Group: Lingva helpejo


Perdi la percepton pri rapideco: "fartblindhet


KaGu:-}
By KaGu:-}
June  9, 2009 - 6 komentoj - 1 865 vizitoj

Kiam oni veturas per aŭtomobilo dum longa tempo okazas, ke oni perdas la percepton pri la rapideco. Ĉi tiu artikolo volas diskuti la plej trafan esprimon por tio, kio svedlinge estas nomata "fartblindhet".

Unue mi intencis traduki la fenomenon per "rapidblindeco", tamen post iom da hezito mi decidis, ke tio probable ne estas ĝusta traduko. Ja ne temas pri rapide okazinta blindeco, sed malkapablo percepti la rapidecon de ekz. aŭtomobilo en kiu oni veturas.

Krom tio okazas, ke oni diras, ke politikistoj estas "rapidecblindaj" kiam ili, sen pripenso, t.e. rutine (tedrutine), misuzas aŭ mistraktas certajn aferojn.

Proponojn pri aliaj solvoj estas bonvenaj.
6 komentoj - La lastaj
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Pitagorajn salutojn Kagu! Mi ne intencas solvi tiun problemon (Ĝi trapasas la limon de mia kapaplo) sed mi legis iun artikolon ke tiu nesentado de la tempo kiam ni veturas per aŭtomomilo devenas de ia "memhipnoto" (mi ne scias ĉu estas la taŭga traduko). Tie (en la artikolo) oni diris ke diversaj personoj havas tiun kapablon ĉare de alta koncentriĝo en sia menso rilate al iu afero. Ĉu vi opinias ke tiu hipnoto vere okazas? Ĝis alifoje....
7 years ago.
Lars Sözüer
Lars Sözüer
Laŭ germana modelo, mi nomus tiun staton 'rapidec-ebrio'.
7 years ago.
rughulo
rughulo
mi dirus " mispercepto " de rapideco.
ofte la sensorganoj trompas nin - ne nur la okuloj .
Sed certe ege gravas la okuloj por ŝoforo - ankaŭ mi foje preskaŭ akcidentis pro mistakso de distanco kaj rapideco.
Blinda estas ankaŭ popolo - ne nur politikistoj . Sed ne blinda pro rapideco .
Bedaŭrinde la vorto "memhipnoto" tre taŭgas Tion suferas kamionistoj sur aŭtoŝoseo
7 years ago.
rughulo
rughulo
La mispercepto de rapideco -estas fenomena natura. Ekzemple okulo trompas vin - ĉar vidkapablo havas limon.
En tunelo la okuloj malfacile adaptiĝas al mallumo .
En aŭto ekzistas rapidometro - taŭga shoforo priatentu ĝin .
Apud strato troveblas fostoj kiuj indikas distancon, kaj sekve ankaŭ rapidecon .
se vi intence kaj response ŝoforos , vi neniam suferos de rapidecblindeco .
Por kamionistoj ekzistas striktaj reguloj de maksimuma labortempo kun preskribitaj paŭzoj.
Hipnoto estas komplika afero- ekzistas diversaj stadioj . Dum meditado- vi certe ne rajtas konduki aŭtomobilon .
Por plenkonscia agado estas bezonataj ĉiaj sensoj - ( surdula politikisto ankaŭ ekzistas - aŭ betonkapulo.)
Kiam oni memhipnotas sin- tiam certe malaperas la rapidecsento.
La ruĝaj lampoj de aŭto povus hipnoti vin - tial vi bv. sekvu miajn konsilojn
7 years ago.
rughulo
rughulo
Chu via lasta frazo estas blago? Blindulo certe ne kapablas konduki veturilon
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
La germana esprimo "rapidec-ebrio", kiun skribis Lars, estas taŭga, ĉar ĝi bone priskribas la kaŭzon (rapideco) kaj la efikon (ebrieca stato).

Simila estas tio, kion oni nomas "Tunnelblick" (tunela rigardo), la fiksiĝo al unu punkto kaj nekapablo percepti la ĉikaŭaĵon. Eble "tuneleca perceptado" estas bona por tio (tuneleca, ĉar ne estas vera tunelo, sed nur imaga)?
7 years ago.