Group: Lingva helpejo


Geest


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
March 23, 2009 - 16 komentoj - 2 131 vizitoj

Tiun vorton mi trovis en neniu el miaj vortaroj. Se ne ekzistas Ea traduko, mi uzos "gestlando" laŭ la angla "eestland" prenita el la angla vikipedio. Ne-neologismaj proponoj estas bonvenaj.
16 komentoj - La lastaj
Paŭl
Paŭl
Kiam mi vidis la vorton "gestlando" mi pensis pri iu fabelo lando, en kiu oni ne parolas, sed faras gestojn ... ;-) Se oni volus eviti tiun homonimecon, kaj se oni pretas enkonduki novismon, eblus ankaŭ "hesto" laŭ la flandraj formoj "heest" kaj "heist" kiuj sendube venas de komuna radiko. Alternativon mi provizore ne vidas, sed mi plu pripensos, kaj demandos kelkajn kolegojn.
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Temas pri la jena frazo, kiun mi trovis en interreto:

"Marsch, Geest und Hügelland bilden die harmonische Landschaft. Der schmale Streifen der fruchtbaren Marschen entlang der Nordsee und der Elbe, die karge Geest, rund gewölbt im Westen, flach und moorig in der Mitte und dann das gewellt mit Seen durchsprenkelte östliche Hügelland gliedern das Land." (mallongigita)

"Marsko, hesto kaj montetoj formas harmonian pejzaĝon. La fekundaj marskoj apud Norda Maro kaj Elbo, la malabunda hesto volbita en okcidento, plata kaj marĉa en la mezo (stranga frazo, kiun mi certe ŝanĝos - ML) kaj fine la orientaj montetoj makulitaj de lagoj dispartigas la landon."

La germana "Marsch" estas laŭ vikipedio "aluvia grundo", kio certe estas ĝusta laŭ scienca vidpunkto, sed neuzebla por ĉiutaga uzo, tial mi preferas la Krause-an "marsko". "Marsch" kaj "Geest" (marsko kaj hesto) estas specoj de pejzaĝo.

Sektera / sabloregiona regiono kaj sekregiono certe estas bonaj proponoj, sed ne trafas ĝuste tiun specon de pejzaĝo. Tiuj proponoj same validas por dezertoj aŭ stepo. Mi ne estas feliĉa, kreante novismon por speciala pejzaĝo, sed por ĉiutaga uzo tio eble estas pli taŭga (simile al prerio / stepo).

Mi petas plian diskutadon.
7 years ago.
Apelete Agbolo
Apelete Agbolo
Geesto estas por mi apenaŭ konata , kvankam germanlingvano:: Ĝi tute ne taŭgas por ĉiutaga uzo : Sablo estas sablo- kaj seka estas seka Nur diablo scias la diferencojn inter stepo kaj prerio aŭ savano : Kiom da miloj de pejzaĝoj ekzistu :
Via traduko ege tro limigas sin al la germana originalo
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Geest = sekaltaĵo?

Per difino (germana vikipedio) "Geest" estas

a- seka kaj malabunda
b- altaĵo.

Por marsko mi ne havas alternativon.

---

Stepo estas ordinara nomo por granda regiono, ofte plata, kun herboj, kutime sen aŭ nur kun malmultaj arboj kaj arbetaĵoj. Prerio estas stepo de norda, pampo de suda Amerikoj, savano en tropikaj regionoj. Stepo ankaŭ estas uzata por tiaj regionoj en Eŭropo kaj Azio. En Hungario ekzistas pusto. Tiaj diferencoj havas sencon, ĉar ekz. la plantoj kaj bestoj en ĉiu regiono estas diferencaj. Kutime sufiĉas uzi "stepo", sed apartaj nomoj indikas pri difintaj kontinentoj kaj lokoj.
7 years ago.
Bernardo has replied to Michael Lennartz
Geest aperas en la vortaro de Bennemann de-eo 1926: "Geest [simbolo por malo, antonimo] Marsch = alta sektero" (Marsch en la senco de marsko cetere mankas, nur marŝo de marŝi!). En van Straaten nl-eo 1933: "geest: 5. (geestgrond) sablomiksa argilo" (celas alian nocion).

