Group: Lingva helpejo


EGOISMO aŭ MIECO?


Raŝi - Audino
By Raŝi - Audino
November  3, 2009 - 12 komentoj - 1 740 vizitoj

En la paĝo de Valdi,
http://www.ipernity.com/blog/34653/158213
estis menciata, en la kvara komentario, la suban adreson
http://bonalingvo.it/index.php?title=Ssv:_E
Tie, oni povas legi:
egoismo
egoism·o 1oa] → mem·ism·o, mi·ec·o, mi·ism·o, mem·centr·ec·o
kie oni legas: La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "→"
Mi demandas...
1. Ĉu tio retadreso estas fidinda?
2. Laŭ vi, ĉu la uzo de la vorto "EGOISMO" ne estas "rekomendata"?
3. Rilate al aliaj vortoj, ĉu ekzistas iu "devizo" al tiuj kiuj nur volas lerni Esperanton por uzi ĝin senĝene?

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 7 years ago.

12 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Bv. ne malfermi la skatolon de Pandora.

Tio estas unu el la eternaj diskutoj en la E-movado, kaj ni havis la temon jam plurfoje: Ĉu ni plejparte uzu vortojn jam troviĝantajn en la Universala vortaro de Zamenhof aŭ ĉu ni daŭre pligrandigu la vortaron, akceptante centojn kaj milojn da novaj radikoj?

La dua grupo atentigas pri regulo 16 de la fundamento - Ĉiu internacia vorto aŭtomate estas parto de Esperanto. Sed kio estas internacia vorto?

Zamenhof mem kompreneble daŭre uzis novajn vortojn (la lingvo ja estis tute nova kaj bezonis pliajn radikojn) kaj do bone taŭgas kiel atestanto por tiu sinteno.

Aliflanke Zamemnhof skribis: La internacia lingvo devas esti plej simpla. "Plej simpla" por mi ankaŭ signifas: unusenceco kaj foresto de sinonimoj kaj homonimoj.

Respondoj al viaj demandoj:
1. Findinda en kiu senco? Jes, oni legu in, sed ĝi ne estas sanktaĵo (cetere neniu opinio estas sanktaĵo, eĉ ne tiu de Wennergren).

2. La vorto "egoismo" estas rekomendinda. Mi ne komprenus "mi-ism-o" sen kvinminuta pripensado. Oni povas troigi la purecon de Esperanto.

3. Fine vi mem devas decidi, kaj via celo certe estas: mi volas interkompreniĝi. Tamen ekzistas esperantistoj, kiuj volas pruvi: Mi konas cent radikojn pli ol vi. Plej multaj E-tistoj simple volas kompreni kaj esti komprenataj. Ni neniam forgesu, ke ĉ. 90% el niaj parolantoj estas komencantoj aŭ havas tian nivelon.

Ni uzu simplan lingvon, sed ni ne troigu. Minimumigita lingvaĵo (do tia, kian prezentas la citita retpaĝo) ofte same ne estas komprenebla kiel lingvaĵo plena de nekutimaj vortoj.
7 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Michael Lennartz
Dankegon Michael! KVD (Kiel ni Volus Demonstri!! :-)
7 years ago.
Manolo
Manolo
La esperantistoj emas formikfiki tute senbride, konsiderante ke esperanto plu estas kabineta lingvo. Sed la realo estas, ke esperanto ja estas normala lingvo laŭ pluraj vidpunktoj.

Do, respondu mem la demandon. Se vi bezonas komuniki suban frazon al homo... kiun solvon vi elektus?

1) Li perdis la postenon pro sia egoismo
2) Li perdis la postenon pro sia mieco

Certe vi elektus tiun, kiu havas pli da ŝancoj esti komprenata de la alia.

Do, vi jam havas la respondon.
7 years ago.
rughulo
rughulo
Mi komparas ambau frazojn kun mia gepatra germana lingvo . ankaŭ la dua frazo estas tute akceptebla.
Ni simple agnosku la riĉecon de E-to
7 years ago.
Manolo has replied to rughulo
Jen la tipa esperantista respondo...

Atentu la demandon kiun mi faris al Raŝi: kiun formon vi elektus por komuniki tiun informon? Mi ne demandis: kiun formon vi konsideras pli taŭga aŭ akceptebla?, kiel vi maltrafe komprenis.

