Group: Lingva helpejo


... kiel tiaj aŭ tiajn?


Pierre Levy
By Pierre Levy
October  6, 2016 - 4 komentoj - 65 vizitoj

En retmesaĝo iu asertas ke iu afero interesas membrojn de alia asocio "kiel tiaj".
Kiel oni dirus ĝin en bona Esperanto? tiaj aŭ tiajn? sed kial?
Comments
rughulo
rughulo
Tiaj ( la) membroj de asocio interesas la afero .

Tiajn membrojn de asocio interesas la afero . Laŭ mia lingvosento ambaŭ frazoj ĝustas.

"kiel tiaj " estas aparta kaj sen akuzativo
8 weeks ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Kio interesas kiun?
8 weeks ago.
Riŝo
Riŝo
Iu afero interesas membrojn.

Oni povas heziti inter du ebloj:
- Iu afero interesas membrojn de alia asocio kiel tiaj (ili estas). (Kiaj ili estas? tiaj).
- Iu afero interesas membrojn de alia asocio kiel tiajn (membrojn).

Pierre diros al ni la ĝustan solvon, ĉu ne?
8 weeks ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Mi dirus kaj skribus "tiajn", sed la rezono de Riŝo estas almenaŭ defendebla.
Tio pravigas la lingvosenton de rughulo, laŭ kiu ambaŭ solvoj estas ĝustaj..
8 weeks ago.