Do vi havas tri eblecojn:
1.) vi tute ne tradukas ĝin kaj lasas la germanan, nederlandan, svedan, norvegan, anglan Geest, nur aldonas iun el la menciitaj minidifinoj de la tipo "alta sektero" aŭ simile.
2.) vi adaptas Geest al Esperanto, kio donos gesto. Ke ĝi estas homofona kun gesto de gesti per la manoj tute ne ĝenas, ĉar ĝi estas tre specifa regiona geologia termino kaj tipe aperas -kiel montras via teksto - en ligo kun marsko aŭ de iu aldona vorto kiel gest-altaĵo, gest-monteto ktp. Kaj kompeneble vi klarigu al eksterregionuloj per iu difineto (sablotera regiono ktp.) pri kio temas. Miskompreno estas tute teoria, vortoj kutime ja aperas en teksto kaj konteksto, ne izolite. PIV cetere tute same faras, vd. je ŝoto (1. pafo en piedpilkado; 2. iu tre specifa regiono ĉirkaŭ sallagoj en Saharo).
3.) Vi nur uzas iun minidifinon kaj aldonas "Geest" en parentezoj.

Laŭ mi dependas de personaj gustoj kaj ankaŭ de la traduka tasko (ŝajne temas pri turisma informilo) kaj de la ofteco de Geest en la teksto. Se ĝi aperas nur unufoje, mi farus laŭ 3.), se ĝi daŭre kaj ofte estas uzata mi farus laŭ 2.). Ke iuj "neniam aŭdis tion", tute ne estas la problemo de Esperanto aŭ de iu alia lingvo. Aŭ oni havas scion pri la mondo, aŭ oni devas lerni ĝin. Mi antaŭe ankaŭ neniam aŭdis pri sahara ŝoto, ĉar mi neniam estis tie. Nu, do?

Cetere tio tute ne estas specifa problemo de Esperanto, vd. tie ĉi: dict.leo.org/forum/viewUnsolvedquery.php?idThread=119282&idForum=1&lp=ende&lang=de

Geest / Marsch
I am searching for an english translation of the german landscapes Geest and Marsch (Northwestgermany). It is an archaelogic terminus, I hope you can help me!!

geest / marsh
Quellen unabridged.merriam-webster.com/cgi-bin/unabridged?va=geest&x=38&y...
Main Entry: geest Pronunciation Guide
Pronunciation: primarystressgamacrst, primarystressgemacronst
Function: noun
Inflected Form(s): -s
Etymology: German, from Low German, high dry land near the sea, from Middle Low German gemacronst -- more at GAST
1 : alluvial matter not of recent origin on the surface of land
2 : loose material (as earth or soil) formed by decay of rocks in a place -- compare LATERITE, SAPROLITE
Kommentar Main Entry: marsh Pronunciation Guide
Pronunciation: primarystressmärsh, primarystressmadotsh
Function: noun
Inflected Form(s): -es
Usage: often attributive
Etymology: Middle English mersh, from Old English mersc, merisc; akin to Old Frisian & Old Saxon mersk meadowland near water, marsh, Middle Dutch mersch, maersc; derivative from the root of Old English mere sea, pool -- more at MARINE
1 : a tract of soft wet land : FEN, SWAMP, MORASS; specifically : such a tract of land often periodically inundated and treeless and usually characterized by grasses, cattails, or other monocotyledons -- compare BOG, LAKE, SWAMP
2 chiefly dialect : a stretch of grassland : MEADOW

Kiel oni vidas, la angla simple adaptas ĝin al siaj ortografiaj reguloj, lasante ĝin "fremda".

