Group: Lingva helpejo


Reihenhaus / row, serial, town house / maison de mitoyenne


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
January 11, 2010 - 9 komentoj - 1 658 vizitoj

Jen mia problemo.
urbodomo, vica domo?
9 komentoj - La lastaj
Paŭl
Paŭl
Mi dirus "envica domo". "Vica domo" eblus, sed "la vica domo" ja ankaŭ povas signifi "la posta domo, la venonta domo en la vico". Kaj "urbodomo" estas la domo, kie laboras la urbestro.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Tjeri
Tjeri
En la franca "maison mitoyenne" signifas, ke la domo havas muron komunan kun alia domo, tiukaze mi uzus ĝemelan domon. Envicaj domoj povas ne havi komunajn murojn.
Tiurilate, kiel oni tradukus la francan "corons". Temas pri domaregoj de ĝemelaj envicaj dometoj konstruitaj en la norda Francio por ministoj.
6 years ago.
Riŝo has replied to Tjeri
"corons": Gr. Dict. F-Eo indikas "minista domaro".
6 years ago.
Manolo
Manolo
En la hispana estas neniu speciala esprimo se temas pri apartament-domoj. Multaj el ili tuŝe apudas aliajn kaj oni ne distingas ilin per aparta vorto/esprimo.

Tamen, se temas pri unufamilia domo aŭ vilao, jes estas aparta esprimo por signi tion, que la domoj sinsekvas fasadon kontraŭ fasado. "Chalet adosado" (apudsekva vilao).

La kialo estas, ke sen tia klarigo, oni falice subkomprenus "vilaon" kiel izolitan domon kun propra ĉirkaŭ-ĝardeno.
6 years ago. Edited 6 years ago.
rughulo
rughulo
hejma domaro- ĝi estas titolo de romano.

Vicara domo - sed ja sufiĉas Vicdomo - aŭ vico da domoj
6 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
En la ĉeĥa ekzistas vorto "řadovka", kun signifo: unu el kutime unuetaĝaj domoj, senpere ligitaj kaj plejparte samtempe kaj similstile konstruitaj. Mi uzus "envica domo".
6 years ago.
rughulo
rughulo
Chu la dua envica domo de dekstre , aŭ de maldekstre. " En" estas nomata pleonasma, ĉar ne necesa.

En kinejo staras vicoj da seĝoj . Spektatanto sidas tial en vica seĝo. Avinjo loĝas en vic (a) domo . Sed ne en envica domo.
6 years ago.
Nomus Nimbus
Nomus Nimbus
vicoseria domo = "radhus" laŭ Ebbe Wilborg.
6 years ago.
rughulo
rughulo
Tre akceptebla , ĉar kutime la domoj aspektas serie , tre simile unu al alia.
Ankaŭ eblas diri "setleja domo" , domkomplekso , ĉestrat- frontaj domoj. Domoj de fervojistoj , horloĝistoj .
En mia vilaĝo nun konstruiĝas ludomoj de " leonkampo"
Foje domoj estas luataj, foje privata proprieto.
6 years ago.