Group: Lingva helpejo


rezulti


Peter Bowing
By Peter Bowing
October  2, 2008 - 4 komentoj - 1 692 vizitoj

Mi ĉiam havas necertecon, se mi uzas tiun vorton.

1 La milito rezultis en detruo tra la lando.

2 La miltio rezultis de/el naciaj konfliktoj.

3 La milito rezultis, ke ni tranloĝis.
Comments
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Tre bona demando, ĉar ankaŭ mi neniam pensis pro tio. Rezulti estas netransitiva. /1/ kaj /2/ estas ĝustaj laŭ mia opinio. Eble mi ŝanĝus la frazojn jene:


1 La milito rezultis en detruo tra la lando.
La detruo de la lando estis rezulto de la milito. Aŭ: Rezulte de la milito la lando estis detruata.


2 La miltio rezultis de/el naciaj konfliktoj.
Same.

3 La milito rezultis, ke ni tranloĝis.
La milito rezultigis detruon, transloĝigon, ... (ke ni transloĝigixs estas akuzativa objekto, rezult+ig+i)
8 years ago.
Paŭl
Paŭl
Por la tria ekzemplo oni povas uzi la prepozicion "el": el la milito rezultis, ke ni transloĝiĝis.
8 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Verŝajne ankaŭ:
la rezulto de la milito estis, ke ni transloĝiĝis
8 years ago.
rughulo
rughulo
se vi ne certas pri uzo de iu vorto, tiam simple prenu alian.


la milito kauzis la detruon de lando

la milito fontis el naciaj konfliktoj

pro la milito ni translokighis

La milito malrezultas!
8 years ago.