Group: Lingva helpejo


Laptop kaj hotspot


Peter Bowing
By Peter Bowing
September  2, 2008 - 15 komentoj - 2 664 vizitoj

Kiel oni traduku esperantlingven ‘laptop’ kaj ‘hotspot’?

Mi serĉas VARMEJON por uzi la interreton per mia GENUOKOMPUTILO.

The topic of this discussion has been edited by Peter Bowing 8 years ago.

15 komentoj - La lastaj
Paŭl
Paŭl
Mi serĉas retkaptejon por povi uzi mian tekokomputilon ...
8 years ago.
Venti - 文缇
Venti - 文缇
8 years ago.
Paŭl has replied to Venti - 文缇
Jes, kvankam Komputeko donas ankaŭ aliajn tradukojn de "laptop". Ĝi ankaŭ registris "sinokomputilo", kiu certe estas multe malpli ofte uzata ol "tekokomputilo", kaj ĝi proponas ankaŭ "portebla komputilo", kiu laŭ mi estas tro vasta nocio. Ankaŭ poŝkomputilo estas portebla.
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Laŭ la regulo de vortokunmetado, la dua vorto estas la ĉefa vorto, kaj la unua nur precizigas la duan:

"komputil-teko": teko, kiu estas por komputilo. (do, ĝi estas baze teko)
"teko-komputilo": komputilo, kiu estas tekoforma. (do, ĝi estas baze komputilo)
8 years ago.
Paŭl has replied to Laszlo Istvan TOTH
??? Ĉu iu asertis la malon?
8 years ago.
Paŭl has added
Ha, mi komprenas nun: Laszo probable kredis, ke Venti proponis "Komputeko" kiel tradukon de laptop. Sed "Komputeko" estas nomo de vortaro, en kiu ja tuj eblas trovi la tradukon de laptop.
8 years ago. Edited 8 years ago.
Tjeri
Tjeri
Ĉu surgenuigebla komputilo?
8 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Portebla au teko-komputilo estas bonaj. Eĉ faldebla komputilo eblas.

Por "hotspot" retkaptejo estas bona, kion pri "(sendrata / publika) retatingejo"?

Laszlo: ""teko-komputilo": komputilo, kiu estas tekoforma. (do, ĝi estas baze komputilo)"
Mi ne dirus, ke ĝi estas tekoforma. Poŝkomputilo = komputilo, kiun oini povas meti en poŝon (ĝi certe ne estas poŝforma), Tekokomputilo = komputilo, kiun oni povas meti en tekon. Verdire, la vorto ne tro plaĉas al mi, sed ĝi estas mallonga kaj tuj komprenebla - do estu! Tablokomputilo = komputilo, kiun oni povas meti en tablon --- ne, sur tablon.
8 years ago. Edited 8 years ago.
Paŭl has replied to Michael Lennartz
"Retatingejo" ŝajnas al mi trafa sinonimo por "retkaptejo".
8 years ago.
Riŝo
Riŝo
Mi ĵus vidis ke ambaŭ nun troviĝas en Vikipedio :

eo.wikipedia.org/wiki/Tekokomputilo

eo.wikipedia.org/wiki/Retkaptejo
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Tamen, "hotspot" estas pli, ol simpla "retatingejo". Retatingejojn oni trovas ankaŭ en multaj hoteloj forme de kabla konektejo, kutime apud la telefona konektejo.
La ĉefa trajto de "hotspot" estas tio, ke al interreto eblas aliri per radio-ondoj (do, ĝi estas sendrata!).
Cetere "hotspot" estas simbolvorto, tre ofta solvo en la angla lingvo. Estas malsaĝe traduki unuvorte simbolvortojn, ĉar per tia tradukaĵo neniu rekonos la veran aferon. Do indas iom priskribi ĝin:
ekz.: *sendrata (aŭ radia) retalirejo*
Kiam uzi interreton oni ne nur kaptas radio-ondojn - kiel per radio-ricevilo - sed ankaŭ forsendas radio-ondojn.
8 years ago.
Michael Lennartz has replied to Laszlo Istvan TOTH
Al Laszlo:
Do indas iom priskribi ĝin: ekz.: *sendrata (aŭ radia) retalirejo*

Ĝuste tion mi skribis.

Hotspot havas multajn signifojn (ankau ruĝa punkto en pato estas Hotspot). Fakte ni ne tradukas "Hotspot", sed la sencon, kiu estas en tiu vorto konsiderante la kuntekston. Kaj tiam ĝi estas retatingejo. Ĉu drata au sendrata, tio esta duaranga, kaj estas precizigata per adjektivo.
8 years ago.
Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
Mi lernis tiun vorton en ReVo, kiu prezentas "tekkomputilo": reta-vortaro.de/revo/art/komput.html#komput.tek0ilo. Mi pensas, ke almenaŭ ĝi kaj ĝia laŭstila varianto (tekokomputilo) estas jam bone akceptitaj. Pri retkaptejo, Paŭl kaj Vikipedio bone atestas tiun akcepton, laŭ mi. :-)

Guglo donas ĉ. 12.000 trafojn por teko- kaj nur ĉ. 650 por tek-. Kaj ĉ. 2.000 por retkaptejo.
8 years ago.
Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
/"Guglo donas ĉ. 12.000 trafojn por teko- kaj nur ĉ. 650 por tek-. Kaj ĉ. 2.000 por retkaptejo."/
---
Ekzistas iu tia "sindromo", ke oni pretas transpreni uzkutimojn sen analizi, pritaksi, prijuĝi ilin per la propra menso. Tial konsideri nur la procenton de uzateco, disvastiĝo pri iu afero povas trompi onin.
Ekzistas iu hungara popoldiraĵo, laŭ kiu "unu frenezulo generas centojn da ili". Ĝi rilatas ĝuste al tiu psika sindromo.
Ekz.: sufiĉis, ke Zamenhof pro neatento forgesu postmeti la finiĝon "-n" por direkto:
{"Unu el la frankaj sinjoroj starigis min antaŭ roko." [FA1.148]}
...kaj Bertilow tuj fabrikis "regulon" el tio:
"Ĉe *antaŭ* oni tamen ofte forlasas direktan N-finaĵon." :-)
8 years ago.