Group: Lingva helpejo


Meditado pri Regulo 15


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
August  4, 2009 - 3 komentoj - 1 417 vizitoj

Mi citas la konatan regulon 15 de la Fundamento de E-to:

15. La tiel nomataj vortoj fremdaj, tio estas tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo, sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

Fakte ne estas tro grave koni la tekston. La demando nur estas: Kiom ĝi estas aplikebla hodiaŭ? Multaj diskutantoj volonte citas tiun regulon, bone, ili faru tion, sed mi starigas alian demandon:

Ĉu la esperantistoj vere volas atendi, ĝis nova nocio ricevas internacian vorton? Kia estas nia lingvo, ke ni ĉiame rigardas al aliaj lingvoj, nombras la internaciecon laŭ sorĉaj formuloj por fine akcepti iun formon? Homoj, homoj, homoj, kiom da jaroj ni volas resti post la realeco?
Comments
Bernardo
Bernardo
Legu tie ĉi: http://www.ipernity.com/blog/37943/172711. Estas ankoraŭ pli detalaj pritraktoj. Mi esperas trovi ilin. Provizore vd. en EBEA http://www.esperantoland.org/ebea.
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Ne, la demando estas alia:

Ĉu la esperantistoj vere volas atenti, ĝis estas rekonebla internaciismo?

Ofte la neologismo sukcesas, ĉar la signifo klaras: ekzemple “televido” kun “tele” Oni ne uzas “malproksimvido” aǔ “forvido”

Sendube. Sed unue oni havu la eblon de elektado. Cetere Forge (Mr. Tot aĉetas mil okulojn) uzis "televizoro". Interesa, ĉar tiu vorto estas forgesita kaj eĉ ne en mia PIV1977.
7 years ago.
Bernardo has replied to Michael Lennartz
Ho, pardonu, mi ŝajne miskomprenis vin. Sed tiukaze la demando ja estas relative teoria. La esperantistoj simple ne atendas, sed elprovas ĉiujn kutimajn vojojn. Plej konata ekzemplo estas la "ĝusta" esperantigo de "computer". La unuaj diskuteroj jam aperis en ... 1967 (! pri "ordinatoro"), kun antaŭulo de 1951 ("meĥanika memoro"), vd. EBEA kaj serĉu je "komput" en ĉiuj kampoj.
7 years ago. Edited 7 years ago.