Group: Lingva helpejo


Niaj novaj vortkreaĵoj


Peter Bowing
By Peter Bowing
December 10, 2008 - 3 komentoj - 1 309 vizitoj

Ĉi tie Iper-membroj ĝuste elpensas novajn vort-konstruaĵojn por novaj entoj kaj konceptoj.

Oni evitu, ke la rado inventu dufoje – ĉe Ipernity kaj aliloke. Pro tio mi volus demandi ĉu ekzistas retejo, ĉe kiu oni povas registri kaj raporti niajn kreaĵojn.
Comments
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Laŭ mia scio ne ekzistas tia loko. La Akademio zorgas pri tiu aferoj, sed mi pensas, ke ĝi povas ĉefe observi. Guglo kaj vikipedio ne estas bonaj konsililoj.

Ja la lingvo evoluu libere sen interveno de iu instanco. Tial mi pensas, ke la kreado de novaj vortoj okazu tre zorge. Mi kutime malŝatas neologismojn kaj preferas la kreadon de novaj nocioj per kunmetado de ekzistantaj radikoj. Tiu metodo estas sufiĉe sendanĝera por la lingvo. La nombro de radikoj restas malgranda. Kunmetaĵoj estas bone rekoneblaj.
7 years ago.
rughulo
rughulo
En multaj E- periodajhoj ekzistas lingva angulo ankau en interreto estas tre furora la prilingvaj debatoj - ja svarmas la plibonigistoj de nia lingvo! Niaj vortkreajhoj tute ne estas unikaj .

la rado estas inventita plurfoje - ne nur unufoje!

Sed la rado mem nenion faras - krom ruli
7 years ago.