Group: Lingva helpejo


Kunsenti aŭ Konsenti?


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
January 30, 2010 - 13 komentoj - 1 886 vizitoj

Tiu povas esti facila por kelkaj personoj sed por mi certa vojo al hezitado!
En la plejmulta el la okazoj mi ne scias kiun vorton mi devas uzi:
KUNSENTI aŭ KONSENTI?
Ĉu iu povas klarigi en kiaj situacioj oni povas uzi ambaŭ laŭvole kaj unu el ili devige?
13 komentoj - La lastaj
Riŝo
Riŝo
Ĉu la difinoj en Reta Vortaro por kunsenti kaj konsenti estas sufiĉe helpaj ?
http://www.reta-vortaro.de/revo
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Riŝo
En la klarigo de la vorto "kunsenti" aperas, en la fino de la frazo, la simbolo "-> konsenti". Ĉu tiu signifas ke ili estas, en tio kazo, sinonimaj?
6 years ago.
Paŭl has replied to Raŝi - Audino
Ne, tio signifas "komparu kun" kaj celas ligi al nocio simila sed alisenca.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Paŭl
Nur nun mi komprenis tiun simbolon. Dankon!
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
konsenti - jesi, havi la saman opinion, esprimi, ke mi kaj la aliai pravas (konsenti iun)
kunsenti - senti kun la alia, akordi, partopreni ties ĝojon kaj timon (senti kun iu)
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Michael Lennartz
Ĉu mi povas konkludi ke:
Konsenti estas tiel same kiel "AKORDO" kaj Kunsenti estas "SENTI TIEL SAME KIEL VI"?
PS: El la unua vidaĵo, ŝajnas ke la unua rilatas as ia "rezonado" kajj la dua pri "sentado". Ĉu estas tio?
PS2: Mi rimarkis ke vi uzis la vorton "akordi" por kunsenti kaj en RV ĝi estas uzata por klarigi la vorton konsenti laŭ la sama simbolo kiun mi mencis en la respondo por Riŝo.
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
konsenti signifas "havi la saman opinion, esti en akordo pri", ne rifuzi proponon, volonte doni, do jes: rezonado (Niaj opinioj akordas.)

kunsenti: Ekz. Vi estas malgaja, kaj tial mi same estas malgaja, mi sentas kun vi = mi kunsentas. (Niaj sentoj akordas.)
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Michael Lennartz
Bonega!!
6 years ago.
rughulo
rughulo
Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian. la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian.

Ni esperantoj do konsentas pri lingva fundamento

En la mondon venas nova sento. tra la mondo iras forta voko .

Ni kunsentas .= ni havas la novan kunan senton
6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
:-) Bela didaktiko! Dankegon!
6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Unu plia demando rilate al ambaŭ vortoj: Krom la prepozicio "pri" kaj "kun", ĉu ankaŭ oni povas uzi, tuj post la vorto, aliaj prepozicioj, ekzemple "je"? Kiuj pli?
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Ni konsentis kun iu (homo) pri io (objekto, afero).

"Je" oni povas uzi ĉiam, sekve ni evitu ĝin! "Je" estas universala kaj uzenda, nur tiam, kiam alia prepozicio ne konvenas.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Dankon!!
6 years ago.