Group: Lingva helpejo


Kiom da subaj frazoj ĝustas?


Peter Bowing
By Peter Bowing
November 16, 2009 - 6 komentoj - 1 571 vizitoj

Jojo estas membro de la grupo.
Jojo membras al la grupo.
Jojo membras la grupon.

Estas problemo pro la vetero.
La vetero estas problemo.
La vetero problemas.

Jojo estas ene.
Jojo enas.

Jojo estas en la domo.
Jojo enas en la domo.
Jojo enas la domon.

Mi demandas, ĉar mi ne scias.
6 komentoj - La lastaj
rughulo
rughulo
Almenaŭ estas facile kompreneblaj ĉuj frazoj.
kelkaj formoj ŝajnas al mi dubindaj -

Kaj tutcerte eblas formi multajn aliajn frazojn. ekzemple : Jojo endomas .
mi dirus : jojo membras en la grupo - aŭ." estas grupo membro"
7 years ago.
Paŭl
Paŭl
Mi dubas pri unu frazo: "Jojo membras al la grupo." Ĉu ne pli bone "Jojo membras en la grupo."?
7 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Plaĉas al mi nur jenaj frazoj:
Jojo estas membro de la grupo.
Estas problemo pro la vetero.
La vetero estas problemo.
La vetero problemas.
Jojo estas ene.
Jojo estas en la domo.
7 years ago. Edited 7 years ago.
rughulo
rughulo
Ankaŭ Z. uzis la prepozicion " al" tre vaste .

Li apartenis al la cara rusa imperio. Li membris al la grupo de cionistoj.
7 years ago.
Nomus Nimbus
Nomus Nimbus
Jen kelkaj, plej probable, mallertaj personaj cerbumoj.

Jojo estas membro de la grupo. . OK
Jojo membras al la grupo. (dubinda pro tio, ke "al" indikas movon. Komparu "Mi iras al Parizo = Mi iras Parizon. )
Jojo membras la grupon. (Mi dubas, ĉu "membri" estas transitiva verbo. Se la intenco estas anstataŭigi la prepozicion "al" per la n-finaĵo, tio ja signifas, ke la vorto "membras", indikas movon.)

Mi preferas "Jojo estas membro de la grupo"


Estas problemo pro la vetero. OK
La vetero estas problemo. OK
La vetero problemas. (Probable egalas al "La vetero estas problemA.)


Jojo estas ene. (iom dubinda pro manko de klara kunteksto. La adverbo "ene" probable indikas adverbon, kiu priskribas lokon. Pro tio mi demandas: "ene en kio".)
Jojo enas. (dubinda)
Jojo estas en la domo. OK (Se "enas" signifas "estas en" tiam, mi preferas ĉi tiun esprimon. )
Jojo enas en la domo. (dubinda)
Jojo enas la domon.
(Ankaŭ la verbo "eni" probable ne estas transitiva. Mi ne estas tute certa pri la signifo de "eni" kaj mi sponte perceptas ke: "Jojo iras en la domon"
7 years ago.
rughulo
rughulo
eni- signifas, krom esti ene- agi aŭ fari "ene" laŭ la sama skemo kiel kongresi , hoteli, krokodili .

" estas " klasiĝas verbo kaj "ene" adverbo - ĉio ĝusta.

La vetero "problemas" ne ekvivalentas kun problema vetero .

Vi komprenu. " la vetero faras problemon" .

Kutime la membroj multe movas sin . Ekzemple " kruro svingas"
Tial ankaŭ membro povas movi sin al grupo .

Laŭ konvencio oni tamen diras : jojo estas grupomembro
7 years ago.