Group: Lingva helpejo


loĝantoj/enloĝantoj


Andy Անդրանիկ
By Andy Անդրանիկ
December 23, 2008 - 9 komentoj - 2 122 vizitoj

Kelkfoje mi trovas la vorton "enloĝantoj" en kelkaj vikipediaj artikoloj, ĉu ĝi ankaŭ estas korekta! antaŭdankon!
9 komentoj - La lastaj
Riŝo
Riŝo
"enloĝantoj" ne troviĝas en PIV se mi bone rigardas. Per Tekstaro mi trovis 15 menciojn por "enloĝantoj" kaj 744 por "loĝantoj":

tekstaro.com/serchi

En vortareto germana-esperanto mi trovas "(en)loĝanto" (= Einwohner), do eble "enloĝantoj" estiĝis pro la influo de la germana.
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
En PIV ekzistas "enloĝiĝi": sin loki en loĝejon.

Germana lingvo konas minimume tri "specojn" de loĝado. Interese, "Einwohner" (enloĝanto) ekzistas hodiaŭ nur en tiu formo, ne ekzistas la verbo "einwohnen" (enloĝi). "loĝi" signifas "wohnen", sed ne ekzistas "loĝanto", tio estas "Bewohner". Ankaŭ ekzistas "bewohnen" kun senco simila al "enloĝi". Nun ni scias, per kiaj okupiĝoj germanistoj perlaboras sian vivon.
7 years ago.
Tjeri
Tjeri
Mi supozas, ke la angla "inhabitant" kulpas...
7 years ago.
rughulo
rughulo
Ekzista multaj kunmetitaj vortoj kun la prepozicio " en" enhavo, enteno , enamighi , ensorbi, enigi
k. multaj aliaj .

Sed enloghanto shajnas al mi pleoplasma - char loghanto nepre loghas en io
7 years ago.
Paŭl
Paŭl
Efektive "enloĝanto" estas laŭ mi neniel necesa pleonasmo. Cetere, mi vidas en Vikipedio, ke 98 % de la personoj, kiuj uzas la formon, havas ĝermanan lingvon kiel denaskan. Do sendube la denaska "Einwohner" aŭ "inwoner" kulpas.
7 years ago.
Andy Անդրանիկ has replied to Paŭl
Mia denaska lingvo estas la hispana, tamen mi fojfoje uzas "enloĝanto"-n, ĉu iamaniere ĝi povus esti korekta?
7 years ago.
Paŭl has replied to Andy Անդրանիկ
Mi ne kredas, ke la vorto estas malĝusta, sed la prefikso "en" certe estas superflua.
7 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Jes, ankaŭ laŭ mi "enloĝanto" ne estas malĝusta, sed simpla "loĝanto" sufiĉas.
7 years ago.
Tjeri
Tjeri
Nu, senhejmuloj loĝas surstrate...ili estas loĝantoj de iu urbo, sed neniel enloĝantoj...ĉu?
7 years ago.