Group: Lingva helpejo


Hirta lingvaĵo ?


Nomus Nimbus
By Nomus Nimbus
November 20, 2009 - 7 komentoj - 1 629 vizitoj

Mi volis en mia artikolo (http://www.ipernity.com/blog/spearhed357/204507), pri "Edgar Allan Poe" diri, ke mi opinias, ke lia lingvaĵo estas komplika (malsimpla), el mia vidpunkto. Kialo: En la tekstoj de Poe troviĝas multaj vortoj, kiujn oni ne uzas en modernaj anglaj tekstoj. Mi elektis la vorton "ŝvela lingvaĵo". (Ebbe Wilborg "yvigt språk" = "ŝvela parolo")

Mi pensis pri "pompa lingvaĵo" ja eĉ pri "hirta lingvaĵo" laŭ analogio, ke haro povas esti hirta ja eĉ volumena pro la hirto.

Probable iuj opinias, ke mia lingvaĵo estas "hirta" pro tio, ke mi ne ĉiam regas la gramatikon de Esperanto perfekte, spite al multjara uzado. Aliaj eble opinias, ke mi miksas simplajn kaj malsimplajn vortojn en tia maniero, ke la lingvo iĝas "hirta"

Demando: Ĉu la esprimo "hirta lingvaĵo" estas malpozitiva vorto?
7 komentoj - La lastaj
Riŝo
Riŝo
Se vi celas konfuze malordigitan, malglatan lingvaĵon "hirta" konvenas, PIV mencias "hirta stilo".
7 years ago.
Nomus Nimbus
Nomus Nimbus
Dankon pro via komentario.

Laŭ mi, la "valoro" de vortoj kreitaj en Esperanto ofte estas malfacilaj klasifiki laŭ la skaloj; ĝentila - malĝentila; pozitiva - malpozitiva, deca - maldeca. Bedaŭrinde PIV ne ĉiam donas tiajn informojn.

Do, se mi diras ke "La lingvaĵo de Poe estas ŝvela.", tio probable estas perceptata kiel kritika esprimo pri la lingva stilo. Rezulte de mia vortumo oni povas pensi, ke mi estas stulta, malklera kaj diletanto pri lingvoj. Edgar Allan Poe ja estas konsiderata kiel "granda verkisto" inter kritikistoj de literaturo.

Tio, kio estas perceptata kiel tute normala lingvaĵo en unu lingvo, povas, en Esperanto, esti perceptota kiel malafablaĵo je legado de homo, kiu ne perceptas la parolmanieran paŭsaĵon.

Nu, tiaj misanalizoj ne estas unikaj por Esperanto. Eble oni nur devas akcepti, ke lingvoj estas danĝeraj aferoj. :-)
7 years ago.
rughulo
rughulo
" la danĝera lingvo" jam ekzistas. Ties aŭtoro estas U. Lins.
Ĝi ankaŭ respondos viajn demandojn pri pozitiva , ĝentila, kaj deca.
Ĉio ĉi dependas de konteksto kaj kunteksto. Vortaro ne povas distingi tiamaniere .
7 years ago.
Nomus Nimbus
Nomus Nimbus
Dankon pro via komentario.

Jes mi nun memoras, ke troviĝas libro kun la nomo "La danĝera lingvo". Tamen pro la deklaro ke la libro temas pri: "Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto", mi ne pensis, ke tiu libro povus doni al mi la informojn, kiujn mi serĉas.

Nu, probable normala prudento povas gvidi min en ĉi tiu tikla demando. Mi ja ĉiam povas sekvi la oran regulon: Je dubo, ne diru precize, kion vi pensas, aŭ eble pli bone estas tute rezigni pri la ideo fari komenton aŭ eldiron. :-)
7 years ago.
rughulo
rughulo
verkisto kuraĝas eldiri sian opinion- tiu ne rezignas .
dubante - aŭtoro skribas siajn sentojn .
Tiuj elverŝitaj sentoj influis kaj influos la mondan historion.
Eĉ legante hirtan ĵurnalon - vi konstatos la pasintan lingvaĵon
kaj pasontan - ĝi estas danĝera
7 years ago.
Nomus Nimbus has replied to rughulo
Interesa distingo inter verkisto kaj aŭtoro.

Mi certe ne estas verkisto. Mi ankaŭ havas dubojn pri la epiteto "aŭtoro". Plej probable mi nur estas "la persono kiu skribis la tekston" :-)

Tamen, laŭ PIV, aŭtoro estas verkinto de teksto. Do mi fakte estas aŭtoro de ĉi tiu teksto.

Tamen kio signifas la vorton aŭtoreco ? Laŭ PIV la vorto indikas la fakton, ke iu estas la aŭtoro de io. Tio estas, ne nur kreinto de skribaj tekstoj, sed de iu ajn alia afero, ekzemple objektoj, ideoj (Esperanto) kaj vortoj.

Do, probable la aŭtoreco de ĉi tiu komentario apartenas al mi :-)

Alia, multe pli grava afero estas, je kioma grado la aŭtoritateco de la aŭtoro influas la efikon de la komentario. En mia kazo, la aŭtoritateco pri Esperanto estas preskaŭ nula, ĉar mi ja nur esprimas personan opinion, kiu neniu devas sekvi.

Nu, esti prava / senkulpa kaj ricevi agnoskon pri la pravo/ senkulpo , multfoje estas du tute malsamaj aferoj. Konsciante tion mi multfoje, ne pro malkuraĝo, sed pro pigro, rezignas fari komentarion.
7 years ago.
rughulo
rughulo
neniu devas sekvi la autoratitecon de ies autoro - leganto de teksto estas tute libera plene miskompreni tekston .

la "hirthara petro" estas tre bona ekzemplo . ĝi celas eduki infanojn - kaj donas malbonajn ekzemplojn.
Aŭtoro neniam rezignas fari komenton .
7 years ago.