Group: Lingva helpejo


ŝlagmuziko


Peter Bowing
By Peter Bowing
October 21, 2009 - 8 komentoj - 1 709 vizitoj

Schlagermusik: ŝlagmuziko
8 komentoj - La lastaj
Riŝo
Riŝo
Laŭ PIV "ŝlagro": laŭmoda furora kanzono aŭ melodio.
7 years ago.
Paŭl
Paŭl
Ŝlagro aŭ eĉ pli simple: furorkanto, furormuziko.
7 years ago.
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
Intertempe la germana Schlager (furorkanto) estas nomata Hit. Nuntempe Schlager estas aparta formo de muziko: La kanzonoj havas germanajn tekstojn kaj estas dolĉaj. Por doni imagon: Konata ŝlagrokantisto en Esperantujo estas Ralph Glomp, ankaŭ nomita tie: http://nl.wikipedia.org/wiki/Schlager
7 years ago.
Tjeri has replied to Frank Merla (esocom.…
Ŝajnas io simila al la japana "enka" (演歌)
7 years ago.
Frank Merla (esocom.… has replied to Peter Bowing
Kvankam mi ne esploris pri la diferencoj inter Schlagermusik, Volksmusik kaj volkstümliche Musik mi provas diri ion pri mia impreso. Volksmusik estas tiu el antaŭaj tempoj die kiu oni ne plu scias la komponistojn, ofte esprimantaj sociajn suferojn (ekz. ministoj en Britio). Volkstümliche Musik estas hodiaŭa, komercega, formale sed ne enhave inklina al Volksmusik, ofte prezentata en televido kun multaj kromefikoj kiel ŝlagr, rok, rap kaj popmuziko: furorlistoj, adeptartikloj, sed ĉefe por olduloj. Tamen, la plej fama kantisto de volkstümliche Musik, Heino, ankaŭ publikigis Volksmusik: http://de.wikipedia.org/wiki/Volkst%C3%BCmliche_Musik.
La germana Viki-artikolo pri Volksmusik gvidas al la esperanta vikio http://eo.wikipedia.org/wiki/Popola_muziko
7 years ago.
rughulo
rughulo
laŭ mia opinio ne ekzistas klaraj diferencoj inter diversaj muzikstiloj.
Klasika muziko estas transformata al kanzono - tambura al koncerto-
elektronika al folklora , naciismaj himnoj - deklarita mondmuziko .
Elita muziko al vulgara- komercega al lulkanto .
Ni ĝoju pri la varieco - kaj ĝuu muzikon - kun aŭ sen etikedo
7 years ago.
Raŝi - Audino has replied to rughulo
Vi pravas! :-)
7 years ago.
rughulo
rughulo
Dum UK en berlino anoncisto deklaris ian kanzonon " furioza"
certe ankaŭ ekzistas furioza muziko- sed li ja volis diri furora kanzono
7 years ago.