Group: Lingva helpejo


La substantivo kiel adjektivo en la parola lingvo


Peter Bowing
By Peter Bowing
October 31, 2009 - 16 komentoj - 2 016 vizitoj

Mi rimarkas, ke skribeblas elsubstantivaj adjektivoj kiel sengramatikfinaĵaj elementoj en kompleksaj substantivoj, kvankam ofte por klareco kun streketo inter la du elementoj. Ekzemplo el la lastatempa Monato:

gazet-eraroj (anstataŭ gazetaj eraroj)

Mi tre malofte parolas Eperanton; tamen mi supozas, ke la ĝusta prononco estus:

/gazeteRAroj/ kaj /gaZEtaj erRAroj/

Tamen, se la kompleksa substantivo ne kutimas (t.e. ne ekzistas enkape kiel unu koncepto, sed kiel du kunmeta elementoj), oni dirus:

/gaZET erRAroj/

Krome, ĉi-tujsupre pliklaras por la aŭskultanto.

Alivorte, en la parola lingvo oni povas uzi substantivon kiel adjektivo senfinaĵo, ĉu ne?
16 komentoj - La lastaj
rughulo
rughulo
Ekzistas reguloj por kunmetoj de vortoj. Same ekzistas regulo por la akcento sur antaŭlasta silabo.
tamen ekzistas nuanco inter gazetaj eraroj kaj gazeteraroj
1.- en kelkaj gazetoj ekzistas eraroj
2.- eble nur en unu gazeto ( depende de kunteksto)

Por juĝi pri la ĝusta elparolo vi bv. mem aŭskultu radioparolistojn ( granda defio por aŭskultado estas tre ĉarma ĉinino , ŝi preskaŭ kantadas la frazojn) eĉ foje glutas literojn.
7 years ago.
Riŝo
Riŝo
"gazet-eraro" (aŭ "gazeteraro", kial dividstreketo? ĉu iu povus kredi ke temas pri "gaz-eteraro" aŭ "gazeter-aro"?) estas kunmetaĵo kun ĉefelemento ĉe la fino, kiu esprimas la ĉefan signifon, kaj antaŭa flankelemento, kiu karakterizas la ĉefelementon. La ĉefelemento substantivigas la flankelementon: gazeta eraro = gazeteraro, do ambaŭ estas ekzakte la sama afero: eraro en gazeto.
7 years ago. Edited 7 years ago.
Riŝo
Riŝo
Pli bona klarigo eble estas ke en kunmetaĵoj oni konsideras nur la radikon de flankelemento: gazet- estas o-radiko (vidu PIV). Komparu: "skribmaŝino", maŝino por skribi (flankelemento skrib- konsidereblas en tiu kazo substantivigita verbo).
7 years ago.
rughulo
rughulo
Gazeta eraro, ne estas la sama, kiel gazeteraro .
ĉar la morfemoj " a" " o " diferencigas aŭ determinas la vortoklasojn. tial ekz. "gazeti" ne nur signifas esti gazeto , sed fari aŭ agi kiel gazeto, "Erari " ankaŭ ne nur signifas "esti eraro" .
la dividstrekon rekomendis Z. por komencantoj. ĝi ankaŭ foje estas uzata en germanaj ĵurnaloj.
En E-to nur la morfemo " o" substantivigas .
Prononceraro inkludas. : prononco eraro , prononca eraro prononce erari prononci erari . Tion vi povus ĝeneralige apliki al gazeteraro
7 years ago.
Riŝo
Riŝo
Laŭ mia kompreno "gazeta eraro" kaj "gazet-eraro" havas tute identan signifon. Se vi parolas pri "eraro en gazeto", vi same povas diri "gazeta eraro" kaj "gazeto-eraro". Ĉar en tiu lasta du sinsekvaj vokaloj devigas vin fari cezuron inter ambaŭ, vi rajtas elizii la -o de gazeto, do gazet'eraro, gazeteraro aŭ gazet-eraro, se vi preferas.
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Kompreneble ekzistas diferenco inter adjektivo + substantivo kaj kunmetaĵo el du substantivoj. Sed lingvo ne estas matematiko, do ne estas tiom severaj leĝoj.

En la konkreta kazo pli malpli ne estas diferenco, ĉar gazet-eraro (streketo por pli facila legeblo, mi konjektas, ke vi aludas gazetan mesogon aŭ misinformon) kaj gazeta eraro povas signifi la saman aferon. Tio estas hazardo - ne leĝo. Gazet-eraro estas eraro en gazeto, gazeta eraro estas eraro kun la eco de gazeto.

