Group: Lingva helpejo


Preferi al, ĉu preferi ol


Dorota
By Dorota
October  4, 2008 - 5 komentoj - 1 504 vizitoj

Mi ne komprenas kiam ni uzas esprimon "preferi al" kaj kiam "preferi ol"?
Comments
Frank Merla (esocom.de)
Frank Merla (esocom.…
Nek, nek. Preferi ion aŭ eble (alia signifo) preferi kompare al.
8 years ago.
Tjeri
Tjeri
"Antaŭ I-verbo oni uzas ol, iafoje anstataŭ. Antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorteto oni normale uzas al, sed ankaŭ antaŭ, kontraŭ kaj anstataŭ eblas." (B. Wennergren: PMEG)
Do, mi preferas bicikli ol kuri, kaj, mi preferas bicikladon al kuradon.

En PIV:
Preferi morti ol senhonoriĝi (z)
Tion mi preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj (z)
8 years ago.
Riŝo
Riŝo
En PIV : "... tion mi certe preferas AL la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj" (Zamenhof) ; "preferi morti OL senhonoriĝi".

Preferi ion AL io alia.
Preferi OL por diferenco inter du ebloj.

Pli detale, vidu :
reta-vortaro.de/revo/art/prefer.html
8 years ago. Edited 8 years ago.
Dorota
Dorota
Dankon! Ŝajnas ke mi komprenis, sed ĉu vere mi uzos ĝuste "ol" kaj "al"? Mi provos.
8 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Kvankam zamenhofa, mi ne tre ŝatas kaj emas al uzo de "al". Mi konsideras ĝin nenecesa ĉar "ol" bone plenumas la gramatikan rolon.
"Al" instinkte pensigas min pri direkto.
mi povas diri,ekzemple: "al li pli gravas la dormo ol la laboro" dum strangas... "al li pli gravas la dormo al la laboro".
Pro analogio mi aplikas tiun senton en la prefer-kazo.
8 years ago.