi respondos al vi pri la eksperimento! Dankon!
6 years ago.
Stano Marček has replied to Raŝi - Audino
Kara Raŝi,

mi scivolas pri la rezulto. Do unue ĉu vi sukcesos fari ĝin per via kafo, kaj due ĉu ĝi bongustos.
Ja la gustoj, precipe pri la kafo, ege diferencas. Post longa veturado ni ĉiam ĝojas pri la kafo hejme.
Italoj ŝatas nur la italajn, etajn kaj fortegajn, hungaroj simile (mi ĉiam tie petas "dupla kave", ĉar simpla estas por unu gluto)...

Cetere, kion signifas via "pitagora" danko aŭ saluto? Mi ofte renkontas ĝin ĉe viaj mesaĝoj, sed nemiam komprenas kion tio signifas.

Amike,

Stano
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Stano Marček
Vidu mian profilon: http://www.ipernity.com/user/103645
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Tiun turkan kafon ni trinkas ankaŭ en Germanio. Plej bone ĝi gustas kun altkvalita (longe rostita) kafo, Bonan apetiton!
6 years ago.