Group: Lingva helpejo


Akuzativ'


Andy Անդրանիկ
By Andy Անդրանիկ
December 26, 2008 - 4 komentoj - 1 517 vizitoj

Mi ĵus tradukis kanzonon kaj mi petis helpon. Inter ili oni diris al mi ke post akuzativo oni ne povas apostrofigi la vortojn. Ekz. "Kiam vi malkovras vian ver' " Ĉu tio ests tia? Mi pensis ke eblis!
Antaŭdankon!
Comments
Tjeri
Tjeri
Nek la akuzativon, nek la pluralon, nek la a-vortojn...kaj des pli la akuzativpluralon de a-vortoj!
7 years ago.
rughulo
rughulo
Kun au sen akuzativo - la frazo estus komprenebla!
7 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Mi devas konsenti kun Tjeri,aliel la teksto estus konfuza.
7 years ago.
Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
Andy, Tjeri kaj Vlad pravas. En la formala lingvo, ni ne povas uzi apostrofon por la pluralo kaj por la kazo akuzativa.

Seeed kun neformala celo, fojfoje eĉ provokema, vi povas uzi la apostrofon. Sed rimarku, ke tio entute estus arta provoko, vere for de la formalaj kaj eĉ normalaj stiloj. Mi pensas, ke via traduko ne estas provokema, sed ordinara, tial normalstila kanzono, ĉu ne? Se jes, evitu tiun apostrofigon.
7 years ago. Edited 7 years ago.