Group: Lingva helpejo


Pluraj / kelkaj


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
October 17, 2009 - 7 komentoj - 1 683 vizitoj

Temas pri lal difino kaj uzo de "kelkaj" kaj "pluraj".

Laŭ difino en PIV1977 (pĝ. 840) la nuancoj inter ambaŭ estas:
kelkaj - ne tre multaj
pluraj - pli ol unu

En germana lingvo:
kelkaj - einige
pluraj - mehrere

Jena problemo:
Laŭ PIV "pluraj" estas minimue du, do sufiĉe malgranda nombro.
"Kelkaj" estas certe pli ol "pluraj", certe pli ol minimume du.

Mia lingvosento en germana lingvo diras, ke "pluraj" estas pli ol "kalkaj", sed la difino en PIV1977 diras ĝuste la malon.

Kiel vi interpretas la rilaton inter "kelkaj" kaj "pluraj"?

PS. Jes, estas harfendado.
7 komentoj - La lastaj
Riŝo
Riŝo
"Pluraj" koncernas nombron pli grandan ol unu (ne ununura). "Kelkaj" havas pli ĝeneralan sencon: kelkiuj (manche).
7 years ago.
Tjeri
Tjeri
Jen mia kompreno: pluraj estas pli ol du, ĝis multo, kelkaj estas pli ol du, nur ĝis malmulto.
Ĉu estas pli klare, nun?
7 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
En mia vojaĝo al vortaro mi nur povis konkludi ke ambaŭ sinonimas en la plimulto el la faktoj, sed mi ne scias ĉu ekzistas kazoj kiuj unu el ĝi estas devigata kaj la alia simpla eraro.
7 years ago.
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Laŭ mia esperanta lingvo-sento:

Kelkaj=pli ol unu (kaj kutime eĉ pli ol du), sed ne multaj
Pluraj= pli ol unu (kaj kutime eĉ pli ol du)

Oni do ankaŭ povus difini kelkaj kiel "pluraj, sed ne multaj". Pluraj havas pli larĝan signifon ol kelkaj; ĝi estas interpretebla kiel ĝia hiperonimo.
7 years ago.
rughulo
rughulo
Ekzistas pluralo - sed ne kelkalo

plurfoje signifas ripetadon "kelkfoje" nur sporadecon
7 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Mi vidas "pluraj" ĉefe kiel opozicion al ununuro, ekzemple: Tiun revolucian ideon havis ne unu homo sed pluraj (=pli ol unu)
"Kelkaj" pli povas pensigi pri dekomenca grupo, ekzemple: dum la kunveno kelkaj volis foriri kaj kelkaj volis resti (kelkaj = grup-ero, grupo-parto)
7 years ago.
rughulo
rughulo
Certe ekzistas pli da vortoj por esprimi la ideon de kelkaj kaj pluraj - kial necesas sin limigi
7 years ago.