Group: Lingva helpejo


Netbook


Michael Lennartz
By Michael Lennartz
December  8, 2008 - 16 komentoj - 2 322 vizitoj

Certe vi jam legis pri tiu nova speco de komputiloj aŭ eĉ havas unu: netbook, malgrandaj libroj en grandeco de libro. La plej konata nomiĝas "Eee PC".

Kiel oni povas nomi tiujn komputilojn e-te? Mia unua ideo estas "libroforma komputilo", sed ĝi estas tro peza traduko.
16 komentoj - La lastaj
Riŝo
Riŝo
Netbook estas speco de eta tekokomputilo. Eble "minikomputilo" aŭ "retkomputilo" ĉar ĝi estas ofte uzata per senfadena retkonekso ?
7 years ago.
Tjeri
Tjeri
Tutsimple, kial ne komputileto?
7 years ago.
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
Mi ankaŭ pledas por komputileto.
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Komputileto ŝajnis tro malpreciza. Sed jes, ĉio povas imagi la ĝustan aĵon. Dankon!
7 years ago.
Paŭl
Paŭl
Mi tute ne konis la terminon Netbook ĝis nun, sed nun, leginte la difinon de Vikipedio, kiun afable aldonis Peter, ŝajnas al mi, ke Netbook egalas al tio, kio en Esperanto jam de kelkaj jaroj nomiĝas "poŝkomputilo". Mi havas poŝkomputilon de la marko iPhone jam de iom da tempo, sed ne konsciis, ke angle tio estas Netbook...
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Poŝkomputilo priskribas la familion de PDA (Psion, Palm, Pocket PC, iPhone, Smartphone ktp.).

Komputileto estas bona vorto por "netbook" kaj "subcomputer", kiuj estas sufiĉe similaj. Netbook (retkomputileto) estas reduktita al la neceso de foliumado kaj e-poŝto dum vojaĝado(sen lumdisko, mia eĉ sen malmoldisko, anstataŭe kun ĉipo-disko), dum "subcomputer" estas plene ekipata malgranda tekokomputilo. Fakte la diferenco inter ambaŭ jam malgrandiĝas. Retkomputileto estas same granda kiel libro, simila al 1970a PIV, sed nur duona laŭ alteco.
7 years ago.
Paŭl has replied to Michael Lennartz
Mi komprenas. Tiam laŭ mi "retkomputileto" estas laŭ mi trafa vorto por "Netbook". Ĝi klare diras, ke ĝia ĉefa celo estas retumado, kaj ke ĝi estas malgranda.
7 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Tekokomputilo sugestas komputilon, kiu enhaveblas en teko, do funkcias memstare, ankaŭ per akumulatoro.
Poŝkomputilo (iPhone) estas eĉ pli malgranda, ĝi enhaveblas en poŝo.
"Notebook" ne rilatas al dimensio, sed al funkcio.
7 years ago.
Riŝo
Riŝo
Jen kion mi legis pri minikomputilo. Ĝi estu nur kontribuo al la diskuto pri "Netbook" ĉar oni
nomas ĝin "minikomputilon" (kaj ne estu reklamo por la produkto):

"La usona magazino pri ekonomio "Forbes" distingis la minikomputilon
EEE-PC de Asus kiel produkton de la jaro, ĉar ĝi estis konceptita
por kontentigi la bezonojn de tiuj infanoj kaj pliaĝuloj, kiuj havas
malmultan sperton pri komputiko."

Mia sperto estas ke la junuloj ja pli bone elturniĝas en komputiko ol ni aĝuloj !
7 years ago. Edited 7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Laŭ mia sperto pliaĝuloj jam de multaj jaroj pli bone uzas komputilojn ol junuloj. Junuloj ofte konas ĝuste la maŝinon, kiun ili mem posedas, kaj ties programaron. Mi konas la tempon, kiam komputilo havis 1 kilobajton da ĉefmemoro, kaj mi povis ĉiumatene diri "Bonan tagon" al ĉiu bajto. Tiutempe mi enskribis maŝinlingvajn programetojn. Verdire - mi ne sopiras je tiuj tempoj.

