Group: Lingva helpejo


Smartphone


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
February  1, 2010 - 18 komentoj - 2 252 vizitoj

jes do, kiel oni tradukas tion en Esperanton? Mi ne havas ideon.
18 komentoj - La lastaj
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
ĉu komput(il)a poŝtelefono?
6 years ago.
Paŭl
Paŭl
Laŭ Komputeko "plurfunkcia telefono", sed mi ne tre entuziasmas pri tiu termino. Mia hejma telefono, kiu samtempe estas vekhorloĝo, respondaparato, kaj kiu ebligas telefoni al pluraj ĉambroj, ankaŭ estas "plurfunkcia telefono", sed ne smartphone. Do mi preferus "plurfunkcia poŝtelefono". Post kelkaj jaroj verŝajne ĉiuj poŝtelefonoj estos plurfunkciaj, kaj tiam eblas forlasi la epiteton "plurfunkcia" denove.
6 years ago.
Harri Laine
Harri Laine
En Vikipedio, sub ‘Nokia (kompanio)’, estas ĉi tia frazo: “Nokia nomas siajn modernajn aparatojn plurmediaj komputiloj, ne uzante la nomon smartphone (inteligenta telefono).” Tiu frazo pri Nokia jam ne estas tute prava, sed ĝi donas unu eblan tradukon: inteligenta telefono. Ne malbona. Smartphone ne estas ia normigita kategorio de aparatoj, nur pli-malpli reklamĵargona nomo, jam ne tre aktuala nun kiam poŝtelefonoj.kaj komputiletoj pli kaj pli proksimiĝas unuj al la aliaj kaj eĉ la plej simplaj telefonetoj pli kaj pli “inteligentiĝas”.
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi serĉas esprimon, kiu estas taŭga por ĉiutaga uzo. Smartphone en la senco de poŝtelefono + poŝkomputilo =??? poŝkomputil-telefono? PKT? smartfono?
6 years ago.
Paŭl has replied to Michael Lennartz
Lertofono?
6 years ago.
rughulo
rughulo
UT umtelefono
6 years ago.
Platano [La Pafklik]
Platano [La Pafklik]
estas jam stulta vorto "smart phone", "smart bomb"

Se la eco de "samrt phone" dauxre estas telefono Michael pravas laux mi...
"poŝtelefono + poŝkomputilo =??? poŝkomputil-telefono? "

Sed demando cxu povas esti "il" ene de la vorto ?

Cyr.
6 years ago.
Manolo
Manolo
Kiel oni nomas ĝin en via denaska lingvo?

En la mia (la hispana) la preferoj iras laŭprefere: 1) simple, "teléfono móvil" (do, poŝtelefono) 2) konservas la anglan nomon, 3) "teléfono avanzado" (avangarda poŝtelefono)
6 years ago.
Paŭl has replied to Manolo
Ankaŭ en mia lingvo ne ekzistas aparta vorto por tiu nocio. Ni uzas simple "poŝtelefono", ankaŭ kiam temas pri tiu lerta speco.
6 years ago.
Tjeri
Tjeri
Lertofono tre plaĉas al mi! Sed mi dirus: multfunkcia poŝtelefono. Mi ne sentas bezonon ĉiam trovi mallongan vorton. Cetere francaj junuloj ofte parolas pri "telefono", eĉ kiam temas pri tia "lertofono". Ili eble jam forgesis, ke ekzistas simplaj dratotelefonoj, por ili telefono estas nur tia ilo.
6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Mi konsentas :-) kun Tjeri! La longaj vortoj ankaŭ havas siajn virtojn!
6 years ago. Edited 6 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Mi ne vidas kaŭzon diferencigi inter "malsaĝa" poŝtelefono, kiu kapablas nur telefoni kaj akcepti mallongajn tekstojn (tian havas mi kaj estas kontenta), tiu "saĝa", permesanta ankaŭ foti, sendadi bildojn kaj legi retleterojn, aŭ tiu "ege saĝa". Ĉiam temas pri poŝtelefono.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Sprita respondo :
ĉar ĉiu varo plej ofte havas familian nomon ( marko) foje eĉ familiaran

En E-to oni tial nepre prononcu. : smartfono

komputlio macintosh estas prononcata. " makintoŝ"
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Smartfono (se nomi ĝin tiel) estas kunigo de telefono kun komputilo tiel malgranda, ke oni povas meti ĝin en (grandan) poŝon. Ĝi servas por telefoni kaj foti, sed ankaŭ por skribi leterojn, retpoŝtajn mesaĝojn, retumi, ludi ekranludojn, legi librojn, kelfoje eĉ desegni ... Fakte la telefona parto estas plej malgrava intertempe.

Sed eble post du jaroj ĉiuj poŝkomputiloj taŭgos por telefoni, kaj tiam la problemo ne plu ekzistos. Nur kelkaj prauloj tiam posedos poŝkomputilon, kiuj ne kapablas telefoni.
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi maljuniĝas.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Bovino maljuniĝas- tamen plisaĝiĝas !

Proverbo aŭtoktona el svislando
6 years ago.
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
Kunkreskas televidiloj, komputiloj kaj telefonoj. Mi jam rikoltis malĝojajn rigardojn je la demando "Ĉu per tiu fotilo vi ankaŭ povas telefoni?" Estas almenaŭ por (en la normala komerco ne partoprenantaj) esperantistoj vana diskuto pri la diversaj tipoj de mobilaj komputilecaj telefonoj.
6 years ago.