Group: Lingva helpejo


Elŝrankiĝo


Karulo (Karles) *
By Karulo (Karles) *
October 30, 2008 - 13 komentoj - 2 329 vizitoj

De antaŭ iom da tempo modas nomi "elŝrankiĝo"n la fakto ne plu kaŝi al la publiko ion konsiderita "hontinda" far la socio. Ĉefe rilate al samseksemo. Ĉu esperanto adoptu tiun verbon aŭ ĉu ni priserĉu alian?
Mi trovis ĝin en la vikipedio (eo.wikipedia.org/wiki/El%C5%9Dranki%C4%9Do) sed mi ankoraŭ ŝatus havi opiniojn.
13 komentoj - La lastaj
Paŭl
Paŭl
Mi ĝis nun ne renkontis la vorton, sed mi ŝatas la metaforon.
8 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
En Germanio oni uzas la anglan "coming out". Laŭsence "elŝrankiĝo" estas publika konfeso. Ĝis nun mi ne konis "elŝrankiĝon" kaj ne havis ideon, pri kio temas. Mi ne uzus ĝin, ĉar ĝi ne estas per si mem komprenebla. Povas esti, ke la metaforo enradikiĝas.
8 years ago.
rughulo
rughulo
Por kompreni la metaforon- necesas citi la plenan frazon .

laudire shranko estas kashejo por amoranto - se ne eblas - sub lito .

Sed pli hontinda estus - kadavro en kelo .
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Bedaŭrinde en Esperanto disvasziĝis tiu laŭ mi malbela maniero esprimi eniron, eliron, uzante la refleksivan sufikson "-iĝi": enbusiĝi (anstataŭ: ascendi en buson), elbusiĝi (anstataŭ descendi el buso), simile entrajniĝi, eltrajniĝi, ktp. Ĝuste pro tiu jam disvastiĝinta esprimmaniero, la verbo elŝrankiĝi sugestos konkrete "elveni el ŝranko" por iu aŭ io.

Por la menciita kompreno pli taŭgas "malkovriĝi", "malkaŝiĝi", "senmaskiĝi", "senvualiĝi", ktp.
8 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Eltrajniĝi, elbusiĝi kaj same ekz. subtabligi (kelneron, ĉar biero estis varma), surmurigi tute plaĉas al mi. Por "elŝrankiĝo" en la ĉeĥa oni uzas esprimon "elŝrankigi skeletulon", kio signifas konfesi ian malagrablaĵon aŭ hontindaĵon, kaj vole kaj nevole.
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Ankaŭ ni, hungaroj kutimas diri, ke elfalis skeleto el ŝranko. Sed tio estas idiomaĵo, per kiuj idiomaĵoj ĉiuj etnolingvoj estas plen-plenaj.
Esperanto tamen devas esti libera de idiomaĵoj, ĉar alie ĝi iĝos sam-malfacila por esti ellernita, kiel etnolingvoj. Ni devas eviti tion. En la angla lingvo ekzistas pli, ol 3 000 tiaj idiomaĵoj, kiujn oni devas ellerni. Se ni akceptas alen planlingvo idiomaĵojn, tiukaze ili rapide plimultiĝos. Ĉu ni volas la samon en nia planlingvo?
Cetere, se oni akceptas tiajn idiomaĵojn, ja necesos reaktualigi ĉiujn etnolingvajn E-ajn vortarojn, kaj mi denove demandas: kiuj faros tion?
8 years ago.
rughulo
rughulo
zamenhof proponis idiomajhojn kaj idiotismojn. ( per sia proverbaro)

por vivanta lingvo tio necesas .

la naciaj etnolingvaj vortaroj svarmas je idiotismoj.

Mi vetas- ke en la angla lingvo ekzistas multe pli ol 3000 idiomajhoj.
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Eble Zamenhof tiel opiniis, ke neutraleco por pontlingvo estos sufiĉa, ĉefa kaj decidiga trajto por, ke oni volonte elektu Esperanton kiel pontlingvon.
Sed ŝajnas ke la plimulton ne ĝenas la mal-neŭtraleco de la angla lingvo, kaj nur vera, reala facileco de iu planlingvo povas havi allogan efikon al ili.
Krei pluan idiomaĵ-plenan lingvon ne impresos la plimulton. Da tiaj lingvoj abundas nia mondo.
8 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Al Laszlo Istvan TOTH: Ni povas simple iri en buson. "Ascendi" estas nenecesa. Vortfarado kiel "enbusiĝo" estas simpla kaj klara esprimo.

