Group: Lingva helpejo


La titolo de tiu ĉi paĝo


V I Z I   László*
By V I Z I László*
March 21, 2009 - 9 komentoj - 1 998 vizitoj

Laŭ mia opinio oni ne diru, "Kiel oni dirus ĜIN esperante".

"Ĝi" estas persona pronomo. Ĝia funkcio estas, ke en la teksto oni ne devu ripeti substantivon aŭ propran nomon, ĉar la vorto "ĝi" povas roli anstataŭ substantivo aŭ propra nomo.

Sed la vorto "ĝi" ne povas roli anstataŭ verbo, adverbo ktp. kaj ne povas roli anstataŭ sintagmo aŭ tuta frazo.

En PIV: Ĝi: pronomo uzata por REFERENCI aŭ al senseksa realaĵo, aŭ al estaĵo, kies sekson oni ne bezonas precizigi. Ekzemploj:

La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĜI estas akra.

La infano ploras, ĉar ĜI volas manĝi.

Konsideru, ke la substantivoj pli frue aperas, nur poste oni povas REFERENCI al ili.

Kiam iu demandas "kiel oni diras", oni ne scias eĉ tion, ĉu la respondo estos unu aŭ du vortoj. En ĉi tiu titolo eĉ tio ne estas klara ankoraŭ, ĉu temos pri vorto, sintagmo aŭ frazo.

En la titolo, oni kompreneble povas referenci al nenio pli frua. Por aludi al io, kio ankoraŭ neniel estas difinita, aŭ por referenci al frazo eble sekva, oni uzas la neŭtralan montran pronomon: "tio".

Do ĝuste: "Kiel oni diras tion esperante?" Eĉ: "Kiel oni diras esperante?"
9 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
Laŭ la PIV, tiu uzo de "ĝi" estas arkaismo foje uzita de Zamenhof.
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
László, vi pravas. Ni rigardu ĝin kiel "personan nomon".
7 years ago.
Apelete Agbolo
Apelete Agbolo
"ĝi" ne estas nomo -sed pronomo . Kaj " tio" ne estas pronomo -sed tabelvorto aŭ korelativo
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Ne. Vi miskomprenis min (ĉar mi uzis miskompreneblan frazon): Mi volis diri, ke ni rigardu la titolon de la diskutfadeno kiel personan nomon - ne la pronomon "ĝi".
7 years ago.
Apelete Agbolo
Apelete Agbolo
Ĉiu pronomo povas anstataŭi personan nomon :

La nomo de nia diskuto estas " la titolo de nia paĝo :

Tial "diskuto" estas nomo kaj "ĝi" pronomo - Eblas miskompreni eĉ tute klaran frazon .

Konklude : la titolo estas korekta
7 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
Pronomoj ekzistas personaj:

mi vi li ŝi ĝi ni vi ili si oni

montraj:

tiu tio tia ties

demandaj:

kiu kio kia kies

ktp.

"Tabelvortoj" ne estas gramatika kategorio, sed logika. "Persona pronomo" ne signifas, ke temas pri homo. Ankaŭ objekto, besto, eĉ abstraktaĵo povas esti gramatika persono.
7 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Kara Laĉjo, mi konsentas, ke pli taŭgus "Kiel oni diras tion esperante?"aŭ "Kiel diri tion esperante?". En via frazo "Kiel oni diras esperante" mankas al mi objekto. Tamen temas (laŭ mi) pri neglektinda problemo.
7 years ago.
rughulo
rughulo
glekta problemo - ĉar la plej amata ĉevaleto de e- istoj
7 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Nu, origine mi esperis trovi ĉi tie precipe konsilojn kaj alies opiniojn, se mi serĉas vorton, kiun mi ne trovis en miaj vortaroj (mi ne posedas PIV-on).
7 years ago.