Group: Lingva helpejo


Lupfantomo/likantropo/homlupo


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
January  8, 2010 - 5 komentoj - 1 513 vizitoj

Mi serĉas taŭgan tradukon por la titole menciita estaĵo.

En vikipedio mi trovis "lupfantomo", pri kiu la vikipediisto "Surfo" insistas. Tamen tio ŝajnas al mi malbona propono, ĉar "fantomo" laŭ mia sento estas io nereala, dum tiu estaĵo ĉiam estas reala ĉu lupe ĉu home (ne, mi ne kredas je ili). Homlupo estas trafa, kaj mi kredas, ke "likantropo" estas sufiĉe internacia kaj fleksema por "modernaj" verkoj.

La Wennergrena traduko de poemo de Morgenstern (1871-1914) estas la unusola referenco por "lupfantomo".

Mi petas viajn opiniojn.
Comments
Bernardo
Bernardo
Lupfantomo aperas en PIV 2002 sub "lupo", en Krause de-eo 2007 sub Werwolf, en Hron eo-cz 2006, en De Smedt eo-nl 2004, en Minnaja it-eo 1996, en PIV 1970 sub "lupo", en Wells en-eo 1969. En Fulcher, Long en-eo 1921 likantropo, en Rhodes en-eo 1908 lupkoboldo, arbara koboldo.

En Larsen da-eo 2010 varulv = homlupo, likantropo, en la no-eo varulv = luphomo, lupfantomo

Do, kiel ofte: multaj proponoj dum 100 jaroj. Kial ne sekvi la PIV-an formon? Eble vi indiku la tutan frazon por vidi, ĉu stile iu alia solvo estas pli oportuna. Nur rande: luphomo ŝajnas al mi pli ĝusta ol homlupo, ja la mitologia estaĵo restas homo, eĉ kun dumtempaj lupaj kapabloj kaj trajtoj.

likantropo laŭ mi nur taŭgas por sciencaj tekstoj. Laŭ la franca Vikipedio pli konata estus "loup-garou" ol tiu transskribo de la malnov-greka nomo, eĉ en la franca.

Liston de la vortaroj vi trovas tie ĉi por plia serĉado kaj inspiro:

http://www.ipernity.com/blog/37943/215392
6 years ago. Edited 6 years ago.
Tjeri
Tjeri
Cetere laŭ la greka etimo "lykos" estas lupo kaj "anthropos" homo, do likantropo estas luphomo.
6 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Ankaŭ mi donas voĉon por "luphomo".
6 years ago.
Paŭl
Paŭl
La ludo, kiu iom populariĝis en Esperanto-renkontiĝoj en la lastaj jaroj, ankaŭ nomiĝas "Luphomo".
6 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi dankas. Do mi uzos "luphomo".
6 years ago.