Group: Lingva helpejo


Prononci "EJO"


Peter Bowing
By Peter Bowing
February 19, 2009 - 8 komentoj - 1 678 vizitoj

Se mi bone komprenas la regulojn de Esperanta prononcado, oni prononcu EJ-havantajn vortojn jene:

ler-NE-jo
ven-DE-jo

Por mi tiu estas malfacila kaj stranga; kaj la diftonga sono EJ en EJO malaperas. Mi multe preferas:

ler-NEJ-jo
ven-DEJ-jo

Ĉu mi multe eraras?
8 komentoj - La lastaj
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Ĉu vi pensas, ke aŭskultanto aŭdas diferencon?
7 years ago.
Tjeri
Tjeri
Eble mi prononcas Ler-NEJ-o? :)
7 years ago.
Jens S. Larsen
Jens S. Larsen
Fajfu pri tio. Nur gravas distingi ĉu entute ĉeestas j (ideo <> idejo, teo <> TEJO ktp.).
7 years ago.
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
Ŝajnas al mi ke anglalingvanoj principe havas problemon prononci longan e. Ili tiam prononcas ej. Ekzemple la germana vorto "zehn" (dek) (prononcu 'ceen'): Britoj tendencas prononci 'cejn'.
La litero j laŭdire estas duonvokalo. En praktiko ĝi foje estas tiu, sed en certaj cirkonstancoj ĝi estas prononcata kiel konsonanto. Tamen mi samopinias kun Jens S. Larsen: Fajfu pri tio.
7 years ago.
rughulo
rughulo
Ne ekzistas regulo strikta por la prononcado en esperanto.
Vi bv. auskulti la diversajn radio elsendojn .
Ankau en naciaj lingvoj la prononcado ne estas unueca- sed plej diversa.

tutcerte malghusta prononcado foje kreas problemon de kompreno.
Mi mem prononcus : lern -ejo

Mia filo skribas " kai" anstatau la ghusta " kaj "
7 years ago.
Riŝo
Riŝo
Kvankam ne ekzistas striktaj reguloj por la prononcado en esperanto, tamen ĝenerale oni konsideras ke ekzistas modela prononcado. Siatempe oni diris ke Ivo Lapenna havis tian modelan prononcadon. Kaj efektive mi konstatis, ke kroatoj havas naturan inklinon por bona prononcado. Tamen anglo, John Wells, kiel fonetikisto ankaŭ modele prononcas esperanton.
7 years ago.
rughulo
rughulo
ĉiu homo havas sian individuan voĉon unikan.
Ankaŭ Z. prononcis ne modele , sed laŭ propra inklino- iom polece

Ivo Lapenna ankaŭ foje eraris - li prononcis lenjin anstataŭ Lenin.

Plej amuza kaj ĉarma estas la elparolo de s-ino Marjorie Boulton .

Sed la pronocado de "ejo" de tia triopo tamen estas komprenebla
7 years ago.
Fernando Maia Jr. has replied to rughulo
Nu, mi asertus pri Z. eble en mediuma seanco... :)
7 years ago.