Group: Lingva helpejo


krokodili


Pierre Levy
By Pierre Levy
August 30, 2016 - 9 komentoj - 133 vizitoj

Laŭ PIV, "krokodili" familiare signifas: "paroli nacilingve en medio Esperantista
aŭ (vastasence) internacia."
El tiu difino neniagrade racie estas dedukti, ke nacia lingvo per si mem nepre
estas "krokodila". Tiu dedukto estas insulta, ĉar:
Laŭ PIV "krokodila" signifas: "Rilata al krokodilo: krokodila ledo; (figure)
krokodilaj larmoj (hipokritaj). Nomi nacian lingvon krokodila signifas do
nomi ĝin hipokrita kaj nomi ĝiajn denaskajn parolantojn hipokrituloj.

"Krokodila lingvo" estas lingve diskriminacia kaj sektisma insulto.
9 komentoj - La lastaj
Tjeri
Tjeri
Prave.
3 months ago. Edited 3 months ago.
rughulo
rughulo
En PIV la vorto havas diversajn signifojn : Vi miksis ilin .

Krokodila lingvo, ne larmas- kaj ankaŭ ne hipokritas .

Ĉiu nacia lingvo estas en E- medio "krokodila" tio nenial estas insulta , diskriminacia, au sektisma
3 months ago.
Ivar Barshevskiy
Ivar Barshevskiy
rughulo tutplene krokodiliĝis kaj tio jam estas malsano tre serioza kaj ne kuracebla.
3 months ago.
rughulo
rughulo
Kara "s-ano" Ivar

inter esperantistoj neniam mi krokodilas
3 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Inter neesperantistoj mi neniam krokodilas.
3 months ago.
rughulo
rughulo
Finfinege - ni interkonsentis pri la signifo de la plej konata vorto de Esperanto.
3 months ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
La plej konata vorto de Esperanto estas "Esperanto".
2 months ago.
rughulo
rughulo
La duobla neado en Esperanto estas konfuza kaj malpermesata.

Vi bv. plenkore plu krokodili kun -francaj krokodiloj!
3 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Iuj, esperantistoj aŭ ne, permesas al si ĉion ajn. Ili estas bonaj knaboj.
Krokodili kun francaj krokodiloj estas superrealisma aserto.
Francaj krokodiloj laŭ PIV ne povus krokodili inter si.
Ĉar oni krokodilas en medio esperantista aŭ internacia.
Tial inter neesperantistoj mi neniam krokodilas.
Se vi vidas en ĵusa frazo duoblan neadon, vi bezonas
elementan instruadon pri Esperanto. Konsultu kompetentan gvidanton
de elementa Esperantokurso.
Neniu homa lingvo estas krokodila.
2 months ago. Edited 2 months ago.