Group: Lingva helpejo


GRAMATIKO


MIKELO (Michel Dereyger)
By MIKELO (Michel Dereyger)
October 23, 2008 - 4 komentoj - 1 491 vizitoj

Karaj geamikoj,

Ĉu oni povas skribi:

"Mi dankas vin pro VIAJ vizito kaj komento."

anstataŭ: "Mi dankas vin pro via vizito kaj via komento." ???

Elkore mi dankas vin pro via respondo!
Comments
Paŭl
Paŭl
Certe oni povas. Via frazo estas tute ĝusta!
8 years ago.
MIKELO (Michel Derey… has replied to Paŭl
Mi tre dankas vin, kara Paŭl! :-)
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
La dua frazo havas la avantaĝon, ke oni ne devas atenti pri la pluralo ĉe la posesia pronomo: "via". :-)

Eble tio ŝajnas esti harfendado, sed pensante pli analizeme konkludeblas, ke por certaj verboj pli konvenas la prepozicio "al", ol la akuzativo "-n", dume por aliaj verboj inverse:

"Mi dankas AL vi pro viaj vizito kaj komento." - anstataŭ: "Mi dankas viN pro viaj vizito kaj komento."
"Mi donis AL vi libron." - anstataŭ: "Mi donis vin libron."
ktp.

Dume por aliaj verboj, kiel ekz. "viziti", "akcepti", ktp. pli konvenas akuzativo:
"Mi vizitos viN lunde." - anstataŭ: "Mi vizitos AL vi lunde."
"Mi akceptos viN morgaŭ." - anstataŭ: "Mi akceptos AL vi morgaŭ."
8 years ago.
rughulo
rughulo
Ankau eblas diri. : mi dankas vin pro viaj respondoj . Sed tutcerte neniu postulus tian logikon!

Logiko en lingvo ne nepre necesas- ghi ja ne estas scienco
8 years ago.