Group: Lingva helpejo


Kalsonino


Dorota
By Dorota
April  6, 2009 - 13 komentoj - 2 160 vizitoj

Ĉu oni povas uzi tiun vorton por indiki, ke kalsonoj estas virinaj? Mi kredis ĝis nun, ke sufikso -in ni uzas nur por indiki femalan genron de homoj, bestoj, unuvorte vivaj estaĵoj, ne partoj de vestaĵo. Ĉu mi eraras?
13 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Ne, vi ne eraras. Oni povas apliki -in- nur je vivaĵoj.

El pure gramatika vidpunkto oni povas premtordi E-ton, sed tio estas kontraŭ ties karaktero.
7 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Mi iom dubas ke tiu propono etos akceptata, "kalsonino" estas pli proksima al "kalsonulino" ol al ina kalsono. Sed ŝajnas al mi oportune foje distingi la vestaĵon laŭ la genro-specifo. Ĉu eble taŭgus tiel:
virkalsono / inkalsono?
7 years ago.
Apelete Agbolo
Apelete Agbolo
vira kalsono - virina kalsono
7 years ago.
Tjeri
Tjeri
Nu, temas pri kalsono, do estus inkalsono.
7 years ago.
Apelete Agbolo
Apelete Agbolo
viro rajtas surmeti inan kalsonon kaj ino la viran . Sed kalsonino portas hermafroditan kalsoneton
7 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
La virinan veston oni delonge nomas "kalsoneto", tre trafe, kaj kompreneble.
7 years ago.
Dorota
Dorota
La viran veston ankaŭ oni povas nomi "kalsoneto", do plej taŭga estas certe distingo inkalsoneto, virkalsoneto.
7 years ago.
rughulo
rughulo
En e-to validas la regulo pri sufiĉo kaj neceso .

Se vi ekzemple insistas pri la eco de kalsoneto tiam vi diru . gekalsoneto -

Kalsono universala kiu vestas kaj viron kaj virinon .
Ghi estas aparta hermafrodita kalsoneto kun fendeto antaŭa kaj malantaŭa
7 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
pri dutrua kalsoneto mi aŭdas unuan fojon. Interesa kaj amuza :-))
7 years ago.
rughulo
rughulo
Ĝuste hieraŭ mi parolis kun s-anoj pri kalsonino kaj gekalsono .

la gekalsoneto estas tre vaste uzata en ĉinio , sed nur kun longa fendo por infanetoj .
tiamaniere la panjo ne bezonas meti vindotukon al eta infano .

En kultura centro e-ista de la chaŭ de fonds viroj ne rajtas starante pisi - ĉar foje mankas eĉ fendo en kalsonoj de viroj. ( kaj bedaŭrinde multaj viroj maltrafas la celon)
Evidente la duseksa kalsoneto estis nur blago mia
7 years ago.
Helena Tylipska has replied to rughulo
Ke estis blago, mi bone komprenis kaj mi aldonis vosteton al la blago :-))
7 years ago.
rughulo
rughulo
Ĉu ekzistas interkonsento inter ni pri la vostetoj :-)) ĉu granda ĝojo :-) eta ghojo ::-) ebrieta gĥojo
7 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
hmm...eble ebrieta gajeco?
7 years ago.