La diferenco povas ŝajni bagatela, sed tute ne estas tia. La ĝusta demando celas enketi pri la reala ĉiutaga lingvo-uzo. La imagita demando taŭgas nur por kiuj konsideras esperanton kabineta ne matura lingvo.
7 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Manolo
Pitagorajn dankojn al vi Manolo! Mi, tiel kiel rughulo, ankaŭ konsideras Esperanton vera riĉa lingvo! Mi sendube elektus la vorton "egoismo" por esprimi la ideon de tiu sento en ordinara parolo... sed mi ankaŭ pensas ke, ĉar mi volas esti komprenata, mi kutimas elekti (se mi havas pli ol unu vorton por esprimi mian ideon) tiun kiu estas la "plej probabla vorto" por daŭrigi la dialogon sen miskompreno. Ekzemple: Mi iam legis libron pri paroladoj de iu fama esperantisto kiam li uzis la vorton "DEFETISMO". Mi ŝategis tiun vorton, sed mi ne komprenis ĝin.... poste mi sciis ke ĝi signifas "malvenkismo". Mi, ĝis hodiaŭ, ne scias kiu el la du vortoj estas pli konprenebla por la ordinara esperantisto. Se mi bezonus esprimi tiun ideon al iu persono de mia lando (Brazilo) certe mi elektus la duan, sed se mi estus parolanta ekzemple, al Mike59, mi certe uzus la unuan ĉar mi scias ke tiu vorto apartenas al la vortprovizoj de la francoj.
Laŭ vi, ĉu mi eraras en tiuj konsideroj?
7 years ago.
Riŝo
Riŝo
Se oni serĉas per Tekstaro (http://tekstaro.com) oni trovas 30 trafojn por "egoismo" (pluraj el la zamenhofa verkaro) kaj 0 trafojn por "mieco" aŭ "miismo". Oni do povas konjekti ke tiuj lastaj estas ja eblaj sed ne uzataj, pli-malpli teoriaj, verŝajne rekomendataj de skemismuloj. PIV kaj etnolingvaj vortaroj mencias nur "egoo, egoismo".
7 years ago. Edited 7 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Riŝo
Al mi, vi, kelkefoje, ŝajnas magiisto. Vi kutimas montri bonegajn adresojn de mi nekonataj. Mi sincere dankas vin!!!
7 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Michael kaj Manolo bone trafis la problem(et)on, laŭ mi.
7 years ago.
Bernardo
Bernardo
Mi konsentas kun Michael, Manolo kaj Riŝo. Por respondi nur al via unua demando: Ĝenerale tiu retadreso ne estas fidinda, ofte la propronoj nek estas "pli simplaj" nek "samsignifaj", nek eĉ nur normala klasika Esperanto:

1.) Multaj enskriboj estas rekte malĝustaj, ekzemple Cejlono -> Srilanko (= "anstataŭ Cejlono uzu Srilanko-n"). Ĝuste estas, ke la nomo de la ŝtato ĝis 1972 estis Cejlono, poste Srilanko, kiel prave klarigas PIV (minuskle cejlono aŭ cejlona teo krome estas teo el tiu insulo). Do ambaŭ estas uzeblaj kaj uzendaj laŭ tio, pri kiu epoko oni volas paroli. Tiaj ŝanĝoj de nomoj de geografiaj objektoj svarmas (Sankt-Peterburgo -> Petrogrado -> Leningrado -> Sankt-Peterburgo, Rodezio -> Zimbabvo, Kongo -> Zairo -> Kongo, Hindio -> Barato ktp.). Ne temas pri "anstataŭ A uzu B", sed pri "uzu A aŭ B laŭ la cirkonstancoj".

2.) Estas malmorale semi tiajn dubojn kiajn vi ekhavis pri "egoismo" per iu lingvo-reforma inventaĵo kiel "mieco" aŭ "miecismo". Kompreneble oni okaze ankaŭ povas uzi ion tian por atingi specifan stilan efikon, sed la tute normala, tradicia vorto estas "egoismo".

Do, mi konsilas uzi precipe PIV-on kaj nur tre singarde tiun liston. Por la portugala mi kutime uzas la vortaron de Tulio Flores: http://vortaro.brazilo.org/vtf kies esperanta parto ŝajnas al mi ĝenerale tre fidinda (mi ne parolas sufiĉe bone la portugalan por povi juĝi pri la portugalaj tradukoj).
7 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Bernardo
Dankegon Bernardo! Ĝi estas bona loko por konsulti! :-)
7 years ago.
rughulo
rughulo
Diable, kion signifu Ego- ismo .
Ĉu ega ismo ? aŭ ĉu simple ne analizebla vorto kiel turismo?

ĉu altruismo kondukos al truo?
7 years ago.