Cetere Zamenhof strebis al simpla kaj facila lingvo: " ni devas antaŭ ĉio memori, ke la celo de nia laborado estas ne krei ian lingvan ludilon, kiu kontentigus ĉiujn (!) gustojn, sed – enkonduki lingvon tutmondan." Kaj "lingvo, kies unua kaj plej grava celo estas fariĝi tutmonda, devas antaŭ ĉio esti la plej simpla kaj plej facila por ĉiuj ... ". (El La Esperantisto) Tiujn du frazojn mi firme konsentas.
8 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Kial ni nepre devas esti tiel seriozaj? uzi vortojn "malkovriĝi", "malkaŝiĝi "transdonas bone la ideon, sed tute ne estas spica. Estas interese esprimi sin en la maniero ŝerca, plursignifa; iom da salo kaj pipro bezonatas.
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Tio sonadas bele, ke la celo estas enkonduki tutmondan pontlingvon, sed por atingi tion necesas enkonduki reale facilan planlingvon, ĉar la plimulto bezonas facilan pontlingvon.

Ĉiu klopodo "spicigi", "naturigi", plenigi la planlingvon per idiomaĵoj, adapti la planlingvon al la bezonoj de poetoj, rezultigas eĉ malpli facile ellerneblan lingvon.

Por realigi vere facilan pontlingvon oni devas akcepti kompromison: tiu pontlingvo estu nek tro "seka", nek tro "spica"!
En alia kazo ĝi transformiĝos al lingvo de poetoj, kiaj estas preskaŭ ĉiuj etnolingvoj, kaj la plimulto de lingvouzantoj ne plu povos normale ellerni ĝin, tute same, kiel preskaŭ neniu povas normale ellerni iun fremdan etnan lingvon (escepte, se vivas en respektiva lingva ĉirkaŭaĵo).
8 years ago.
Attilio Liotto
Attilio Liotto
Homaro estas speco iom evoluiĝinta, tial la diferencoj inter ties uloj estas pli grandaj ol la diferencoj ekzistantaj en la aliaj specoj; ankaŭ la homa lingvo estas pli kompleksa ol la lingvo de la aliaj animaloj. Al kato sufiĉas kelkaj diferencaj miaŭoj, kelkajn diverstonaj ronrononj plus la fortimiga FFFFFFFFF! kaj kompreneble, simile al la homoj, la tuj komprenebla gesta lingvo, ĉikaze esprimita precipe dankal la oreloj, la vosto la ungoj... Analoge ni povus tion diri pri la hundo kaj multaj aliaj bestoj, tamen niaj kuzoj simioj, jam uzas lingvojn pli kompleksajn formitaj el 60 / 80 vorto-esprimoj kun signifoj diversaj kaj diferencaj, depende de la speco, de propra triba kulturo kaj de la individua inteligento. Por tiela gento, ĝi jam estas lingvo kompleksa kaj multnuanca.
Imagi ke la ĉefa trajto de la ideala monda lingvo estu la simpleco kaj la facileco tutsimple nesencas ĉar homo ne estas malpli evoluiĝinta kaj malpli inteligenta ol simio.

amike Attilio
8 years ago.
scivolema
scivolema
Mi konas tiun "elŝrankiĝon" kaj el la germana kaj el la esperanta.

En germanio mi konas ĝin kaj kiel "elŝrankiĝu" por instigi la personon, kiu nur kaŝe sekvas sian vivmanieron, por ne plu kovri sin, kaj kiel "ŝrankigitulo" - kelkfoje kiel insulto, kelkfoje por priskribi, ke persono ja scias pri sia samseksameco, sed ne kuraĝas montri tion al la ekstera mondo.

Dum esperanto aranĝo ĉi jare mi audis la uzado de tiu vorto kiel instigo al la membraro, fariĝi pli aktiva kaj uzi pli da forto por sekvi la celon de la komunumo.
8 years ago.