Sed pelto-ĉasisto (ĉasisto akiranta peltojn) estas io alia ol pelta ĉasisto (ĉasisto kun haroj aŭ vestaĵoj en la maniero de peltoj). Sed - mi jam menciis tion aliloke - tio ankaŭ dependas de komuna interkonsento, kiel oni traktas/rigardas tiajn aferojn.
7 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
"Sed lingvo ne estas matematiko..." Danke al Dio... despli bone! :-)
Vi, ordinare, kondutas vian rezonon laŭ la matematika logiko... laŭ aplaŭdinda esprimo...
Tiu "aro da gazetero" kelkfoje bruligas mian cerbon!!!
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Post pripensado mi devas ŝanĝi mian opinion.
Dependas de la konkreta kunmetaĵo, ĉu adjektivo + substandivo egalas al kunmetaĵo de du substantivoj. Do - ni zorge apliku nian lingvon.
7 years ago.
Riŝo
Riŝo
Jes, Michael, tio ne validas kiam temas pri kvalitadjektivo, ekzemple "belkulto" estas "kulto de belo" kaj ne "bela kulto".
7 years ago.
rughulo
rughulo
ne povas ekzisti adjektivo sen kvalito . Z- evitis la nomon adjektivo kaj diris. " a- vorto"
tial ankaŭ gazeta eraro - ne signifas gazet-eraron.
tutcerte en normala konversacio oni ne faras tian distingon.

Analoge " hoteli" ne signifas nur " esti" hotelo ,sed agi aŭ fari hotele z. nomas verbon " as vorto "
7 years ago.
Riŝo
Riŝo
La adjektivo esprimas ideon pri kvalito (bela), rilato (subtegmenta ĉambro, gazeta eraro) aŭ determino (certa, tria, mia); a-vorto esprimas ne nur kvaliton.
7 years ago.
rughulo
rughulo
dankon pro via rimarko .
ĝi estas ĝusta - tial ankaŭ “adjektivo“ tute ne taŭgas
7 years ago.
Riŝo
Riŝo
Nur nun mi malkovras la enkondukon "Gazet-eraroj" en Monato 11/09, vidu la komencon tie:
http://www.esperanto.be/fel/publika/009914p.php

Iam oni nomis tion "preseraro", sed la presisto tute ne kulpas pri tiuj eraroj! Fakte temas pri ortografiaj, gramatikaj, fakaj aŭ skriberaroj de la ĵurnalisto aŭ de la redaktanto. Sed povas ankaŭ esti teknikaj eraroj dum la antaŭpresa fazo de gazeto (transpreno de datenoj, enpaghigo ktp.). En Siviso oni nomas la metion de la fakulo che komputilo "poligrafon" (ne plu tipografon), ĉar li ankaŭ faras bildprilaborojn.

La metio de la teknika revizianto nomiĝas korektisto. Efektive grandaj taggazetoj estas nun devigataj ŝpari pro la regreso de la anonca merkato dum tiuj tempoj de ekonomia krizo. La elektronikaj amasmedioj estas forta konkurenco koncerne anoncojn (televido, interreto, tiel nomataj senpagaj gazetoj por laborpendolantoj, kiuj nuntempe furoras kaj vampiras la anoncojn de la pagitaj gazetoj). En Usono pluraj renomaj gazetoj aŭ bankrotis aŭ kunfandiĝis kun aliaj. Sed ankaŭ en Svisio gazeteldonistoj bedaŭrinde maldungis ĵurnalistojn kaj teknikajn fakulojn.

Tiu evoluo estas bedaŭrinda kaj Stefan Maul pravas, por serioza altkvalita revuo kiel Monato la legantoj ne komprenus se oni prezentus al ili ajnan fuŝpaperon!
7 years ago. Edited 7 years ago.
Paŭl has replied to Riŝo
Verŝajne Stefan Maŭl per la vorto "gazet-eraroj" celis ĉiajn erarojn, kiuj povas aperi en gazeto. Temas ne nur pri komposteraroj (do diferencoj inter la originala manuskripto kaj la kompostita versio), sed ankaŭ pri lingvaj eraroj, eĉ pri enhavaj eraroj.

Feliĉe tiaj eraroj en Monato maloftas. Se tamen aperas eraro en artikolo, kaj se iu plendas al mi pro tio, tiam mia respondo kutime estas: "Kial vi mallaŭdas min ĉar restis unu eraro, kaj ne laŭdas min ĉar mi korektis la 99 aliajn erarojn?" ;-) Efektive, la publiko ja rimarkas la kelkajn restintajn erarojn, sed nenion scias pri la multaj aliaj, kiujn redaktoro kaj reviziantoj ja elsarkis.
7 years ago.
Riŝo has replied to Paŭl
Korektisto kiu elsarkus 100% de la eraroj ne ankoraŭ nasikiĝis! Se li sukcesas korekti 90%, li jam estas bonega fakulo. En kvalitaj revuoj oni revizias artikolojn dufoje, sinsekve de du diversaj personoj.
7 years ago. Edited 7 years ago.
rughulo
rughulo
Vi iom deviis de la temo :
Certe ekzistas multaj diversaj eraroj de la ekonomio .

Sed ili ne koncernas gramatikaĵon de substantivo aŭ adjektivo.

la ĝusta prononco estus: gazet erAR oj
7 years ago.