La spertojn, kiun mi kolektis ekkonante aliajn sistemojn kaj programadajn lingvojn, estas altvaloraj ĝis hodiaŭ. Ne temas pri la konkretaj scipovoj (hodiaŭ senutilaj), sed pri la metodo, kiel oni konatiĝas kun problemo, kaj la scio pri alternativoj. Jen la manko de la junuloj.
7 years ago.
Riŝo
Riŝo
Fakte mi pensis pri ordinaraj uzantoj de hejma komputilo, kiuj eble eĉ ne bezonas ĝin por la profesia laboro. La nuna generacio alkutimiĝas al ĉi tiuj teĥnikaj eblecoj jam infanaĝe, poste en la lernejo kaj metio, dum en mia juneco komputiloj estis nekonataj de la ĝenerala publiko.

Jen do, ĉar vi havas spertojn pri programado, mi submetas al vi problemeton: kiam mi ensalutas por Ipernity, aperas sekva mesaĝo de IE: "Stack overflow at line: 1926". Ĉu la problemo devenas de IE aŭ de Ipernity?
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Pri IE mi ne estas fakulo, do mi provas respondi, sed fakte iom palpas tra nebulo.

"Stack overflow" venas de IE aŭ de unu el ties subprogramoj (CSS, Javascript, ActiveX...). Kutime estas Javascript (IE havas tradukilon por ĝi), kaj la Javascript-ordonoj venas de Ipernity. Ĉiu foliumilo havas sian propran Javascript-tradukilon, kaj ili ne ĉiam tradukas sammaniere.

Mi ĵus testis la ipernity-retejon kaj ne havis tiun mesaĝon, uzante Windows XP (aktuala ĝisdatigo), IE 7, freŝe instalita Adobe Flash ludilo, 1 GB ĉefmemoro. Kaj jen la ĉefa problemo: Eraroj devas esti ripeteblaj. Kiam mi ne povas ripete produkti la saman eraron, tiam la kaŭzo estas io apartenanta al via komputilo.

Eblas deko da kaŭzoj. Se vi uzas Java-on, malŝaltu ĝin (mi neniam uzas). Same ebla: difekto de via ĉefmemoro aŭ de via disko. Aŭ re-instalu IE.
7 years ago.
Riŝo
Riŝo
Dankon, Michael, pro via afabla helpo. Nun la afero ĉesis. Eble estas pro tio ke Vindozo aŭtomate instalis ĝisdatigon de sekurpakaĵo. Sed mi ja deflankiĝis de la temo, pardonu.
7 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Mi demandas min, iom marĝene de la ĉeftemo, ĉu ne estus utile ankau havi iun vorton kiu reprezentu la diversajn aparatojn por retumi, analogie al "skribilo" por diversaj skribinstrumentoj.
Sed retumilo ne plu kandidatas ĉar ĝi aludas al programo :(
7 years ago.
Jens S. Larsen has replied to Karulo (Karles) *
"Diversaj aparatoj por retumi" kompreneble estas "retum-aparatoj". Kiom malfacile povas esti? :-)
7 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Saluton karulo,

tio tute ne estas marĝena.

Ŝajnas al mi, ke la unuaj esperantistoj estis iom malpli komplikaj ol ni. Hodiaŭ ni emas krei Esperanto-vorton por ĉiu nocio kaj provokas longan diskutadon pri neologismoj. En naciaj lingvoj tio funkcias pli simple, kaj la fruaj e-istoj agis simile.

Ekzemple poŝkomputilo (PDA). Ekzistas multaj diversaj, kaj post dek jaroj la nunaj aparatoj estas forgesitaj kaj anstataŭigita per aliaj. Ni ne devas ŝarĝi nian lingvon per novaj vortoj, kies objektoj iam ne plu ekzistos. Tial mi vidas neniun problemon en jenaj konstruaĵoj:

iPhone- (ajfon-, makintoŝa) poŝkomputilo
Palm-poŝkomputilo
Psion-poŝkomputilo
bleckberi--poŝkomputilo
Vondoza poŝkomputilo (Pocket PC)
OGO-poŝkomputilo (estas produktata de IXI, havebla nur en malmultaj landoj)
komputil-telefono (smartphone)
aŭ inverse poŝkomputilo de marko "Palm" ktp.
ktp.

Same citroen-aŭtomobilo aŭ aŭto de marko "Citroen".

Tiuj kunmetaĵoj havas la avantaĝon, ke ili donas ideon, pri kio temas (poŝkomutilo, aŭtomobilo) al tiu, kiu ne konas la aparaton mem. OGO fakte ne estas konata en la mondo, sed "OGO-poŝkomputilo" indikas la specon, al kiu la aparato apartenas.
7 years ago.