Do, Michael, ne faru tro da gestoj sur la gesto. Nur ĉiam kuraĝe antaŭen kaj ne flankenĝante!
7 years ago.
Jens S. Larsen has replied to Michael Lennartz
Cetere, mi kredas ke "karg" estas "malfekunda", ne "malabunda" ...
7 years ago.
Paŭl
Paŭl
Michael skribis: La germana "Marsch" estas laŭ vikipedio "aluvia grundo", kio certe estas ĝusta laŭ scienca vidpunkto, sed neuzebla por ĉiutaga uzo, tial mi preferas la Krause-an "marsko". Nu jes, Marsch estas aluvia grundo, sed Heest ankaŭ estas aluvia grundo. Ambaŭ estas alportitaj de la maro. Sed Marsch estas fekunda kaj plata, dum Heest estas malfekunda kaj alta. Do laŭ mi "marsko" kaj "aluvia grundo" ne estas sinonimoj. "Marsko" kaj "hesto" estas du formoj de "aluvia grundo".
7 years ago.
Paŭl has replied to KaGu:-}
Nu, almenaŭ la flandroj kaj nederlandanoj prononcas "h" en tiu ĉi okazo, kaj ne "ĥ". En la flandra "heist" la ortografio "ei" estas la iama formo de la longa "e". Kvankam la nomon de la urbo "Heist" oni nun prononcas [hejst], ĝi iam estis prononcata per longa "e".
7 years ago.
Apelete Agbolo
Apelete Agbolo
Vi tute pravas - tute ne temas pri normgermana lingvaĵo sed pri praa nordgermana dialekto -
Tial eble ĥest aŭ ĥejst estus la ĝusta formo : cetere litero "a" kun supersigno ne ekzistas en nia E alfabeto
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Dankon por viaj opinioj. Mi decidis teksti jene:

Depende de la kunteksto, mi

- aŭ priskribos la pejzaĝon per malmultaj vortoj (La pejzaĝon formas montetaroj, apudmara fekunda ŝlimgrundo kaj sekaj altebenaĵoj ...) tie, kie la nocioj aperas nur unufoje por klarigi la diversajn pejzaĝajn formojn,

- aŭ uzos "marsko" kaj "hesto" tie, kie la nocioj aperas sufiĉe ofte kaj en pliaj kunmetaĵoj, aldonante klarigan piednoton.

Tiel marsko kaj hesto tenas sian lokan karakteron, tamen la tekstoj restas kompreneblaj.
7 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
Mi preferas klarigi la fremdan vorton en la teksto mem, por ne rompi la ĝuon de la leganto, jene:

"La pejzaĝon formas aro de montetoj, apudmara, fekunda ŝlimgrundo (nomata "markso"), kaj sekaj altebenaĵoj (en la loka dialekto: "hestoj")."

(Mi dispecigis ankaŭ la vorton "montetaro", ĉar stile ne plaĉis al mi tiu vortkunmeto, kvankam laŭregula.) Kompreneble temas pri "loka dialekto" de Esperanto, ja ili estas ne vaste konataj, sed tamen E-vortoj. Se ĉiu lingvo havas dialektojn, ja ankaŭ E. Mi ofte legas dialektajn, tute ne kompreneblajn E-tekstojn.
7 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Per kio diversiĝas dunoj de ĉiuj aliaj ĉemaraj montetoj?
Se estas io tipa por tiuj landoj, ĉu ne pli bonas lasi lokan nomon?
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Dunoj ne estas veraj montetoj, sed sablaĵoj. Vd.: www.ipernity.com/doc/41683/2359096
kaj www.ipernity.com/doc/41683/2359094

Ili kreskas kaj malkreskas, moviĝas (vento al- kaj forblovas sablon), kreskaj plantoj sur ili. Tial ili meritas propran nomon, ĉar ankaŭ ekzistas "veraj" rokaj montoj kaj montetoj apud la marbordo.

Tute alia temo estas "hesto". Tio estas aparta monteta pejzaĝo en norda Germanio, Danlando kaj Nederlando, kiu estiĝis dum glacitempo.
7 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Dankon, mi lernis la vorton "hesto".Se eblas, iu bonvolu meti hestan pejzaĝon (foton) por kompletigi klarigon :-))
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Propran foton mi ne havas, sed tiu retejo montras bildon: www.kuestenexkursion.de/referate/Marsch_Geest.htm

Jes, laŭ ekstera vidaĵo ĝi ne estas diferenca de aliaj pejzaĝoj.
7 years ago.